Dinastio Ming: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 17:
 
=== Sekvaj regantoj ===
Post la forpaso de Ĵu Juanĵang, lia nepo tenis la kronon kiel imperiestro ''[[Jianŭen'']], poste estis venkita de sia onklo ''Ĵu Di'', la imperiestro ''Ĉengzu'' post enkroniĝo. La Imperiestro [[Jongle]] ([[ĉine]] 永樂) (n. la [[2-an de majo]] [[1360]] - m. la [[12-an de aŭgusto]] [[1424]]), naskita kiel Ĵu Di, estis la tria imperiestro de la Dinastio Ming de 1402 al 1424. Lia nomo Jongle signifas "Porĉiama Feliĉo". Li estis la Princo de Jan (燕王), posedanta armean bazon en Beiping. Li iĝis konata kiel Chengzu de Ming. Li iĝis imperiestro per planado uzurpi la tronon kiu estis kontraŭ la deziroj de imperiestro [[Hongŭu]]. Li translokigis la ĉefurbon de [[Nanjing]] ĝis [[Pekino]] en la jaro [[1421]] kie ĝi situis en la sekvantaj generacioj, kaj kie estis konstruita la [[Malpermesita Urbo]]. En tiu epoko [[Ĉeng He]] estis fama maristo, esploristo kaj diplomato.
 
Kvankam la dinastio Ming potencigis la centralizismon, tamen pluraj imperiestroj estis sentalentaj aŭ tro junaj, ne administris la kortegajn aferojn, tiel la regpotenco falis en la manojn de [[eŭnuko]]j, kiuj malversaciis kaj ĉantaĝis, persekutis honestajn korteganojn, pro tio la [[reĝimo (politiko)|reĝimo]] pli kaj pli koruptiĝis kaj la sociaj kontraŭdiroj akriĝis. En la meza tempo de la dinastio Ming okazis multaj [[kamparana ribelo|kamparanaj ribeloj]], kiuj tamen estis subpremitaj.