Ŝafo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 40:
Alia unika trajto de aldomigitaj ŝafoj kompare kun naturaj similuloj estas ties ampleksa variado en koloroj. Naturaj ŝafoj havas tre grandan varion de brunaj nuancoj, kaj variado ene de la specio estas tre limigita. Koloroj de aldomigitaj ŝafoj gamas el pure blanka al malhela ĉokoladbruna kaj eĉ punkteca aŭ makuleca.<ref name="rmcsba"/><ref name="bcsba"/> Selektado por facile tinktureblaj blankaj lanaĵoj ekas frue en ŝafa aldomigo, kaj ĉar blanka lano estas [[dominanta trajto]] ĝi etendiĝis rapide. Tamen, koloraj ŝafoj aperas en multaj modernaj rasoj, kaj povas eĉ aperi kiel [[recesiva]] trajto ĉe blankaj aroj.<ref name="rmcsba">{{cite web |url=http://www.rmncsba.org/ |title=Natural Colored Sheep |accessdate=2008-01-05 |publisher=Rocky Mountain Natural Colored Sheep Breeders Association |date=Januaro 2007 |work=Rare Breeds Watchlist }}</ref><ref name="bcsba">{{cite web |url=http://www.bcsba.org.uk/coloured-sheep/coloured-sheep.html |title=An introduction to coloured sheep |accessdate=2008-01-05 |publisher= British Coloured Sheep Breeders Association }}</ref> Dum blanka lano estas dezirebla por grandaj komercaj merkatoj, estas [[niĉomerkato]] por koloraj lanaĵoj, ĉefe por [[ŝpinado]].<ref name="hobby"/> La naturo de la lanaĵo ege varias inter la rasoj, el densa kaj tre krispa, al longa kaj hareca. Estas variado de lanaj tipo kaj kvalito eĉ inter membroj de la sama aro, tiele lanklasado estas ero de la komerca procezado de la fibro.
 
Depende el la raso, ŝafoj montras gamon de altoj kaj pezoj. Ties indico de kresko kaj matureca pezo estas [[heredebla]] trajto kiu estas ofte selektita per bredado.<ref name="storey"/> Ŝafinoj tipe pezas inter 45 kaj 100 kg, kaj virŝafoj inter 45 kaj 160 kg.<ref>{{cite encyclopedia |year=2004 |author=Melinda J. Burrill Ph.D. Professor Coordinator of Graduate Studies, Department of Animal and Veterinary Sciences, California State Polytechnic University, |title =Sheep, |encyclopedia=World Book, |publisher=Mackiev}}, 2004</ref> Kiam ĉiuj konstantaj dentoj estis aperintaj, la ŝafo havas 20 dentojn.<ref>Frandson, R. D. kaj T. L. Spurgeon. 1992. Anatomio kaj fiziologio de farmanimaloj. 5a eld. Lippincott, Williams and Wilkins. 572 pp</ref> Matura ŝafo havas 32 dentojn. Kiel ĉe aliaj remaĉuloj, la antaŭaj dentoj en malsupra makzelo mordas kontraŭ forta, sendenta kuseno en la supra makzelo. Tiuj estas uzataj por pluki vegetaĵaron, poste la malantaŭaj dentoj maĉas ĝin antaŭ ĝi estu englutita. Estas ok subaj antaŭaj dentoj ĉe remaĉuloj, sed estas ioma malkonsento ĉu tiuj estas ok [[incizivo]]j, aŭ ses incizivoj kaj du inciziv-formaj [[kanino]]j. Tio signifas ke la [[Dentaro|denta formulo]] ĉe ŝafoj estas ĉu 0.0.3.3/4.0.3.3 aŭ 0.0.3.3/3.1.3.3<ref>{{cite web|url=http://www.vivo.colostate.edu/hbooks/pathphys/digestion/pregastric/cowpage.html |title=Dental Anatomy of Ruminants from Colorado State University |publisher=Vivo.colostate.edu |date=2001-11-07 |accessdate=2014-04-14}}</ref> Estas granda [[diastemo]] inter la [[incizivo]]j kaj la [[Vangodento#Molaro|molaroj]].
 
Por la unuaj kelkaj jaroj de vivo eblas kalkuli la aĝon de ŝafoj el ties antaŭaj dentoj, ĉar paro de [[Laktodento|laktodentoj]] estas anstataŭata de pli grandaj plenkreskaj dentoj ĉiujare, kaj tiele la kompleta serio de ok plenkreskaj antaŭaj dentoj estos kompletita ĉirkaŭ je kvar jaroj de aĝo. La antaŭaj dentoj estas poste laŭgrade perditaj laŭlonge de la ŝafa aĝo, kio faras pli malfacile por ili manĝi kaj malhelpas ties sanon kaj produktivecon de la animalo. Pro tiu tialo, aldomogitaj ŝafoj ĉe normala [[paŝtejo]] malrapide ekkadukiĝas el kvar jaroj antaŭen, kaj la averaĝa vivespero de ŝafo estas 10 al 12 jaroj, kvankam kelkaj ŝafoj povas vivi tiom longe kiom ĝis 20 jaroj.<ref name="sheep and goat">Ensminger</ref><ref>{{cite web | last =Schoenian | first =Susan | title =Sheep Basics | work =Sheep101.info | url =http://www.sheep101.info/sheepbasics.html | accessdate =2007-11-27 }}</ref><ref name="begin">Smith et al.</ref>