Congo Square: Malsamoj inter versioj

1 464 bitokojn aldonis ,  antaŭ 5 jaroj
En 1819 arĥitekto Benjamin Latrobe produktis desegnojn de la scenoj sur ''Congo Square'' kaj raportis pri tio en siaj taglibroj<ref>The Journal of Latrobe, New York 1905, pj. 179-182</ref>, kiuj entenas la plej precizajn notojn pri la kunvenoj ĉe ''Congo Square''. Li priskribis kunvenojn de proksimume 500 ĝis 600 tamburistoj, kiuj frapis bambulojn, kongaecajn tamburojn tenatajn inter la kruroj aŭ tiel, ke la tamburisto sidis sur ĝi,<ref>Simile al tio, kion Lafcadio Hearn observis dum sia vizito sur [[Martiniko]] en la 1880-aj jaroj</ref> kaj iaspecan banĝon. Aliaj observantoj jam frue priskribis violonojn, tamburinojn, [[buŝharpo]]jn, flutojn similajn al fifro<ref>Laŭ Henry Kmen jam proksimume 1799. citita en Sublette, p. 287</ref>. Oni nomis la dancojn bambulo aŭ kalindo. Jam en la epoko de Latrobe proksimume 1820 (al kiu la prezentadoj laŭ liaj propraj eldiroj aperis obtuzaj kaj barbaraj) aliaj vidatestantoj tamen raportas pri esence pli vasta muzika spektro inkluzive [[menestrelo]]-kantojn kaj [[fandango]]jn.<ref>Sandke, p. 48</ref> La kunvenoj ĉe Congo Square jam tiam estis turisma allogaĵo.
== Fino de la kunvenoj kaj pli malfrua historio ==
Ĉar la kunvenoj ĝenis la dimanĉan ripozon de la apudloĝantoj, oni jam en 1829 ediktis malpermesojn, la polico pli kaj pli ofte intervenis je dancadoj kaj kunvenoj de la sklavoj. En 1835 haltis la dancadoj ĉe la Placo Kongo, pludaŭris tamen denove dum tempospaco, sed finiĝis definitive en 1851, kiam la placo nomiĝis ''Place d´Armes'' (antaŭe ĝi nomiĝis ''Place Publique'').<ref>Sublette, p. 286. La malnova ''Place d´Armes'' tiam estis alinomata en ''Jackson Square''.</ref> Gvidfolio el 1845 jam priskribis la Placon Kongo kiel placon, kie en malnova tempo la sklavoj estis kunvenintaj<ref>Sandke, p. 48, li citis Jerah Johnson</ref> Aldoniĝis, ke la pli granda Foirejo Tremeo estis malferminta en 1840 kaj fariĝis konkurenco por la Placo Kongo. Post la [[usona enlanda milito]] la placo estis oficiale alinomata en ''Place Beauregard'' (laŭ sudŝtata generalo P. G. T. Beauregard), popoldire ĝi tamen plue nomiĝis ''Congo Square'' kaj estis tiel denove nomita oficiale en 2011. Ĉe ''Congo Square'' ludis fine de la 19-a jarcento [[latunbando]]j kaj aliaj orkestroj.
 
En la nordo oni malfermis en 1930 eventejon, en 1960-aj jaroj oni malkonstruis la ĉirkaŭajn domojn kadre de disputita „sanigo“-projekto, pli malfrue tie ekestis parko, nomata Parko Louis Armstrong. Tie ĉi okazis la unua ĵazvfestivalo de Novorleano ekde 1970, ĝis kiam ĝi fariĝis tro granda por la placo.
[[dosiero:Congosquare-today.jpg|eta|Nuna ''Congo Square'']]
 
== Literaturo ==
25 926

redaktoj