Petro Fulisto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Petro Fulo''' (...) estis [[Patriarkarto de Antioĥio|Patriarko de Antioĥio]] (471-488), kiu aliĝis al [[Monofizidismo]].
 
Petro ricevis la surnomon el sia aktiveco de [[Fulado|fulatoro]] de vestoj kiun li praktikis, kaj li estis [[monaĥismo|monaĥo]] antaŭ ol akiri la episkopan seĝon, Lia famo, tamen, devenis el lia [[monofizidismo]] kune kun iuj ruzagoj.
 
[[Louis-Sébastien Le Nain de Tillemont|Tillemont]] <ref>Tillemont: ''Empereurs'', tome vi. p. 404</ref> opinias ke Petro estis dekomence membro de la monaĥejo de la [[Akemetoj]], lokita en [[Bitinio]], sur la azia marbordo de [[Bosporo]], en Gomon, "La granda monaĥejo", kaj ke li estis elpelita pro lia konduto kaj pro lia hereza doktrino. Tiam Petro transiĝi al [[Konstantinopolo]], kie simpatiiĝis al influaj personoj kiuj lin renkontigis kun [[Zenono (imperiestro)|Zenono]], bofilo de [[Leono la 1-a la Traco|Leono la 1-a]] (457-474) kaj estonta imperiestro (474-491), je kies favoremo kapablis profiti por obteni la pozicion de [[presbitero]] en la preĝejo de sankta Basa, en [[Kalcedonio]]. Ĉi tie liaj monofizidismaj opiniaj fariĝis malkaŝaj, pro kiu li devis refuĝiĝi ĉe Zenono, kiu lin sendis al [[Antioĥio]] kiel milita komandanto por la Oriento (''Magister Militum per Orientem'').