La '''gotoj''' estis antivkaantikva etno kiu havas orient-ĝermanan devenon kaj ili parolis en la [[gota lingvo]]. Pri la originaj sidejoj de gotoj oni povas scii jam de la antikvaj aŭtoroj kaj de arkeologiaj esploroj. [[Plinio la Maljuna]] (23-79 [[p.K.]]) skribis en sia verko "Naturalis historia" ("naturhistorio") pri la gotoj. Ankaŭ [[Jordanes]] la gota historiisto kaj monaĥo en la 6-a jc [[p.K.]] en sia verko 'Pri la deveno kaj la agado de gotoj" skribis de la legendoj ĝis la jaro 540 [[p.K.]], i.a. pri la genealogioj de la ostrogotaj reĝoj la [[Amaloj]] kaj pri la vizigotaj reĝoj la [[Baltingoj]]. La gotoj praloĝis en suda parto de la nuntempa [[Svedio]] kaj de tie translokiĝis al riverbuŝo de [[Vistulo]]. Ili migris en la [[2-a jarcento]] [[p.K.]] suden kaj disiĝis al du partoj: la okcidentaj gotoj ([[visigotoj]]) setlis en [[Dakio]], la orientaj ([[ostrogotoj]]) en norda parto de la [[Nigra Maro]].
[[Dosiero:Weichseldelta.png|thumb|left|Delto de [[Vistulo]]