Stela Vojaĝo: La Sekva Generacio: Malsamoj inter versioj

→‎Enhavo: polurado
e (Intervikiaj ligiloj estis migrataj aŭtomate al Vikidatumoj ĉe d:Q16290.)
(→‎Enhavo: polurado)
 
== Enhavo ==
La serio temigas eventojn en fikcia estonto de la [[24-a jarcento]], pli-malpli cent jarojn post la eventoj de la origina serio (konkrete la eventoj de la filmo okazu inter la jaroj [[2364]] kaj [[2370]]). Kiel en la unua televida serio prezentiĝas la aventuroj de stelŝipoj kun la nomo "Enterprise", kiu esploras ĝis nun al la homaro nekonatajn partojn de la kosmo. Diversaj temoj de la [[sciencfikcio|sciencfikcia]] literaturo pritraktiĝas, kiel tempo-nodoj, tempo-vojaĝado, paralelaj universoj kaj artefaritaj vivoformoj. La scenaroj de la epizodoj ofte estas la fono por la prezento de etikaj problemoj. La stelŝipo havas pli ol 1000 profesiajn ŝipanojn, kaj aldone al tiuj dungitoj de la fikcia [[stelŝiparo]] ankoraŭ pliajn familianojn, kiel geedzojgeedzojn kaj infanojinfanojn, kiuj edukiĝas en specialaj infanĝardenoj kaj lernejoj de la stelŝipo. La stelŝipo povas malkonekti la ĉefan ("teleregoforman") ŝipoparton de la maŝinara parto, kaj kiel en la unua serio ekzistas pluraj kosmopramoj, kiuj faciligas transportojn de teamanoj al aliaj kosmoŝipoj, se la transmateriigo de homoj el unu loko al alia ne eblas aŭ ne deziratas. Komence de la serio, kiel en la epizodoj de la antaŭa serio, aparte agis la gvidaj teamanoj de la stelŝipa komandocentralo, dum fine pli kaj pli ankaŭ detale montriĝis pliaj, plimalaltrangaj teamanoj, kaj la nombroaro de aktoroj plikompleksiĝis. La evoluo de la ĉefaj karakteroj ne ĉiam estis tute sekvebla, sed fine de la serio ĉiu rolo havis siajn specifajn karakterizaĵojn. Kiel en la unua serio, la kapitano, ĉi- tie Jean-Luc Picard, estas la plej alta morala instanco de la ŝipanaro, kaj la [[androido]] Data ĉiam strebas alpreni homajn karakterizaĵojn, aparte homajn emociojn.
 
[[Gene Roddenberry]], la inventinto de la serio, pli kaj pli perdis sian influon al la modeligo de la serio, post kiam ''Rick Berman'' iĝis kunpoduktistokunproduktisto. Post la morto de Gene Roddenberry en 1991, Rick Berman komplete transprenis la serian produktadon. Ekde la tria "sezono" de la serio la unuopaj epizodoj iĝis pli batalemaj - pli kaj pli fokusiĝis politikaj kaj militaj konfliktoj kun eksterteraj vivoformoj, kiuj ofte havis longdaŭrajn sekvojn al pli postaj seriaj epizodoj.
 
[[Gene Roddenberry]], la inventinto de la serio, pli kaj pli perdis sian influon al la modeligo de la serio, post kiam ''Rick Berman'' iĝis kunpoduktisto. Post la morto de Gene Roddenberry en 1991, Rick Berman komplete transprenis la serian produktadon. Ekde la tria "sezono" de la serio la unuopaj epizodoj iĝis pli batalemaj - pli kaj pli fokusiĝis politikaj kaj militaj konfliktoj kun eksterteraj vivoformoj, kiuj ofte havis longdaŭrajn sekvojn al pli postaj seriaj epizodoj.
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} [http://memory-alpha.org/eo/wiki/Stela_Vojaĝo:_La_Sekva_Generacio "Stela Vojaĝo: La Sekva Generacio" - artikolo el la scienc-fikcia vikio ''Memory Alpha'' (en Esperanto)])