74-a Hispana Kongreso de Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'La '''74-a Hispana Kongreso de Esperanto''' okazis en Kujero, Valencilando, Hispanio, de la 1a ĝis la 3a de majo 2015. Ĉefa organizanto estis Enric Baltasar kun...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''74-a Hispana Kongreso de Esperanto''' okazis en [[Kujero]], [[Valencilando]], [[Hispanio]], de la 1a ĝis la 3a de majo [[2015]]. Ĉefa organizanto estis Enric Baltasar kun la helpo de Valencia Esperanto-Asocio, de la Valencia Esperanto-Grupo kaj de [[HEF]]. Aliĝis pli ol 75 partoprenontoj, inter kiuj, krom hispanoj, ankaŭ po 1 kongresanto el Suda Koreio, Ĉinio, VjetnamioVietnamio, Germanio, Francio, Rusio, Finnlando ktp. La kongresejo estis Kulturdomo de la Strato Fiŝkaptistoj. En ĝi kontempleblis ekspozicio de internaciaj [[poŝtkarto]]j en Esperanto kolektitaj antaŭ unu jarcento en Valencilando kaj devenintaj el la tuta mondo.
 
La 2an de majo matene okazis piedira ekskurso laŭ belega monta promenejo (nome vojo Kalvario) al monto kiu regas la urbon kaj el kiu oni povas ĝui la panoramon super la urbo Kujero, la valo de la rivero [[Júcar]], la maron [[Mediteraneo]]n kaj la marbordon ĝis la [[Kabo La Nao]] en la [[provinco Alikanto]]. Sur tiu monto oni vizitis la kastelon de Kujero kaj oni partoprenis en prelego pri suna taga [[astronomio]]. Alia ekskurso okazis la 3an de majo al [[Valencio]].
 
Kelkaj programeroj estis la jenaj: prelego de [[Tonyo del Barrio]], prezidento de HEF pri [[Donkiĥoto]] kaj Esperanto, de Aleks pri HEJS kaj [[TEJO]], de Flama Floro pri Vietnamio, kaj de Javier Romero pri Nova monda kulturo kaj Esperanto. Aliaj temis pri instruistoj kaj instruado, kreado de kantoj kaj retkatalogo de Biblioteko Juan Régulo. Distra aspekto estis plenumita de bonetosa koncerto de muziko [[regeo]] fare de [[Jonny M]] post komuna [[paelo]] vespere de la 2a de majo.
 
==Vidu ankaŭ==
* [[73-a Hispana Kongreso de Esperanto]]
 
{{redaktata}}
{{ĝermo}}
[[Kategorio:Esperanto-movado en Hispanio]]
[[Kategorio:Esperanto-renkontiĝoj]]
[[Kategorio:Esperanto-renkontiĝoj en 2015]]