Imperio Malio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
La '''Imperio Malio''' estis okcident-Afrika komerca [[imperio]], kiu havis la orepokon en la 13-16-aj jarcentoj. La imperio situis okcidente de Fouta-Djallon-montaro, apud la supra fluo de Niger kaj evoluis el ŝtato [[Kangaba]] kaj ĝi estis fondita post ĉ. 1000 (laŭ tradicio). En la malfrua epoko de la praa [[Ganaa imperio]], la malinke-loĝantoj de Kangaba estis makleristoj en la orkomerco. La malinke-oj malamis la kruelan kaj sovaĝan regon de Sumanguru (ĉefo de susuoj), tiel ili ribelis. En 1230 Sundiata, frato de la forpelita reganto de Kangaba venkis la susuan estron. (La nomo Malio tiam disvastiĝis anstataŭ Kangaba.)
 
Sundiata iĝis ekzemplo por liaj sekvantoj pro lia sukcesa konkera politiko. Liaj armeoj konkeris sude la orriĉan Bondut kaj Bambuk, nordokcidente subigis la djarra-ojn norde ĝis Débo-lago apud la Niger-rivero. Dum regado de [[Mansa Musa]] (1307–321307 aŭ 1312 – al 37 aŭ 32?), la forto, potenco de Mali pintiĝis. Li konkeris mezan regionon de rivero Niger, du gravajn komercurbojn [[Timbuktuo]] kaj [[Gao]], sud-Saharajn urbojn kiel Valata. Li konkeris eĉ saltroviĝejojn de Taghaza (pli norde), dum la orientajn limojn de la imperio ŝovis li ĝis tero de la hausoj. Mansa Musa okupis okcidente ŝtaton de Takrur kaj terojn de popoloj ''fulan'' kaj ''tukulor''. Li sendis ambasadoron kaj agentojn al Maroko, Egiptio kaj aliaj landoj. Kiam li revenis el pilgrimo de [[Mekka]] en 1324, li setligis egiptajn sciencistojn en Timbuktuo kaj Gao.
 
En la 14-a jarcento, la muslimaj komercistoj de Malio agadis fervore en tuta okcidenta afriko. Ĉ. 1400 ribelis Gao, en 1431 la tuaregoj okupis je Valata kaj Timbuktuo. Sendependiĝis ankaŭ popolo de Takrur kaj ĝiaj najbaroj (ekz. volofoj), dum mosioj ekribelis.