Grafika Centro Antverpeno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
kategorioj
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Grafika Centro Antverpeno''' ('''GCA''') estis unu el la oficejoj de [[UEA]] en ĝia periodo de ekspansia politiko ([[1977]]-[[1989]]). La nomo GCA estis ideo de [[Victor Sadler]], la tiama ĝenerala direktoro de UEA.
 
La ekesto de tiu centro fakte estis iom hazarda. En la domo de [[Paul Peeraerts]], siatempe Drakenhoflaan 97 en [[Deurne (Belgio)|Deurne]], UEA instalis kompostilon. Per ĝi laboris pluraj volontuloj por helpi al la movado. Ĉar la laboro en la Centra Oficejo de UEA daŭre ampleksiĝadis (sen grandigo de la dungitaro), oni petis de Paul Peeraerts se eble plivastigi la reton de volontuloj en Antverpeno. Tio ĉi ŝajnis esti ebla, kondiĉe ke la laboro okazu ne plu en privata domo, sed en aparta oficejo. Tiun oficejon oni trovis en Arsenaalstraat 5 en [[Antverpeno]]. UEA luprenis ĝin kaj tien la kompostilo translokiĝis fine de 1977.