Antoni Grabowski: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e relokigo de avertoŝablono
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
 
{{Sen fontoj|Esperanto|Decembro 2011}}
{{Unua}}
{{ Informkesto esperantisto
Linio 16:
}}
[[Dosiero:Grabowski-tablica.JPG|eta]]
'''Antoni GRABOWSKI''' - naskiĝis la {{daton|11|junio|1857}} en [[Nowe Dobra]] apud Culm an der Weichsel (hodiaŭ [[Chełmno]]) kaj mortis la {{daton|4|julio|1921}} en [[Varsovio]].<ref>Julius Glück, ''El la klasika periodo de Esperanto (Grabowski kaj Kabe)'', en Muusses Esperanto Biblioteko No. 5, Purmerend, 1937. p. 6.</ref> Li estis [[Pollando|pola]] [[kemiisto]]-[[inĝeniero]] de [[Prusio|prusa]] ŝtataneco kaj frua Esperanto-aktivulo, kiu precipe per siaj [[traduko]]j grave influis la evoluon de la Esperanta literatura lingvo.
 
==Eduko kaj profesio==
 
Baldaŭ post lia naskiĝo la familio transloĝiĝis de Nowe Dobra al Thorn (hodiaŭ [[Toruń]]). Pro nesufiĉaj vivrimedoj Antoni jam en aĝo de dek-kelkaj jaroj, tuj post la fino de la [[elementa lernejo|baza lernejo]], devis komenci labori. Tamen lin plu pelis grandega lernovolo; sen ies helpo li [[aŭtodidakto|aŭtodidakte]] preparas sin por la ekzameno por aliro de [[gimnazio]]. Tiun ekzamenon li pasis kun elstaraj rezultoj. Dum la sekva lernado en la [[Toruń|toruna]] gimnazio "[[Nikolao Koperniko]]" li atingis bonegajn rezultojn; per siaj abundaj scioj li superis la samaĝulojn; sekve oni sendis lin du fojojn en pli altan klason. En septembro de la jaro [[1879]] li finis la gimnazion. Baldaŭ poste pliboniĝis la financa situacio de la familio. Grabowski nun studis [[filozofio]]n kaj [[naturscienco]]jn en la Universitato de Breslau (hodiaŭ [[Vroclavo]]).<ref>Julius Glück, ''El la klasika periodo de Esperanto (Grabowski kaj Kabe)'', en Muusses Esperanto Biblioteko No. 5, Purmerend, 1937. p. 6.</ref> Poste li studlaboris kiel inĝeniero pri [[kemio]] en [[Zawiercie]] kaj en diversaj lokoj kiuj nun apartenas al [[Ĉeĥio]], post kio li iĝis estro de teksaĵ-fabriko en [[Ivanovo|Ivanovo-Voznesensk]] ([[Rusio|rusa]] urbo 250&nbsp;km nordoriente de [[Moskvo]]).
 
Dum tiu tempo li daŭre profunde studis kemiajn problemojn. Liaj multaj [[teknologio|teknologiaj]] [[invento]]j faris lin pli vaste konata inter fakuloj en tuta Eŭropo. Grabowski publikigas multajn fakajn artikolojn. Siajn inventaĵojn li priskribis interalie en la revuoj ''Chemik Polski'' kaj ''Przegląd Techniczny''. Li tradukis tiutempe elstaran libron pri kemio, verkitan de [[Ira Remsen]], el la angla al la pola kaj poste iĝas membro de komitato, kies tasko estis ellabori [[pola lingvo|polalingvan]] [[tekniko|teknikan]] [[terminologio]]n. Kelkajn jarojn pli malfrue, en la jaro [[1906]], aperis lia ''Słownik chemiczny'', la unua kemia vortaro por poloj.
Linio 26:
==Esperanto kaj literaturo==
 
Jam dum sia universitata tempo Antoni Grabowski evoluigis profundan interesiĝon pri [[literaturo]]. Li estis membro de la Literatura Slava Societo (''Towarzystwo Literacko-Słowianskie'') en Vroclavo. Sed Grabowski entuziasmiĝis ne nur pri la polaj lingvo kaj literaturo; iom post iom li lernos 9 fremdajn lingvojn kaj aldone li regos minimume 15 pasive. Antaŭ tiu fono ne mirigas, ke la studento Grabowski interesiĝas ankaŭ pri la ideo de lingvo internacia. Tiun ĉi rolon tiam pretendis [[Volapuko]], do li lernis ĝin. Kiam Grabowski vizitis [[Johann Martin Schleyer]], la aŭtoron de la lingvoprojekto, montriĝis, ke eĉ tiu ne kapablis flue paroli Volapukon. Finfine ambaŭ interparolis germane. Post tiu ĉi elreviĝo Grabowski tuj ĉesis okupiĝi pri Volapuko, tamen li ne rezignis pri la ideo de [[internacia planlingvo]].<ref>Julius Glück, ''El la klasika periodo de Esperanto (Grabowski kaj Kabe)'', en Muusses Esperanto Biblioteko No. 5, Purmerend, 1937. p. 7.</ref>
 
En la jaro [[1887]] li aĉetis kaj trastudis la freŝe aperintan libreton [[Unua Libro|"''Dr-o Esperanto. Internacia Lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro''"]], en kiu [[L. L. Zamenhof]] prezentas sian lingvoprojekton, kiu baldaŭ konatiĝos sub la nomo "[[Esperanto]]". Forte impresita de ties travidebla strukturo kaj surprize rapide akirebla esprimkapablo li vojaĝis al [[Varsovio]] kaj vizitis Zamenhof-on; en tiu tago okazis inter ili la unua buŝa dialogo en Esperanto.
 
Same kiel Zamenhof, Antoni Grabowski plene konsciis pri la signifo de la literaturo en la evoluo de lingvoj kaj despli de Esperanto, kiu ekpaŝis sur la vojo de lingvoprojekto al lingvo plene funkcianta en ĉiuj sferoj de la vivo. Grabowski jam baldaŭ ekagis; [[1888]] aperis lia traduko de "La neĝa blovado" de [[Aleksandr Puŝkin]].<ref>Julius Glück, ''El la klasika periodo de Esperanto (Grabowski kaj Kabe)'', en Muusses Esperanto Biblioteko No. 5, Purmerend, 1937. p. 8.</ref> En la jaro [[1889]] sekvis "La gefratoj" de [[Johann Wolfgang von Goethe]].<ref>Julius Glück, ''El la klasika periodo de Esperanto (Grabowski kaj Kabe)'', en Muusses Esperanto Biblioteko No. 5, Purmerend, 1937. p. 9.</ref>
 
Komence de la 1890-aj jaroj Grabowski estis malkontenta pro la malrapideco de la disvastiĝo de Esperanto. Li kredis, ke ĝin kaŭzas malperfektaĵoj de la lingvo. Sekve li pledis por reformoj, eĉ ellaboris propran lingvoprojekton, sed en la voĉdonado de la jaro 1894 li voĉdonis kontraŭ reformoj kaj ekde tiam adheris al la lingva bazo, la t.n. ''[[Fundamento de Esperanto]]''.
Linio 40:
La [[antologio]] "El Parnaso de Popoloj", kiu aperis en [[1913]], estas kolekto de 116 poemoj, kiuj reprezentas 30 lingvojn kaj kulturojn; 6 estis originale verkitaj en Esperanto, 110 tradukitaj.
 
Dum la [[unua mondmilito]] Grabowski, jam malsana, restadis solece en Varsovio, sen siaj familianoj, kiuj fuĝis al [[Rusio]]. En tiu ĉi situacio li tradukis la polan [[patriotismo|patriotan]] [[epopeo]]n ''[[Sinjoro Tadeo]]'' de [[Adam Mickiewicz]].<ref>Julius Glück, ''El la klasika periodo de Esperanto (Grabowski kaj Kabe)'', en Muusses Esperanto Biblioteko No. 5, Purmerend, 1937. pp. 18-29.</ref> Ĝin Grabowski rekreis formfidele, elprovis latentajn eblojn de la planlingvo kaj tiel donis gravajn impulsojn al la plua evoluo de la esperantlingva poezio.
 
Post la morto de Zamenhof li vivis tre soleca, kaj pli kaj pli turmentis lin ankaŭ lia kormalsano, kiun li ne povis konvene kuraci pro liaj premaj financaj cirkonstancoj. Kiam post la fino de la [[Unua mondmilito|milito]] lia familio revenis, li jam estis preskaŭ elĉerpita korpe. Tamen li laboris plu por Esperanto, ĝis sia subita morto pro koratako en la jaro [[1921]].
Linio 62:
[[Dosiero:Pekoj de l infaneco.jpg|thumb|200px|Kovrilpaĝo de Bolesław Prus: Pekoj de l' infaneco; 1980; tradukis Antoni Grabowski]]
*[[La gefratoj]] de [[Johann Wolfgang von Goethe]] - 1889
*[[Mazepa]] la dramo de [[Juliusz Słowacki]]
*[[Halka]] la opero de [[Stanisław Moniuszko]]
*[[Sinjoro Tadeo]] de [[Adam Mickiewicz]]
*[[La neĝa blovado]] de [[Aleksandr Puŝkin]] - 1888
*[[En Svisujo]] de [[Juliusz Słowacki]]
*[[Ŝi la Tria]] de [[Henryk Sienkiewicz]]
*[[Pekoj de Infaneco]] de [[Bolesław Prus]]