Religia integrismo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Por krei ĉiujn ligilojn al aliaj lingvoj, kiujn mi ne sukcesas fari, oni vidu la gvidan itallingvan Integralismo religioso'''. Dankon La ''''religia integralismo''', kiu...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:29, 29 maj. 2015

Por krei ĉiujn ligilojn al aliaj lingvoj, kiujn mi ne sukcesas fari, oni vidu la gvidan itallingvan Integralismo religioso. Dankon

La 'religia integralismo, kiu referencante al iu religio kaj aparte al ĝiaj sanktaj libroj kaj dogmoj, ties principojn celas «plene apliki al la politika, ekonomia kaj socia vivo». Por atingi tian celon, la religiaj integralistoj subigas la politikon kaj la [[leĝo]j]n al la leĝoj de la religio, operaco kiu se pŭsita al ĝiaj ekstremaj sekvoj tradukiĝas al starigo de teokratio.

Tipoj de religia integralismo

La esprimo “religia integralismo””””” estas uzata kun diversaj nuancoj laŭ la kuntekstoj de la ideologioj, sed ankaŭ ene de la sama religio la samaj terminoj estas aplikeblaj malsammaniere. Ene de Islamo, ekzemple, la spiritualeco de sufi montras "integralismon" tre malsaman ol tiun de la burĥo aŭ de la hodiaŭa kalifato.
Alia signifo estas tiu atribuebla al fenomeno de la sinmortigaj teroristoj, spite de la fakto ke ĉiuj protagonistoj asertas ke mem laŭlitere sekvas la Koranon. Samaniere en la Katolika Eklezio klaras la malsameco inter tiuj kiuj subtenis la absolutan malpermeson labori dimanĉe kaj "integralistoj" kiel don BoscoPatrino Tereza de Kolkato.

Fakte, la esprimo "religia integralismo" referencas al du precipaj kaj malsamaj konkretaj intencoj: integralismo aganta en la politika agono kaj tiu iligita 'persona sinteno. La unua estas tiu kiu adresiĝas eksteren, nome tiu kiu celas etendi al aliaj la integran aplikadon de la dogmoj de la konfesata kredo: al sia familio, al la socio en kiu vivas aŭ eĉ al ĉiuj surteraj loĝantoj. La dua estas substance privata, koncernanta la konduton de la kredokonfesantoj, kiuj koherigas ĉiujn aspektojn de sia vivo al la religiaj preceptoj.
Tiu lasta sinteno, reale, malofte estas definita integralismo (ĉar ĝi ne koresoodas al la difino de tiu vorto, kiu aludas al io direktigita eksteren), kaj kiam okazas - ne estante kutime objekto de polemikoj - tiu termino ne entenas la malŝateman sencon jam akiritan de la komuna lingvaĵo.

La identeco inter ŝtata ĉefestro kaj regligiestro (vidu cezaropapismon) ne necese implicas integralismon ankaŭ se aperas formo de teokratio: ekzemple la romia imperio, pro la ĉeesto de mezaj korpoj kiel la senato kaj leĝoj kaj konsuloj ktp, ne samnivelis kun la hodiaŭaj islamaj teokratioj aŭ kun tiuj de la Svislando de Kalvino aŭ de la nuna Irano.

Integralismo katolika

Iuj vidas tiun integralismon en la katolika propono de Katolika sociala doktrino kiun tamen katolikjj ne celas altrudi al socioj aŭ ŝtatoj. Tia propono trovas sian precipan forton en la natura morala leĝo, konfirmita en la bibliaj dokumentoj. La “”katolika intregralismo””” estas doktrino sur kies bazo la katolikaj polkitistoj fundas sian politikan agadon kaj kunlaboradon kun aliaj politikaj fortoj, kiel faras diversaj politikaj partioj. Integralismo katolika estis travidita, ĉe kelkaj ne amikoj, en Komuneco kaj Liberigo kaj Opus Dei pro ilia koheriĝo kun sia kredo aŭ pro la protekto de la “neŝtata (sed laŭŝtata) lernejo”” funditaj sur la primara rajto de la familioj eduki la filojn. <ref>Tiu, akŭoj tamen, estas ofte uzata por bremsi aŭ malhelpi la anoncon kaj la politikan agadon de katolikoj ignorante la distingon inter dogma leĝo kaj natura leĝo: katolikismo rifŭas aborton, ekzemple, pro la la fakto ke, laŭ ili, la aborto kontraŭas la rajton de la konceptito sendepende de la malpermeso religia kiu havas valoron por la kredantoj katolikaj (kaj kristanaj) ĝenerale.

Integralismo ĉe aliaj religioj

La islama integralismo subtenas la devon de la rigida aplikado islama leĝo, bazita sur la Korano kaj la Sunao, ankaŭ al la politika kaj socia vivo. Pro tio tiu integralismo kun la praktikaj tragediaj solvoj estas, laŭ esploristo, io kunnatura en islamo. El tio naskiĝis la periodaj forigo aŭ la masakroj de la kristanaj aŭ de alireligianoj, kontraŭ kiuj neniu jam kapablis krei defendon.

Ankaŭ en la hinduista medio lasttempe ekmanifestiĝas spuroj de intergralismo leĝe malpermesanta konvertiĝon al la aliaj religioj, kaj ankaŭ, nivele de popolo, nekontrastataj persekutoj kun mortigoj.

Notoj


Vidu ankaŭ