Ŝafo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 26:
Kiel ĉiuj remaĉuloj, ŝafoj estas membroj de la ordo ''[[Parhufuloj|Artiodactyla]]'', nome [[parhufuloj]]. Kvankam la nomo "ŝafo" aplikatas al multaj specioj en la genro ''[[Ovis]]'', en ĉiutaga uzado ĝi preskaŭ ĉiam referencas al specio ''Ovis aries''. Kun nombro de iom pli ol unu milo da milionoj, aldomigitaj ŝafoj estas ankaŭ la plej nombraj specioj de ŝafo. Ino estas nomata ''ŝafino'', dum por maskloj la nomigo dependas ĉu li estas aŭ ne [[kastro|kastrita]] do ''virŝafo'' aŭ ''kastroŝafo'', dum juna ŝado estas ''ŝafido''.
 
Ŝafoj estas plej verŝajne descendintaj el la naturaj [[muflono]]j de Eŭropo kaj Azio. Unu el animaloj kiuj plej frue estis [[aldomigo|aldomigitaj]] por [[agrokulturo|agrokulturaj]] celoj, ŝafoj estas bredataj por multaj celoj kaj ĉefe por viando, lakto kaj lano, kvankam tiu produktado malpliiĝis laŭlonge de la 20a jarcento. La [[lano]] de ŝafo estas la plej amplekse uzata animala fibro, kaj estas kutijme kolektita post tondado. La viando de plej junaj animaloj estas nomata [[Ŝafidaĵo]] dum tiu de pli aĝaj estus simple Ŝafaĵo. Ŝafoj krom ties uzado por viando, lakto kaj lano, povas esti bredataj ankaŭ por produktado de [[ledo]], aŭ kiel [[maskoto]]j aŭ [[Modelmodel-organismo]]j por [[scienco]]. Oni ne forgesu la unua klonado ĉe ŝafo Dolly.
 
[[Ŝafobredado]] estas praktikata tra la majoritato de la loĝata mondo, kaj ludis gravegan rolon por multaj civilizoj. En la moderna epoko, [[Aŭstralio]], [[Novzelando]], la sudo kaj centra [[Sudameriko]], kaj la [[Brita Insularo]] estas plej proksime asociataj kun ŝafoproduktado.