Congo Square: Malsamoj inter versioj

1 393 bitokojn aldonis ,  antaŭ 5 jaroj
La sklavoj parto ankoraŭ naskiĝintaj en Afriko tie, ekde la mezo de la 18-a jarcento, povis vendi siajn varojn kaj praktiki siajn muzikon kaj dancadon dum la sendeĵoraj dimanĉoj. Komence de la 19-a jarcento alvenis multaj iamaj sklavoj post la [[haitia revolucio]], kaj ankaŭ aliĝis la liberigitoj kaj kreoloj, kiuj plejparte loĝis en la kvartalo Tremeo. En grandaj partoj de Usono la sklavotenantoj tamen malpermesis al la sklavoj la flegadon de sia muzikkulturo sur la plantejoj, kaj pli grandaj kunvenoj ekzemple por dancadoj en la pubiko plejparte estis malpermesitaj. En iam hispana kaj poste franca Nov-Orleano oni sintenis pli tolereme. Dokumentebla estas la mencio de dancantaj sklavoj sur ia ''Plaza Congo'' en letero de la hispana vicepiskopo Cyrillo Sieni, kiu plendis pri ĉi tiuj ĝenoj de la dimanĉo en proksimeco al la katedralo (li nomas la dancojn ''Bamboula''), pro kio kelkaj historiistoj supozas, ke tio ne celis la nunan Placon Kongo, sed la tiaman ĉefan foirejon Placo de Armiloj (''Place d´Armes'' franclingve respektive ''Plaza de Armas'' hispanlingve, nun ''Jackson Square'').<ref>Ned Sublette ''The world that made New Orleans'', p. 121</ref> Guberniestro Estevan Miró ediktis post tio junion de 1786, ke la dancadoj („''[[habanero|tangos]]''“) de la nigruloj atendu ĝis post la [[vespro]]<ref>Sublette, p. 122. Tio ĉi estas samtempe unu el la unuaj mencioj de la vorto „tango“. En kuba vortaro de Esteban Pichardo el 1835 ĝi estas difinita kiel rekontiĝo de afrikdevenaj sklavoj por dancado je tambura akompanado.</ref>. Jaron poste oni raportas pri imposto, kiun la urba trezoristo postulis de komercantaj nigruloj ĉe la ''Foirejo Kongo''. Kunvenoj de sklavoj dum la sendeĵoraj dimanĉoj estis kutimaj en tuta [[Luiziano]], kaj ne ekzistas indikoj, ke ili dum hispana epoko estis limigitaj sur unu placo.
== Usona epoko ==
Ankaŭ post la transpreno de Nov-Orleano en 1804 fare de Usono okazis kunvenoj sur la placo. Ekzistas usona leĝo el 1817, kiu klare permesis la kunvenojn, je kio tamen la urbo destinis kiel ununuran placon la Placon Kongo, kie la polico povis observi la dancantojn.
 
En 1819 arĥitekto Benjamin Latrobe produktis desegnojn de la scenoj sur ''Congo Square'' kaj raportis pri tio en siaj taglibroj<ref>The Journal of Latrobe, New York 1905, pj. 179-182</ref>, kiuj entenas la plej precizajn notojn pri la kunvenoj ĉe ''Congo Square''. Li priskribis kunvenojn de proksimume 500 ĝis 600 tamburistoj, kiuj frapis bambulojn, kongaecajn tamburojn tenatajn inter la kruroj aŭ tiel, ke la tamburisto sidis sur ĝi,<ref>Simile al tio, kion Lafcadio Hearn observis dum sia vizito sur [[Martiniko]] en la 1880-aj jaroj</ref> kaj iaspecan banĝon. Aliaj observantoj jam frue priskribis violonojn, tamburinojn, [[buŝharpo]]jn, flutojn similajn al fifro<ref>Laŭ Henry Kmen jam proksimume 1799. citita en Sublette, p. 287</ref>. Oni nomis la dancojn bambulo aŭ kalindo. Jam en la epoko de Latrobe proksimume 1820 (al kiu la prezentadoj laŭ liaj propraj eldiroj aperis obtuzaj kaj barbaraj) aliaj vidatestantoj tamen raportas pri esence pli vasta muzika spektro inkluzive [[menestrelo]]-kantojn kaj [[fandango]]jn.<ref>Sandke, p. 48</ref> La kunvenoj ĉe Congo Square jam tiam estis turisma allogaĵo.
 
== Literaturo ==
25 926

redaktoj