74-a Hispana Kongreso de Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''74-a [[Hispana Kongreso de Esperanto]]''' okazis en [[Kujero]], [[Valencilando]], [[Hispanio]], de la 1a ĝis la 3a de majo [[2015]]. Ĉefa organizanto estis Enric Baltasar kun la helpo de Valencia Esperanto-Asocio, de la Valencia Esperanto-Grupo kaj de [[HEF]]. Aliĝis pli ol 75 partoprenontoj, inter kiuj, krom hispanoj, ankaŭ po 1 kongresanto el Suda Koreio, Ĉinio, Vietnamio, Germanio, Francio, Rusio, Finnlando ktp. La kongresejo estis Kulturdomo de la Strato Fiŝkaptistoj. En ĝi kontempleblis ekspozicio de internaciaj [[poŝtkarto]]j en Esperanto kolektitaj antaŭ unu jarcento en Valencilando kaj devenintaj el la tuta mondo.
 
La 2an de majo matene okazis piedira ekskurso laŭ belega monta promenejo (nome vojo Kalvario) al monto kiu regas la urbon kaj el kiu oni povas ĝui la panoramon super la urbo Kujero, la valo de la rivero [[Júcar]], la maron [[Mediteraneo]]n kaj la marbordon ĝis la [[Kabo La Nao]] en la [[provinco Alikanto]]. Sur tiu monto oni vizitis la kastelon de Kujero kaj oni partoprenis en prelego pri suna taga [[astronomio]]. Alia ekskurso okazis la 3an de majo al [[Valencio]].