Egon Krenz: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'thumb|Krenz en 1974 parolanta kun polaj gastlaborantinoj en GDR '''Egon KRENZ''' (naski...'
 
Linio 3:
 
== Vivo ==
Post la lernejfrekventado li iris al Instituto porinstruista, soldatis en la armeo de GDR ''([[Nationale Volksarmee]])'' kaj studis ĉe partialtlernejo en [[Moskvo]] sociajn sciencojn. Jam en 1953 Krenz membriĝis al [[Freie Deutsche Jugend|Freie Deutsche Jugend (FDJ)]] kaj en 1955 al [[Sozialistische Einheitspartei Deutschlands|Socialisma Unuecpartio de Germanio (SED)]]. De 1961-64 kaj denove de 1967-74 Krenz estis sekretario de la Centra konsilio de FDJ kaj de 1974-83 Unua sekretario de FDJ. Ekde 1971 li estis deputito de la parlamento [[Volkskammer]], ekde 1973 ano de la Centra komitato kaj ekde 1983 de la [[Politburoo]] de SED.
 
Kiel vicŝtatkonsiliestro (ekde 1974) Krenz taksitis de multaj ebla posteulo de [[Erich Honecker]]. Kiam antaŭ la [[Turniĝo]] la nombro de la okcidenten rifuĝintoj abundegis kaj la manifestacioj en la malfrua somero kaj en la aŭtuno de 1989 pli kaj pli multis, la GDR-ĉefpolitikistoj demisiigis Honecker. Krenz tamen devis, paŝon post paŝo, mem retirigi de ĉiuj oficoj; en januaro 1990 la posteula partio de SED, [[La Maldekstro|Partei des Demokratischen Sozialismus]], eksmembrigis lin.