Bibliaj Ne timu: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun '''365'' fojojn estas dirate en la Biblio '''Ne timu'''. Preskaŭ invito por ĉiu tago de la jaro. Kial la Biblio raportas 365 fojojn la esprimon '''Ne timu'''? Pri kio nepras...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:48, 8 maj. 2015

365 fojojn estas dirate en la Biblio Ne timu. Preskaŭ invito por ĉiu tago de la jaro. Kial la Biblio raportas 365 fojojn la esprimon Ne timu? Pri kio nepras ne timi?

En la Nova Testamento

Estas postulate ne timi kredi ankaŭ kiam tio alportas salton en mallumon. La sperto pruvas fakte ke la ŝtuparo kiu konduktas al Dio estas aranĝita per multaj ŝtupoj kiuj ne vidiĝas sed kiuj fariĝas laŭfoje lumaj dum ilin oni supreniras, postkiam tamen oni en ĝin allasis tutan pezon de sia korpo.
Nepras ne timi sin fordoni, havi fidon.
Nepras ne timi ami, ankaŭ se tio nin elmetas al risko de la respondeco kaj de la vundebleco.
Nepras ne timi la alies juĝon.
Nepras ne timi sin elmeti al risko, fariĝi skandalŝtono.
Enorma kvanto da homaj sintenoj estas bremsata de la timo. Ankaŭ Jozef estis timanta antaŭ la vizito de la anĝelo: ”Jozef, filo de David, ne timu preni al vi vian edzinon Maria; ĉar tio, kio naskiĝos de ŝi, estas per la Sankta Spirito” (Mt 1,20).
Ankaŭ Maria ricevis la saman inviton: ”Kaj la anĝelo diris al ŝi: Ne timu, Maria; ĉar vi trovis gracon antaŭ Dio” (Lk 1,30).
Ankaŭ la paŝtistoj vidante la saman anĝelon: ”Ne timu; ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo, kiu estos al la tuta popolo” (Lk 2,10).
Ankaŭ la apostoloj ricevis la inviton “ne timu”, kiam ili vidis Jesuon venanta ilin renkonten paŝi sur la maro: ”Li diris al ili: Ĝi estas mi; ”ne timu” (Jo 6,20).
Kaj simile Jesuo diris al la sinagogestro: ”Ne timu, nur kredu (Mk 5,36)”.
Oni ne devas timi eĉ tiujn kiuj povas nin mortigi: ”Ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, kaj poste ne povas fari ion plu (Lk 12,4)”.
Sanmotive oni ne devas timi la militon: ”Kaj kiam vi aŭdos pri militoj kaj tumultoj, ne teruriĝu (Lk 21,6).”
Jesuo invitas la tri apostolojn, dum la transfiguriĝo, ĉar ne timendas eĉ la supernaturaj eventoj: ”Leviĝu, ne timu (Mt 17,7)”. Kaj la samon faras kun la virinoj alvenintaj al la tombo: ”Ne miregu; vi serĉas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan: li leviĝis; li ne estas ĉi tie (Mk 16).“ Fine, oni ne devas timi Dion kiel estas sugestite en Ap 1,17: ”Kaj li metis sian dekstran manon sur min, dirante: Ne timu; mi estas la unua kaj la lasta. En la Agoj (27,24) antaŭ la naturaj damaĝegaj eventoj de la ŝtorma maro, Kristo diris: “ Ne timu, Paŭlo;“ aŭ antaŭ ĉiuspecaj suferoj: ”Ne timu tion, kion vi suferos.“.…

Efikoj ankaŭ por la tera vivo

“Ne timi Dion” egalvaloras ne timi nian vivon mem. Estas fakte la timo kiu bremsas la multajn pozitivajn agojn de la homo, laŭ edukantoj kaj psikologoj. Hagiogafiistoj rimarkas tion en sanktuloj kaj en komunaj dikredantaj homoj. vera kontraŭdepresiva antidoto ĉar la fido estas apogita sur tiun kiu ne ŝanceliĝas kaj la konfido estingas la remaĉon kontraŭ la proksimularo: remaĉo kaj rema estas unu la precipaj fontoj de la depresio ([1]).

Malnova Testaamento

En la Tanako: [2] GENEZO:

  • Gn 15,1

Post tiuj fariĝoj la Eternulo diris al Abram en vizio jene: Ne timu, Abram, Mi estas via ŝildo; via re-kompenco estas tre granda

  • Gn 21,17

Kaj Dio aŭdis la voĉon de la knabo; kaj anĝelo de Dio vokis Hagaron el la ĉielo, kaj diris al ŝi: Kio estas al vi, Hagar? Ne timu, ĉar Dio aŭdis la voĉon de la knabo el la loko, kie li estas

  • Gn 26,24

Kaj aperis al li la Eternulo en tiu nokto, kaj diris: Mi estas la Dio de via patro Abraham; ne timu, ĉar Mi estas kun vi, kaj Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron pro Abraham, Mia servanto

  • Gn 43, 23

Kaj li diris: Estu trankvilaj, ne timu. Via Dio kaj la Dio de via patro donis al vi trezoron en viajn sakojn; vian monon mi ricevis. Kaj li elkondukis al ili Simeo-non

  • Gn 46,3

Kaj Li diris: Mi estas Dio, la Dio de via patro. Ne timu iri Egiptujon, ĉar Mi tie faros vin granda popo-lo

  • Gn 50,19

Sed Jozef diris al ili: Ne timu; ĉar ĉu mi estas an-stataŭ Dio?

  • Gn 50, 21

… Kaj nun ne timu; mi nutros vin kaj viajn infa-nojn. Kaj li konsolis ilin kaj parolis al ili kore..

ELIRO:

  • El 4,13

Tiam Moseo diris al la popolo: Ne timu; staru, kaj vidu la savon de la Eternulo, kiun Li faros al vi hodiaŭ; ĉar la Egiptojn, kiujn vi vidas hodiaŭ, vi eterne neniam plu vidos.

  • El 20,20

Moseo diris al la popolo: Ne timu; ĉar por vin el-provi venis Dio, kaj por ke la timo antaŭ Li estu an-taŭ via vizaĝo, por ke vi ne peku.

NOMBROJ:

  • Nm 14,9

Nur ne ribelu kontraŭ la Eternulo, kaj ne timu la popolon de la lando, ĉar nia manĝotaĵo ili estas; ilia ŝirmo foriĝis de ili, kaj la Eternulo estas kun ni; ne timu ilin.

  • Nm 21,34

Kaj la Eternulo diris al Moseo: Ne timu lin, ĉar en vian manon Mi fordonos lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi agos kun li, kiel vi agis kun Siĥon, la reĝo de la Amoridoj, kiu loĝis en Ĥeŝbon

REDADMONO:

  • Rea 1,17

Ne distingu vizaĝojn ĉe la juĝo; malgrandan kaj grandan egale aŭskultu; timu neniun, ĉar la juĝo estas afero de Dio; kaj aferon, kiu estos malfacila por vi, venigu al mi, kaj mi ĝin aŭskultos

  • Rea 1,21

vidu, la Eternulo, via Dio, donas al vi la landon; iru, ekposedu ĝin, kiel diris al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj; ne timu kaj ne tremu

  • Rea 1,29

Kaj mi diris al vi: Ne tremu kaj ne timu ilin; 30 la Eternulo via Dio, kiu iras antaŭ vi, Li batalos por vi, simile al ĉio, kion Li faris por vi en Egiptujo antaŭ viaj okuloj

  • Rea 3,2

Kaj la Eternulo diris al mi: 'Ne timu lin; ĉar en vian manon Mi transdonis lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi faros al li, kiel vi faris al Siĥon, la reĝo de la Amoridoj, kiu loĝis en Ĥeŝbon

  • Rea 3,22

Ne timu ilin; ĉar la Eternulo, via Dio, batalas por vi

  • Rea 7,18

Ne timu ilin: memoru, kion faris la Eternulo, via Dio, al Faraono kaj al la tuta Egiptujo

  • Rea 7,21

Ne sentu teruron antaŭ ili, ĉar la Eternulo, via Dio, estas inter vi, la Dio granda kaj timinda

  • Rea 18,22

Kion la profeto diros en la nomo de la Eternulo kaj la afero ne fariĝos kaj ne plenumiĝos – tio estas la vor-toj, kiujn la Eternulo ne diris; pro aroganteco diris tion la profeto; ne timu lin.

  • Rea 20,1

Kiam vi iros milite kontraŭ vian malamikon kaj vi vidos ĉevalojn kaj ĉarojn kaj pli multe da homoj ol ĉe vi, ne timu ilin; ĉar kun vi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta.

  • DRea 20,3

kaj li diru al ili: Aŭdu, ho Izrael! vi iras nun en bata-lon kontraŭ viajn malamikojn; ne malfortiĝu via ko-ro, ne timu, ne konfuziĝu, kaj ne tremu antaŭ ili;

  • Rea 31,6

kaj li diru al ili: Aŭdu, ho Izrael! vi iras nun en batalon kontraŭ viajn malamikojn; ne malfortiĝu via koro, ne timu, ne konfuziĝu, kaj ne tremu antaŭ ili. …

Eksteraj ligiloj

  • [3] la sep “Ne timu” de la Evangelio
  • [4] Italligvaj laa “ne timu” en la Malnova Testamento
  • [5] Itallingvaj maksimoj en Vikidiroj.
  • [6] Itallingca pribiblia komento: Biblio historio de la serĉo pri Dio.

Vidu ankaŭ