Congo Square: Malsamoj inter versioj

1 016 bitokojn aldonis ,  antaŭ 5 jaroj
'''''Congo Square''''' (eo: '''Placo Kongo''') estas historia placo en [[Nov-Orleano]] norde de ''Rampart Street'' en la nuna Parko [[Louis Armstrong]] (en la antaŭurbo Tremeo). La nomo ''Congo Square'' neniam estis oficiala; ĝi originas el la fakto, ke sur ĉi tiu loko oni vendis sklavojn, kiujn oni estis forportintaj el [[Kongo]]. En la historio dum la hispana kolonia epoko kaj poste la placo estis grava kiel renkontejo de la sklavoj, kiuj tie dum la dimanĉaj ripoztagoj dancis laŭ muziko.
== La komenco dum la franca kaj hispana kolonia epoko ==
Origine la placo troviĝis dum la franca kaj hispana kolonia epoko (ekde 1769) ekster la ''Vieŭ Carré'', la malnova kvadrato de la urbocentro, limigite de la Strato Rampart. Tiam la loko ankaŭ estis okazejo de dimanĉaj virbovobataloj<ref>Cable ''The dance in Place Congo''</ref> Ĝin ĉirkaŭis ombrodonaj kverkoj kaj [[sikomoro]]j. Pro la tie kunvenantaj sklavoj ĝi nomiĝis je la hispana kaj franca epokoj en la 18-a jarcento ''Placo de Nigruloj'' aŭ ''Placo Kongo'' (argumento por ĉi-lasta nomado nur en la hispana epoko estas, ke nur tiam en Nov-Orleano estis sklavoj el Kongo je pli grada kvanto) – ĝi tamen neniam oficiale tenis ĉi tiun nomon. Laŭ aliaj fontoj la nomo devenas nur el pli malfrua epoko de cirkospektakloj, kiujn okazigis ekde 1816 iu sinjoro Gaetano el [[Havano]] (Congo Circus)<ref>Sandke ''Where the dark and the light folks meet'', 2010, S. 48</ref>. Ankaŭ junuloj uzis ĝin por la [[rakedo]]ludo, krom tio tamen plue okazis la dimanĉaj kunvenoj de nigruloj kaj [[kreolo]]j.
 
== Literaturo ==
*Jerah Johnson ''Congo Square in New Orleans'', Louisiana Landmarks Society 2011, ISBN 187971406X
25 926

redaktoj