Vadim Jegorov: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Vadim Vladimiroviĉ Jegorov''' - cirile '''Вади́м Влади́мирович Его́ров''', angle latinliterigata ''Vadim Egorov'', naskiĝis {{naskiĝdato|1947|...'
 
+ portreta bildo kaj kvar filmaj eksteraj ligiloj
Linio 1:
[[dosiero:Vadim Egorov.jpg|eta|<center>en la ''Gruĵinskij''-festivalo en 2011]]
'''Vadim Vladimiroviĉ Jegorov''' - [[cirile]] '''Вади́м Влади́мирович Его́ров''', angle latinliterigata ''Vadim Egorov'', naskiĝis {{naskiĝdato|1947|5|7}} en [[Eberswalde]], [[Germanio]], do nun {{aĝo|1947|5|7}}-jara, nun vivas en [[Moskvo]] - estas rusia poeto, kantisto, aŭtoro kaj interpretisto de pli ol 200 kantoj kaj 400 poemoj. Li estas gajnanto de la nacia premio en la kampo de publika arta kanto "Dankemo" («Благодарность»), premiita per "elstara kontribuo al la ora fundo de la aŭtoraj kantoj" («выдающийся вклад в золотой фонд авторской песни») kaj per ora medalo "Bardo rusa" («Бард России») de la Siberia Fonduso establita por eternigi la memoron de [[Vladimir Visockij]]. La artisto en 1969 diplomiĝis el la Moskva Ŝtata Pedagogia Instituto "Lenin" kiel instruisto de rusa lingvo kaj literaturo. Ekde 1961 li skribas poezion kaj ekde 1963 publike kante prezentas sian poezion, mem akomanante sian kantadon per gitaro aŭ piano.
 
En ruslingvio aparte konataj kantaj titoloj de li estas inter alie
* «Я вас люблю, мои дожди»,
* «Ланка»,
* «Пьеро»,
* «Друзья уходят»,
* «Дождь смоет все следы»,
* «Облака» kaj
* «Монолог сына».
 
Inter esperantistoj aparte konatiĝis lia kontraŭmilita kanto «Облака» {{prononco|ablaKA}}, "La Nuboj", kiun en esperantlingva versio konatigis la duopo [[Ĵomart kaj Nataŝa|Ĵomart Amzejev kaj Nataŝa Gerlaĥ]].
 
== Referencoj ==
{{el}} [https://www.youtube.com/watch?v=XkŝRb6YNoY filmigo preskaŭ duhora koncerto de li en Albany, Novjorkio, Usono, en 2008]
{{el}} [https://www.youtube.com/watch?v=dĴvU5Y_G5o prezento ruslingva de la kanto "La Nuboj" fare de li en 1986]
{{el}} [https://www.youtube.com/watch?v=L5me7Vd6D9U prezento ruslingva de la kanto "La Nuboj" duvoĉe fare de Ĵormart kaj Nataŝa]
{{el}} [https://www.youtube.com/watch?v=3K0IPfjTcTk prezento esperantlingva de la kanto "La Nuboj" duvoĉe fare de Ĵormart kaj Nataŝa]
 
{{ĝermo|muzikisto}}