Congo Square: Malsamoj inter versioj

1 959 bitokojn aldonis ,  antaŭ 5 jaroj
[[dosiero:Congosquare-today.jpg|eta|Nuna ''Congo Square'']]
== Postefikoj ==
George Washington Cable verkis en 1886 traktaĵon pri la Congo Square kaj la tie prezentataj dancoj kaj muziko en la revuo Century Magazine, en kiu li publikigis notojn de muziko, kiu laŭ li tie estus ludata. Li ricevis siajn informojn tamen el dua mano, kaj Sandke opinias la prezentaĵon de Cable kaj de aliaj aŭtoroj fine de la 19-a jarcento, ekzemple [[Lafcadio Hearn]], sur kiuj sin apogas fruaj verkistoj pri ĵazo, ekzemple [[Marshall Stearns]] aŭ la revuo ''Jazzmen'' el 1939, plejparte por fikcio, kiun Cable kompilis el la plej diversaj fontoj, ekzemple el libro pri dancoj en Karibio (Haitio) fine de la 18-a jarcento.<ref>Médéric Moreau de Saint-Méry</ref> aŭ el artikolo de la novorleana revuo ''The Picayune'' pri la Congo Square el 1879. En frua ĵazliteraturo el tio fariĝis la mito, ke ĉi tiuj kunvenoj sur Congo Square estus aktualaj ĝis en la 1880-aj jaroj kaj eĉ influus la fruan ĵazon. Laŭ Sandke la ''Congo Square'' kiel manka ligilo de la ĵazhistorio estas iluzia.<ref>Sandke, p. 48</ref>, kio ankaŭ estas ekkonebla en tio, ke la uzataj instrumentoj (ekzemple kongaoj) estis tute aliaj.
 
Ankaŭ por la pecoj de la kreola komponisto [[Louis Moreau Gottschalk]], kiel la pianopeco ''Bamboula'' (verknumero 2, ekestinta 1844 ĝis 1846, kiam Gottschalk studis en Parizo, kaj aperinta en 1848), sur kiun Cable ankaŭ montras en sia traktaĵo, la ''Congo Square'' ne taŭgas kiel fonto (laŭ lia biografiisto Starr li havis la melodion de sia hejminstruistino el Santo Domingo)<ref>Frederick S. Starr ''Louis Moreau Gottschalk'', University of Illinois Press 2000</ref>. La mito ''Congo Square'' inspiris tamen plue verkistojn kaj muzikistojn de la 20-a jarcento. Henry F. Gilbert (1868-1929) komponis la simfonian poemon ''The Dance in Place Congo'' (1908). ''Congo Square'' estas la titolo de komponaĵo de [[Wynton Marsalis]] kaj Yacub Addy, kiu kombinas afrikan muzikon el Ganao kun svingo-aranĝaĵoj por [[ĵazbandego]].
 
== Literaturo ==
25 926

redaktoj