Zapateo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
== Originoj ==
La zapateo aperis ekde la tempo de la konkero de Meksiko fare de Hispanujo, kiam soldato de [[Hernán Cortés]] kun la familia nomo Ortiz, muzikis "''seguidillas andaluzas''", el ĉi tiu hispana muziko fontis la ''fandango'', mestiza muziko, kiu en Tabasko nomiĝis ''"fandanguillo"'' kaj kiu estigis la tabaskan zapateon.<ref>[http://www.e-local.gob.mx/work/templates/enciclo/tabasco/ Enciclopedia de los Municipios de México: Municipios de Tabasco], vokita la 17-an de majo</ref>
 
La unuajn zapateojn oni ludis dum la kolonia epoko. Ilin ludis malgrandaj orkestroj kun violonoj, gitaroj kaj unu malgranda gitaro nome ''jarana''.<ref>[http://www.raicestabasco.com.mx/2011/06/interpretes-de-la-musica-del-zapateo.html Raíces Tabasco: Interpretes de la música del zapateo tabasqueño a través del tiempo (Interpretoj de la tabaska zapateo muziko tra la tempo)], vokita la 17-an de majo</ref> Pli malfrue ili inkluzivis [[knartamburo]]n, [[klarneto]]n, valvohelikono kaj [[bastamburo]]; La kordinstrumentaj muzikistaroj kaj kantistoj superregis ĝis la dua duono de la 19-a jarcento la tabaskan teritorion, ludante meksikajn sonojn kaj zapateojn.<ref>[http://www.raicestabasco.com.mx/2011/06/interpretes-de-la-musica-del-zapateo.html Raíces Tabasco: Interpretes de la música del zapateo tabasqueño a través del tiempo], vokita la 17-an de majo</ref>
 
Poste la populara poeto [[Manuel Burelo]] komencis verki tekstojn por la muziko de zapateo, kaj proksimume 1860 pliiĝis la blovmuzikistoj en la ensembloj, ludantaj flutojn kaj klarnetojn, danke al la lernejoj, kiujn oni fondis en [[Comalcalco]], [[Cunduacan]] kaj [[Huimanguillo]]. Je la mezo de la 19-a jarcento ekzistis du muzikistaroj kun la tasko interpreti la zapateon: la unua konsistanta el kordinstrumentoj kaj la dua formitaj el kordinstrumentoj kun blovinstrumentoj, ambaŭ plenvaloraj kaj taŭgaj por la ĝusta ludo de zapateo.<ref>[http://www.raicestabasco.com.mx/2011/06/interpretes-de-la-musica-del-zapateo.html Raíces Tabasco: Interpretes de la música del zapateo tabasqueño a través del tiempo], vokita la 17-an de majo</ref>
 
Pli malfrue estis muzikbandoj kun [[tamburo]]j kaj [[marimbo]]j, kiu ludis la unuajn sonojn kaj zapateojn kiel ''el Toro, el Asistoy, la Tutupana el Tigre, la Caña Brava,'' ktp. Tiuj ĉi amasiĝis dum la paso de la tempo kaj estas aktuale nenombreblaj, ĉar ĉiu regiono kaj komunumo estis tre produktemaj pri zapateoj.<ref>[http://www.e-local.gob.mx/work/templates/enciclo/tabasco/ Enciclopedia de los Municipios de México: Municipios de Tabasco]</ref>
 
== Ligoj eksteren ==