La '''dinastio Ming''' ([[ĉine]]: 明朝, [[pinjine]]: míng cháo), regisnomita ankaŭ '''Imperio de la Granda Ming''', estis la [[Ĉinaj dinastioj|reganta dinastio]] de [[1368]] ĝis [[1644]] nome dum 276 jaroj en [[Ĉinujo]], haltiginte la [[Mongola Imperio|mongolan fremdregadon]] de la [[dinastio Yuan]] kaj finis en la [[17-a jarcento]] per la [[dinastio Qing]]. La Ming, priskribita de kelkaj kiel "unu el plej grandaj epokoj de laŭorda regado kaj de socia stabileco en la homa historio,"<ref>Edwin Oldfather Reischauer, John King Fairbank, Albert M. Craig (1960) ''A history of East Asian civilization, Volume 1. East Asia: The Great Tradition'', George Allen & Unwin Ltd.</ref> estis la lasta dinastio en Ĉinio regata de etnaj [[Hanoj]]. Kvankam la dekomenca ĉefurbo [[Pekino]] falis en 1644 pro ribelo kondukita de [[Li Ziĉeng]] (kiu establis la ekon de la [[dinastio Ŝun]], tuj anstataŭigita de la [[Manĉuoj|Manĉu]]-regata [[dinastio Qing]]), reĝimoj fidelaj al la trono Ming - kolektive nomata Suda Ming - estis kio survivis ĝis 1662.