Teodoro la Legisto: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Por krei ĉiujn ligilojn al aliaj lingvoj, kiujn mi ne sukcesas fari, oni vidu la gvidan hispanlingvan Teodoro el lector'''. Dankon Dosiero:Bizansist touchup.jpg|thumb...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 08:29, 17 maj. 2015

Por krei ĉiujn ligilojn al aliaj lingvoj, kiujn mi ne sukcesas fari, oni vidu la gvidan hispanlingvan Teodoro el lector. Dankon


Pozicio de Konstantinopolo dum la bizanca epoko.

Teodoro la Legisto (naskiĝdato nekonata, mortodato: antaŭ ol 550) estis bizanca historiisto kiu vivis kaj laboris en Konstantinopolo en la unua duono de la 6-a jarcento.[1]

Lia surnomo ligiĝas al rolo de legisto en la preĝejo de Sankta Sofia de Konstantinipolo. Li verkis greklingvan "Tripartan Historion" en kvar libroj, konstruita sintezante erojn de aliaj tri historiistoj: Sokrato Skolastika, Sozomeno, kaj Teodoreto.
Teodoro verkis ankaŭ pri la imperiestroj Teodozo la 2-a (450) ĝis la epoko de Justino la 1-a (antaŭ ol 527), sed tiu verko perdiĝis: apenaŭ serio da eroj estis konservita kun la titolo Apo phones Nikephorou Kallistou. Tiuj eroj, tamen, estas konsiderataj apokrifaj [2]. Citaĵoj pri iaj libroj kuŝas ankaŭ en la verkoj de Johano de Damasko kaj en la agoj de la 7-a Ekumena Koncilio. <br Liaj libroj plenplenas je legendoj, foje fabelaj, sed ili rezultas gravaj pro manko de aliaj tiuepoke historiaj fontoj.

Literaturo

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Theodorus Lector - artikolo publikigita en Catholic Encyclopedia.
  2. De Boor, Zeitschrift f. Kirchengesch., VI, 489; Preuschen in "Realenencyk. f. Prot. Theol.", s. v., Leipzig 1907