Ŝafo: Malsamoj inter versioj

962 bitokojn aldonis ,  antaŭ 5 jaroj
 
Depende el la raso, ŝafoj montras gamon de altoj kaj pezoj. Ties indico de kresko kaj matureca pezo estas [[heredebla]] trajto kiu estas ofte selektita per bredado.<ref name="storey"/> Ŝafinoj tipe pezas inter 45 kaj 100 kg, kaj virŝafoj inter 45 kaj 160 kg.<ref>{{cite encyclopedia |year=2004 |author=Melinda J. Burrill Ph.D. Professor Coordinator of Graduate Studies, Department of Animal and Veterinary Sciences, California State Polytechnic University |title =Sheep |encyclopedia=World Book |publisher=Mackiev}}</ref> Kiam ĉiuj konstantaj dentoj estis aperintaj, la ŝafo havas 20 dentojn.<ref>Frandson, R. D. kaj T. L. Spurgeon. 1992. Anatomio kaj fiziologio de farmanimaloj. 5a eld. Lippincott, Williams and Wilkins. 572 pp</ref> Matura ŝafo havas 32 dentojn. Kiel ĉe aliaj remaĉuloj, la antaŭaj dentoj en malsupra makzelo mordas kontraŭ forta, sendenta kuseno en la supra makzelo. Tiuj estas uzataj por pluki vegetaĵaron, poste la malantaŭaj dentoj maĉas ĝin antaŭ ĝi estu englutita. Estas ok subaj antaŭaj dentoj ĉe remaĉuloj, sed estas ioma malkonsento ĉu tiuj estas ok [[incizivo]]j, aŭ ses incizivoj kaj du inciziv-formaj [[kanino]]j. Tio signifas ke la [[Dentaro|denta formulo]] ĉe ŝafoj estas ĉu 0.0.3.3/4.0.3.3 aŭ 0.0.3.3/3.1.3.3<ref>{{cite web|url=http://www.vivo.colostate.edu/hbooks/pathphys/digestion/pregastric/cowpage.html |title=Dental Anatomy of Ruminants from Colorado State University |publisher=Vivo.colostate.edu |date=2001-11-07 |accessdate=2014-04-14}}</ref> Estas granda [[diastemo]] inter la [[incizivo]]j kaj la [[Vangodento#Molaro|molaroj]].
 
Por la unuaj kelkaj jaroj de vivo eblas kalkuli la aĝon de ŝafoj el ties antaŭaj dentoj, ĉar paro de [[Laktodento|laktodentoj]] estas anstataŭata de pli grandaj plenkreskaj dentoj ĉiujare, kaj tiele la kompleta serio de ok plenkreskaj antaŭaj dentoj estos kompletita ĉirkaŭ je kvar jaroj de aĝo. La antaŭaj dentoj estas poste laŭgrade perditaj laŭlonge de la ŝafa aĝo, kio faras pli malfacile por ili manĝi kaj malhelpas ties sanon kaj produktivecon de la animalo. Pro tiu tialo, aldomogitaj ŝafoj ĉe normala [[paŝtejo]] malrapide ekkadukiĝas el kvar jaroj antaŭen, kaj la averaĝa vivespero de ŝafo estas 10 al 12 jaroj, kvankam kelkaj ŝafoj povas vivi tiom longe kiom ĝis 20 jaroj.<ref name="sheep and goat">Ensminger</ref><ref>{{cite web | last =Schoenian | first =Susan | title =Sheep Basics | work =Sheep101.info | url =http://www.sheep101.info/sheepbasics.html | accessdate =2007-11-27 }}</ref><ref name="begin">Smith et al.</ref>
 
== Proverbo ==
178 275

redaktoj