Esperanto en poŝta, telegrafa kaj telefona servo: Malsamoj inter versioj

== Inter la du mondmilitoj ==
En [[1919]] kelkaj esperantistaj poŝtistoj per korespondado denove prenas kontakton. En [[1920]] ILEPTO regrupiĝas. Provizora komitato estas sinjoroj R. Huber, [[Svislando]], O. Reber, Germanio kaj di Rienzi, Francio. La franca esperantista Poŝtasocio revekiĝas; prezidanto estas s-ro di Rienzi, vicprezidanto s-ro Dupeil. Bona artikolo en „La France Postale“ de Rienzi. En [[Sovetunio]] aperas unuarange nova ideo. Kvar diversspecaj poŝtkartoj kaj kovertoj en kelkmiliona preskvanto havas tekston en Esperanto: „Poŝta Karto“, „Por Respondo“, „Kun afrankita respondo“, „Poŝto“, „Fermita letero“, ktp. ILEPTO laboras pli efike. Kursoj okazas en [[Berlin]], [[Düsseldorf]], [[Essen]], [[Münster (Vestfalio)|Münster]] kaj [[Leipzig]]. En Brazilo Couto Fernandez daŭrigas la laboron; la estona poŝtdirekcio permesas en poŝtejoj indikilojn montrantajn la adresojn de Esperanto-grupoj. Kursoj okazas en [[Finnlando]], [[Hispanio]], [[Portugalio]], [[Persio]] kaj [[Japanio]].
[[File:CotrolSPA.jpg|thumb|500px|center|<center><small>Fermita letero</small></center>]]
 
En [[1921]] la Internacia Oficejo de la Telegrafa Unio en [[Bern]] per cirkuleroj inter la diversaj naciaj poŝtaj administracioj enketas pri Esperanto. Samjare en julio aperas la unua numero de "La France Postale Espérantiste", redaktata fare de s-ro di Rienzi. En aŭgusto okaze de la UK estas la unua kongreso de ILEPTO. Nova estraro - O. Reber, Emile di Rienzi, [[Siegfried Eduard Spielmann]], s-ro Rippel. Laŭ la enketo de Telegrafa Unio Esperantistaj P. T. T.-istoj estas entute 1874 (Argentino 1, Aŭstrio 2, Belgio 5, Brazilo 34, Britio 10, Ĉeĥoslovakio 307, Finnlando 15, Jugoslavio 32, Egiptio 1, Estonio 23, Francio 70, Germanio 1230, Novzelando 2, Nederlando 75, Sovetunio 11, Svedio 2, Svisio 37, Hungario l, Usono 27).
33

redaktoj