Repo: Malsamoj inter versioj

944 bitokojn aldonis ,  antaŭ 5 jaroj
 
Rep-vortoj ofte rakontas pri la strata kulturo kun referencoj al popkulturo kaj hiphopa slango. Kvankam repo estiĝis internacia fenomeno, multaj tipoj de repo temas [[raso]]n, socioekonomikan klason, kaj sekson.
 
== Repo aŭ rapo ==
Estas diversaj opinioj inter esperantistoj pri la ĝusta termino. Multaj pensas, ke la vorto rapo ne uzeblas, ĉar ĝi jam ekzistas kaj signifas specon de [[rapo|legoma]] [[radiko]]. Tiel uzado de rapo povas krei konfuzon inter manĝaĵo kaj muziko. Tamen la bando [[Dolchamar]], kiu verkis la plej konatan esperantan hiphopkanton [[Chu vi pretas?!]] (tiel skribita), malvolas anstataŭigi la vorton rapo per la proponata "repo" opinie ke ĝi estas [[volapukismo]]. Pri tio skribas ankaŭ [[Dro Espo]][http://www.nettie.fi/droespo/vipo-pagho.htm], kiu proponas la terminon rapmuziko kiam indas eviti miskomprenon.
Vortouzo kaj skribmanieroj ([[ortografio]]) estas esencaj partoj de hiphopaj tekstoj, kiuj kutime anstataŭigas lingvajn regulojn per spontana kreemo kaj enkodigita stratlingvo.
 
Aliflanke, La [[Pafklik]], kiu eldonis la unuan hiphopan esperantan albumon [[Fek al Esperanto]], uzas la vorton "repo" senzorge.
 
==Repotipoj==