Skotlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 109:
Per venko en la [[batalo de Carham]] ([[1018]]) [[Malkolmo la 2-a (Skotlando)|Malkolmo la 2-a]] konkeris [[Lothian]]. Malkolmo la 2-a, ''Máel Coluim mac Cináeda'' aŭ ''Maol Chaluim mac Choinnich'' (naskiĝis ĉirkaŭ 954 kaj mortis la 25-an de novembro 1034) estis reĝo de Skotlando de 1005 ĝis 1034. Li estis la avo de lia sekvanto, Dunkano la 1-a, kaj la filo de [[Kenneth la 2-a]]. [[Dunkano la 1-a]], ''Donnchad mac Crinain'' aŭ ''Donnchadh mac Crìonain'' (naskiĝis ĉirkaŭ 1001 kaj mortis la 15-an de aŭgusto 1040) estis reĝo de Skotlando de 1034 ĝis 1040.
 
Sub [[Macbeth]], kiu reĝis de [[1040]] al [[1054]], la reĝlando ĝuis periodon pacan kaj prosperecan. Ĝi finiĝis pro la atako de [[Malkolmo la 3-a (Skotlando)|Malkolmo la 3-a]] Canmore. Malkolmo estas la unua invadinto veninte de [[Anglio]]. [[Lulach]], ''Lulach mac Gille Coemgáin'' aŭ ''Lughlagh mac Gille Chomghain'' (naskiĝis antaŭ 1033, mortis la 17-an de marto 1058) estis reĝo de Skotlando de la 15-a de aŭgusto 1057 ĝis la 17-a de marto 1058. Li estis la filo de la reĝo ''Gille Coemgáin de Moray'', la unua edzo de Gruoch de Skotlando, kaj tiel la vicfrato de [[Macbeth]]. [[Donaldo la 3-a]], Domnall mac Donnchada aŭ Dòmhnall mac Dhonnchaidh (naskiĝis antaŭ 1049, mortis en 1099) estis reĝo de Skotlando de 1093 ĝis majo 1094 kaj de la 12-a de novembro 1094 ĝis 1097. Li estis la filo de la Dunkano la 1-a kaj la frato de lia unua antaŭulo Malkolmo la 3-a. [[Dunkano la 2-a]], ''Donnchad mac Maíl Coluim'' aŭ ''Donnchadh mac Mhaoil Chaluim'' (naskiĝis ĉirkaŭ 1060, mortis la 12-an de novembro 1094) estis reĝo de Skotlando de majo ĝis la 12-a de novembro 1094. Li estis la filo de Malkolmo la 3-a, la nevo de Donaldo la 3-a kaj la edzo de ''Uchtreda of Northumbria''. Li kaptis la tronon de Donaldo la 3-a, ĉar li malakceptis ke lia onklo iĝis reĝo. [[Edgar]], ''Étgar mac Maíl Choluim'' aŭ ''Eagar mac Mhaoil Chaluim'', (naskiĝis ĉirkaŭ 1074, mortis la 8-an de januaro 1107), estis reĝo de Skotlando de 1097 ĝis [[1107]]. Li estis la kvara filo de Malkolmo la 3-a (Máel Coluim mac Donnchada) kaj Margareta de Wessex (pli malfrue Sankta Margaret) sed la unua kiu estis konsiderita elektebla por la trono post la morto de sia patro. [[Aleksandro la 1-a (Skotlando)|Aleksandro la 1-a]], ''Alaxandair mac Maíl Coluim'' aŭ ''Alasdair mac Mhaol Chaluim'' (naskiĝis ĉirkaŭ 1078; mortis la 23-an de aprilo 1124) estis reĝo de Skotlando de 1107 ĝis [[1124]].
 
En tiu tempo komenciĝis [[Francio|franca]] kultura influo pri [[arkitekturo]], [[juro]], [[leksiko]]. Tiun komunan senton renovigos [[Roberto Bruso]] (''Robert the Bruce'' aŭ ''the Brus'') en [[1326]] per la [[traktato de Corbeil]].