Diagnoza kaj Statistika Manlibro de Mensaj Malordoj: Malsamoj inter versioj

e
sen resumo de redaktoj
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
La '''''Diagnoza kaj Statistika Manlibro de Mensaj Malordoj''''' ([[angle]] ''Diagnostic and Statistical Manual of Mental Disorders'', mallonge '''DSM'''), eldonata de la [[Usona Asocio pri Psikiatrio]], provizas komunan lingvaĵon kaj normajn kriteriojn por la klasifikado de mensaj malordoj. La DSM estas uzata en Usono kaj diversgrade ankaŭ de fakuloj en aliaj landoj ĉirkaŭ la mondo - paralele kaj konkurence al la ĉapitro pri psikaj perturboj (ĉapitro F) de la [[Klasifiko Internacia de Malsanoj]] (KIM, angla mallongigo ICD) de la [[Monda Organizaĵo pri Sano]].
 
La ''Diagnoza kaj Statistika Manlibro de Mensaj Malordoj'' estas uzata kaj fidata per klinike kaj praktikeje laborantaj kuracistoj, per esploristoj, agentejoj pri reguligo de psikaj [[medikamento]]j, [[Malsanokosta asekuro|malsanokostaj asekuroj]], [[farmacio|farmaciaj]] kompanioj, la jura sistemo kaj per politikistoj. La nuna versio, eldonita la [[18-an de majo]] [[2013]], estas la kvina eldono, nomata [[DSM-5 ]].
 
La DSM evoluis el sistemoj informkolektaj por censoj kaj psikiatriaj statistikoj, kaj de manlibro de la [[Armeo de Usono]]. Revizioj ekde ĝia unua publikigo en 1952 inter alie respegulis la kreskantan suman nombron de [[mensa malsano|mensaj malordoj]], kvankam ĝi ankaŭ forigis tiujn diagnozojn ne plu konsiderataj mensaj malordoj.
5 178

redaktoj