:''Tiu ĉi artikolo temas pri la [[avo]] de [[L. L. ZAMENHOFZamenhof]]. Por aliaj homoj de tiu nomo, vidu ĉe [[Fabian ZAMENHOFZamenhof]].''
'''Ŝroga-Fajvel ZAMENHOF''' (ankaŭ '''Fabiano Wolfowicz ZAMENHOF''', per "[[kristanismo|kristana]]" aŭ [[goja nomo]] '''Fabian ZAMENHOFZamenhof''') (naskiĝis en [[1800]] aŭ [[1801]], mortis la [[28-a de marto|28-an de marto 1861]]) estis patro de [[Marko ZAMENHOFZamenhof]] kaj avo de [[L. L. ZAMENHOFZamenhof]]. Li estis tradukisto kaj instruisto de lingvoj, sub influo de la [[judoj|juda]] kleriga [[Haskala-skolo]]. Meze de la [[19-a jarcento]] li venis el [[Grodno]] al [[Tykocin]], kio estas malgranda urbeto apud hodiaŭ-[[Pollando|pola]] urbo [[Bjalistoko]]. Poste, verŝajne en [[1858]], la familio translokiĝis al Bjalistoko, kie en [[1859]] naskiĝis lia nepo [[L. L. ZAMENHOFZamenhof]].