Pedofilia movado: Malsamoj inter versioj

91 bitokojn aldonis ,  antaŭ 6 jaroj
sen resumo de redaktoj
 
== Distingo inter seksa misuzo kaj konsentaj rilatoj ==
La distingo inter [[infana seksa misuzo]] kaj konsentaj rilatoj, kiun faras la pedofiliaj aktivuloj estas ŝlosila aspekto por la kompreno de iliaj postuloj<ref name="Bernard">[http://www.ipce.info/library_3/files/bernard_interview_en.htm «Interview with Dr. Frits Bernard, a pioneer emancipator]». ''Koinos'', Vol. 4, n-ro 48, 2005.</ref>. Kvankam la interpreto de la konceptoj pri infana seksa misuzo kaj konsentaj rilatoj signife varias laŭ socijuraj kriterioj<ref group="noto">La aĝo de konsento, kaj do la derivata jurisprudenco pri tio, kion oni rigardas aŭ ne rigardas kiel infanan seksan misuzon, varias konsiderinde inter landoj. Eĉ tiel, kaj ĝustadifine, la malsamaj leĝaroj komprenas, ke la supozo de perforto estas absoluta en iu ajn seksrilato kun neplenaĝuloj sub tiu aĝo, juĝante ke, eĉ se eventuale ja povas ekzisti neplenaĝuloj atingantaj seksan konscion pli frue, la granda plimulto, antaŭ ol alveni al tiu aĝo, ne havas sufiĉan psikologian elvolviĝon por kompreni la sekvojn de siaj agoj, tiel ke sia konsento estas tute nevalida por juraj celoj kaj la aĝo de la neplenaĝuloj apartenas en si mem al la krima tipo. La socia sinteno al seksaj kaj paraj rilatoj inter plenkreskuloj kaj neplenkreskuloj ankaŭ multe varias laŭ landoj, kulturoj kaj historiaj periodoj. Tiel do, en Antikva Grekio la pederastio estis rigardata kiel natura esprimo de la homa sekseco, socie konata kaj aprobata, kaj reguligata de la Ŝtato kiel instruan kaj moralan institucion. Laŭ kelkaj historiistoj, la aĝo de la grekaj efeboj estis kutime inter 12 kaj 16 jarojn. Dum Mezepoko, la geedziĝoj inter plenkreskuloj kaj knabinoj aŭ adoleskantinoj estis oftaj, kion spegulas la tiama literaturo: la Beatrice de Dante havas 14 jarojn, la Melibea de Fernando de Rojas 14 kaj la Carmesina de Joanot Martorell apenaŭ 13. Ĝis la frua 20a jarcento, kiam okazis morala ŝanĝo de sinteno al sekseco markita pro la puritanaj politikoj, tiaj geedziĝoj ne estis maloftaj en la okcidenta mondo; troveblas fame konataj kazoj kiaj, tiu de la usona verkisto Edgar Allan Poe, kiu edziĝis al sia kuzino Virginia Clemm en 1825 kiam li aĝis 27 jarojn kaj ŝi 14, aŭ tiu de la hispana poeto Antonio Machado, kiu en 1909, en la aĝo de 36 jaroj, edziĝis al Leonor Izquierdo kiam tiu ĉi estis 15-jara. Tiaj kutimoj ankaŭ influas sur la leĝojn rilate al la aĝo de konsento, kiu ĝis la komenco de la 20a jarcento iris kutime de 10 ĝis 20 jaroj, malsuprenirante en iaj kazoj, kiel en la usona ŝtato Delaware, ĝis 7 jaroj (''The New York Times'', 15a de oktobro 1895).</ref>, la pedofiliaj aktivuloj oficiale malaprobas kaj kondamnas la infanan seksan misuzon, komprenata kiel la uzo de forto por altrudi nedeziritajn rilatojn, kaj defendas nur tion, kion ili difinas kiel konsentajn rilatojn (ofte sen starigi aĝolimon<ref group="noto">Tony Duvert skribas en ''L'Enfant au masculine'' (kp. Michel Foucault, ''«La Loi de la pudeur''»):{{Citaĵo|{{eo}} ''[La] libereco por eliri el situacio por kiu oni konsentis estas la necesa kaj sufiĉa garantio pri la valoro de la konsento en si mem. Ne estas necese diskuti pri la «kapablo» (de la neplenaĝulo aparte) de kiu ajn por konsenti aŭ ne konsenti tute konscie: ni estas ĉiam kapablaj, eĉ kiel beboj, por distingi tio, kion ni ŝatas disde tio, kion ni malŝatas, kaj por esprimi tian taksadon.''|||{{fr}} [La] liberté de s'extraire d'une situation à laquelle on avait consenti est, c'est l'évidence, la garantie nécessaire et suffisante de la valeur du consentement lui-même. Il n' a pas à ergoter sur l'«aptitude» (du mineur en particulier) de quelqu'un à consentir ou non en connaissance de cause : on est toujours apte, même nourrisson, à apprécier ce qui nous plaît ou vous déplaît, et à exprimer cette appréciation.}}
 
Edward Brongersma, en lia verko ''Loving Boys: A Multidisciplinary Study of Sexual Relations Between Adult and Minor Males'' (Vol. 1, 1986, p. 40), diras:{{Citaĵo|{{eo}} La infanoj estas maturaj por plezuro, por hedonisma sekso, ekde ilia naskiĝo; sekso kiel amesprimo eblas ekde la aĝo de kvin jaroj proksimume; la pubereco estas la plej bona momento por ‘oceana’, mistika eksperimentado kaj por uzi la sekson por fandiĝi kun la naturo. Reproduktado devas esti privilegio de la plenkreska viro.|||{{en}}''A boy is mature for lust, for hedonistic sex, from his birth on; sex as an expression of love becomes a possibility from about five years of age; puberty is the best time for the 'oceanic', the mystic experience and for using sex to unite one with nature. Procreation should be the privilege of the adult man.''}}</ref>), sen trudadoj kaj en kadro de egaleco, harmonio kaj reciproka respekto al la sentoj<ref group="noto">Citaĵoj eltiritaj el dokumentoj de pozicio de NAMBLA dum sia aparteno al ILGA: {{Citaĵo|{{eo}} ''«NAMBLA kondamnas tiujn, kiuj ekspluatas infanojn aŭ aliajn personojn por profito aŭ pornografio [...] NAMBLA kondamnas la pornografion, kiu favoras raismajn kaj seksismajn stereotipojn.»''|||{{en}} «NAMBLA condemns those who exploit children and others for profit and pornography [...] NAMBLA condemns pornography which furthers racial and sexual stereotypes.»}}
* '''Harmonio''' kun la elvolviĝo de la infano.
 
Cetere, multaj pedofiloj asertas, ke la seksumado ne estas la ĉefa ekzistopravo de iliaj rilatoj kun infanoj. Edward Brongersma, en lia pristudo «Boy-Lovers and Their Influence on Boys» («Knabamantoj kaj sia influo sur knaboj»), en kiu li prezentas la rezultojn de esploroj faritaj kun plenkreskuloj, kiuj havis seksajn rilatojn kun infanoj, asertas: «En iu rilato, la seksumado estas ofte duagrada elemento, kvankam ĝi povas esti grava por la instruado kaj seksa edukado» (li citas pristudojn de Hass, 1979; Righton, 1981; Berkel, 1978; Ingram, 1977; Pieterse, 1982; kaj Sandfort, 1982)<ref>Brongersma, Edward. «Boy-lovers and their influence on boys: Distorted research and anecdotal observations». ''Journal of Homosexuality'', n-ro 20 (1990), pp. 145-173.</ref>.
 
== Sciencaj bazoj ==
 
=== Theo Sandfort ===
Socia psikologo nederlanda, scienca esploristo de la Centro HIV por Klinikaj kaj Kondutaj Studoj kaj Profesor-Asistanto de Klinikaj Sociomedicinaj Sciencoj (en Psikiatrio) ĉe la [[Kolumbia Universitato]], [[Theo Sandfort]]<ref>[http://cupop.columbia.edu/people/theodorus-sandfort Theodorus Sandfort], CPRC, Kolumbia Universitato.</ref> faris multajn bazajn kaj aplikitajn empiriajn esplorojn en la kampo de la sekseco, kelkaj dediĉitaj al la studado de la infana sekseco kaj de la efikoj de la seksaj kontaktoj sur la neplenkreskuloj kadre de pederastiaj rilatoj. En 1981, estante profesoro de psikologio ĉe la [[Universitato Utrecht]], Sandfort publikigis la rezultojn de lia pristudo pri 25 knaboj aĝaj inter 10 kaj 16 jaroj, kiuj havis pederastiajn rilatojn kun plenkreskaj viroj en la momento de la pristudo. Li konkludis, ke «por preskaŭ ĉiuj knaboj (…) la seksa kontakto en si mem estis favore spertita kaj havis neniun malutilan efikon sur la maniero, kiel la junulo sentis sin ĝenerale»<ref>[http://www.ipce.info/ipceweb/Library/bauserman_objectivity.htm Objectivity and Ideology Criticism of Theo Sandfort’s Research on Man-Boy Sexual Relations]. Ipce.</ref>. Sandfort ankaŭ determinis, ke la knaboj ne perceptis misuzon de povo fare de la plenkreskulo. Lia plej populara verko, ''Boys on their contacts with men'' («Knaboj en siaj kontaktoj kun viroj»)<ref>[http://www.mhamic.org/sources/sandfort.htm Boys on their contacts with men: A study of sexually expressed friendships]. MHAMic.</ref>, publikigita en 1987, estas ofte citita de la defendantoj de la intergeneraciaj rilatoj kiel ekzemplon de objektiva esplorado<ref name="edw">Whitfield, Charles L.; Joyanna, Jay; Fink, Paul. [http://books.google.es/books?id=CZmPet1s07AC&pg=PA123&lpg=PA123&dq=ipce+objectivity+brongersma+emotional&source=bl&ots=BelL47-GMj&sig=sb-XB8OvuVDpf3UsqrT5cpufbiA&hl=es&sa=X&ei=egMET-SjKcOFhQfViaXfBw&ved=0CB4Q6AEwAA#v=onepage&q=ipce%20objectivity%20brongersma%20emotional&f=false ''Misinformation concerning child sexual abuse and adult survivors'']. Londono: Routledge, 2001, p. 123.</ref>.
 
=== Bruce Rind ===
Kontinuece kun la vojoj malfermitaj de Frits Bernard en la 1950aj jaroj, la pedofilia aktivismo tendencas koincidi kun pli ĝenerala studado pri la sekseco, la familio kaj la infanoj. La sintenoj de NVHS ŝanĝiĝis pro la socia evoluo kaj pro la radikaliĝo de kelkaj politikaj kaj intelektulaj diskursoj kaj kreiĝis, impulsita precipe de Frits Bernard kaj Edward Brongersma, la Fondaĵo Grupo de Studo pri la Pedofilio (Stiching Studiegroep Pedofilie, SSP), specifa grupo de la asocio, komponita de infanaj fakuloj, psikiatroj kaj advokatoj, kiaj Frits Bernard, Edward Brongersma, Ids Haagsma, Wijnand Sengers kaj Peter van Eetenla, kiu plenumas gravan informan laboron. La grupo aranĝis semajnajn kunvenojn kaj kolektadis informojn pri pedofilio, kiuj estis arkivataj en centro de dokumentado en Hasselt.
 
En 1972, la SSP publikigis la libron ''Sex met kinderen'' («Sekso kun infanoj»)<ref>Bernard, Frits; Brongersma, Edward; Sengers, Wijnand; Van Eeten, Peter; Haagsma, Ids. ''Sex met kinderen'' (nederlande). Hago: NVSH, 1972</ref>, verkita de Frits Bernard kunlabore kun Edward Brongersma, Wijnand Sengers, Peter van Eeten kaj Ids Haagsma. La verko, priskribanta la historion de ''Enklave Kring'' kaj de la internacia esplorado pri la pederastiaj rilatoj, parte stimulita de ''Enklave Kring'' kaj parte sendependa, malfermis en Nederlando la debaton pri la pedofilio<ref>«[http://www.ipce.info/ipceweb/Library/dutch_movement_text.htm The Dutch Paedophile Emancipation Movement]». ''Paidika: The Journal of Paedophilia'', Vol. 1, n-ro 2 (aŭtuno 1987), pp. 35-45.</ref> kaj preparis la fundamentojn por la pedofilia aktivista movado de la 1970aj jaroj en okcidenta Eŭropo<ref group="noto">Kune kun aliaj fontoj pri la influo de ''Sex met kinderen'', vidu Edward Brongersma (1988, c.v.) kaj la [http://www.ipce.info/ipceweb/Library/baurmann_sum.htm kriminologian pristudon] de Michael C. Baurmann (1983), publikigita de la Oficejo de la Germana Federala Kriminala Polico.</ref><ref name="sta"/>.
 
En 1973 okazis en Breda la unua internacia renkontiĝo de pedofiloj, aranĝita de NVHS, kiu la saman jaron formaligis sian laborfakon pri pedofilio, la Centra Komisiono pri Pedofilio (Hoofdbestuurscommissie Pedofilie), kiu en 1976 renomiĝis Laborgrupo por la Emancipado de la Intergeneraciaj Rilatoj (Emancipatie van Oudere-Jongere-relaties), kaj en 1979 Nacia Laborgrupo por la Emancipado de la Infanoj (Landelijke Werkgroep Jeugdemancipatie). En 1974 okazis en Utrecht, sub la devizo «Pedofilio kaj Socio», la unua renkontiĝo de la laborfako pri pedofilio de NVHS. Oni postulis la malkrimigon de pederastio kaj la rajton de la infanoj «esprimi siajn sentojn kaj bezonojn».
De post 1968 la defendo de pedofilio iĝis tre polemika ene de la ekstrem-maldekstraj grupoj kaj de la maldekstraj amaskomunikiloj. La malfondiĝo en 1971 de la maŭista/liberecana grupo ''Vive le Révolution'', gvidita de Roland Castro, okazis parte pro la internaj debatoj pri la temo. En la sama epoko, la redakcio de la revuo ''Politique-Hebdo'' malakceptis, laŭ la diro de ĝia tiama ĉefredaktoro-asistanto, Hervé Hamon, publikigi intervjuon kun René Schérer pro ties «porpedofiliaj sintenoj». ''Tankonalasanté'', kritika revuo de la medicina institucio, ĉesis aperi post, kiam iu sektoro favora al pedofilio provis uzi ĝin kiel vektoron de siaj ideoj.
 
La speciala statuso de la intelektuloj en Francio, kio permesis al verkistoj, kiaj [[Henry de Montherlant]] kaj André Gide senĝene agnoski ilian preferon al la neplenkreskuloj, aŭ kiaj [[Roger Peyrefitte]] atingi bruan sukceson<ref name="Anne-Claude"/><ref>Ambroise-Rendu, Anne-Claude, 1988</ref>, ebligis aliajn, kiaj [[Tony Duvert]] kaj [[Gabriel Matzneff]], defendi ekde la fino de la 1960aj jaroj senvualajn diskursojn favoraj al pedofilio. Duvert, kiu en 1967 publikigis sian unuan romanon, ''Récidive'', kaj en 1973 gajnis la [[Premio Médicis|Premion Mediĉoj]], senvuale deklaros sin pedofilo. En 1974 li publikigis ''[[Le Bon Sexe illustré]]'', eseo en kiu li kritikas la seksan edukadon kaj la familion kaj defendas, ke «oni devas agnosku al la neplenaĝuloj, kaj infanoj kaj adoleskantoj, la rajton amori». En 1975 li ĝisfunde elvolvis siajn ideojn en nova eseo, ''[[L’Enfant au masculin]]'' («La infano virsekse»), en kiu li asertas, ke li havis ses-jarajn seksajn kunulojn. Matzneff, kiu abunde paroladis en siaj libroj pri sia prefero al geadoleskantoj, sen esti atakita de la amaskomunikiloj kaj samtempe kunlaborante en ĵurnaloj, kiaj ''Le Monde'', publikigis la saman jaron ''[[Les Moins de seize ans]]'' («La malpli-ol-16-jaruloj»), verketo en kiu li ekzaltas pederastion. La filozofo [[René Schérer]], profesoro en la Eksperimenta Universitata Centro de Vincennes, publikigis ankoraŭ en 1974 ''[[Émile perverti]]'' («La perversia Emilio»), eseo en kiu li kontestas, ke la seksaj rilatoj estus malutilaj por la infanoj kaj bedaŭras, ke la nuntempa edukado malakceptas kaj ekskludas la «pederastiajn rilatojn inter instruistoj kaj lernantoj»<ref>Schérer, René. ''Émile perverti''. Laurence Viallet-Éditions du Rocher: Paris, 2006, pp.&nbsp;145–146.</ref>. Schérer kaj la romanisto Guy Hocquenghem direktos en 1976 unu numeron de la revuo ''Recherches'' pri infaneco kaj edukado, kun la subteno, inter aliaj, de Michel Foucault kaj François Châtelet, kiu signos la apogeon de tiu ĉi intelektula diskurso pri la pedofilio kaj la hebefilio<ref>Droit, Roger-Pol, 2001.</ref>.
 
Tiaj verkoj estis ĝenerale subtenataj de eldonistoj, kiuj aliĝas al vasta revolucia perspektivo pli ol al la defendo de iu speciala seksprefero. Ili evidentigis, laŭ la eldonistoj kaj ĵurnalistoj, tutmondan strategion de kontestado de la socio kaj estis depostulataj, super ĉio, en nomo de la libereco de esprimo<ref name="Anne-Claude"/>.
 
En tiu tempo, la diskursoj favoraj al la seksa liberiĝo de la infanoj faris sian truon sub la protekto de alternativaj movadoj, kiaj la [[kontraŭpsikiatrio]] kaj la samseksema aktivismo. Kelkaj neformalaj grupoj de la radikala [[socialismo]], kiaj la Komunistaj Komitatoj por Memmastrumado<ref group="noto">La Komunistaj Komitatoj por Memmastrumado publikigis en 1978 broŝuron titolitan «Homosexualité et Pédophilie» («Samseksemo kaj Pedofilio»), kiu lasis ĉirkaŭ 15 paĝojn al la pedofiloj por ke ili eksponu siajn postulojn (FRED, 1978).</ref> kaj aliaj organizaĵoj pli gravaj, kiaj la [[Ligo Komunista Revoluciista]]<ref>Choub. «La petite différence et sa grande conséquence» (france). ''L'Étincelle'', LCR, n-ro 114 (februaro 1981).</ref>, subtenis la pedofilian liberiĝon<ref>Guillebaud, Jean-Claude. ''La tyrannie du plaisir''. Parizo: Seuil, 1998, p. 22-25.</ref>. La defendo de la pedofiloj kaj la ambiguaj diskursoj pri la infana sekseco aperis kiel defio al la malpermesoj<ref group="noto">En 1975 [[Daniel Cohn-Bendit]] publikigis la libron ''Le Grand Bazar'', kies ĉapitro «Little big men» elvokas liajn spertojn kiel edukisto en «alternativa» infanĝardeno en Frankfurto. Kelkaj fragmentoj de la verko temis pri la seksa vekiĝo ĉe la infanoj 1 ĝis 6-jaraĝaj kaj atestas pri ambiguaj fizikaj spertoj, kiujn la aŭtoro mem havis kun ili. Ĉi-rilate li skribas: «Plurfoje okazis al mi, ke kelkaj infanoj malfermis mian kacujon kaj ektiklis min. Mi reagis malsame laŭ la cirkonstancoj, sed ilia deziro signifis problemon. Mi demandis al ili: «Kial do vi ne ludas inter vi, kial vi elektis al mi anstataŭ aliajn infanojn?». Sed se ili insistis, mi karesis ilin malgraŭ ĉio». Kaj ankaŭ: «Mi havis la bezonon esti senkondiĉe akceptata de ili. Mi volis, ke la infanoj min deziru kaj faris ĉion eblan, por ke ili dependu de mi» (''Le Grand Bazar''. Parizo: Belfond, 1975). Cohn-Bendit ankaŭ parolos provoke pri siaj spertoj kun infanoj en la literatura televidprogramo ''Apostrophes'', direktita de Bernard Pivot, koncerna al la 23-a de aprilo 1982. Dum tiu ĉi [http://rutube.ru/tracks/1999696.html elsendaĵo], titolita «Quelles valeurs pour demain?» («Kiajn valorojn por morgaŭ?»), en kiu li prezentis la libron de Ingolf Diener kaj Eckard Supp ''Ils vivent autrement'' (Stock, 1982), li interalie deklaris: «Mi alvenas je la naŭa matene por renkontiĝi kun miaj ok knaboj 16- ĝis 2-monataj. Mi purigas sian pugon, mi faras al ili… tiklojn, ili faras al mi tiklojn, ni karesas unuj la aliajn (…). La sekseco de infano estas tute superba (…). Kiam knabino 5-jara komencas senvestiĝi, tio estas belega! Tio estas belega ĉar temas pri ludo tute erotikomania»</ref>. De la [[Fronto Samseksema de Revoluciista Agado]], kreita en 1971, aŭ la revuo ''[[Le Gai Pied]]'', lanĉita en februaro 1979, ĝis filozofoj kiaj [[Michel Foucault]], kiu denuncas la seksan apartigon inter infanoj kaj plenkreskuloj kiel «novan reĝimon de kontrolo de la sekseco», ĉiuj postulas la agnoskon de la «periferiaj seksecoj»<ref name="rendu">Ambroise-Rendu, Anne-Claude. «[http://www.revue-medias.com/La-pedophilie-entre-les-lignes,178.html La pédophilie entre les lignes]». ''Médias'', n-ro 178</ref>. Kelkaj amaskomunikiloj, kiaj la maldekstraj ĵurnaloj ''[[Le Monde]]'' kaj ''[[Libération]]''<ref>«[http://www.bafweb.com/Lib19790126.html Jacques Dugué s'explique]». ''Libération'', 1979-01-21/22. Bureau audiovisuel francophone.</ref><ref>Chalandon, Sorj. «[http://www.liberation.fr/evenement/0101365058-libe-en-echo-d-un-vertige-commun "Libé" en écho d'un vertige commun]». ''Libération'', 2001-02-23.</ref>, kontribuis al la disvastigo de tiaj ideoj per la publikigo de peticioj pri la temo, nefermitaj leteroj kaj intervjuoj kun pedofiloj, kiuj rakontas sian sperton<ref group="noto">En januaro 1979, Jacques Dugué, pedofilo akuzita pri «seksa misuzo» kaj «pedofilia fisvatado», publikigis dum du tagoj, en ''Libération'', liberan tribunon en kiu li defendas pedofilion kaj petas, ke «oni ĉesu persekuti tiujn, kiuj amas la infanojn, eĉ se ili amas ilin per ilia korpo». En la juĝo kontraŭ Dugué, René Schérer kaj Gabriel Matzneff atestis favore al li. La saman jaron, ''Libération'' publikigis intervjuon kun Tony Duvert, fare de Guy Hocquenghem, en kiu la verkisto reasertis sian pedofilion kaj defendis la rajton de la infanoj al seksa libereco. La 20an de junio 1981 ''Libération'' publikigis artikolon titolitan «Câlins enfantins», indulgeme prezentantan la ateston de iu pedofilo pri siaj seksaj rilatoj kun 5-jara knabino.</ref><ref>«L'Archange aux pieds nus», intervjuo de Gabriel Matzneff. ''Le Gai Pied'', 1979-01-01.</ref><ref>«Non à l'enfant poupée», intervjuo fare de Guy Hocquenghem kaj Marc Voline. ''Libération'', 1979-04-10.</ref>.
 
En majo 1977 la ĵurnalo ''Libération'', tute fidela al la tezoj de la seksa revolucio senvuale disvolvataj de post Majo de la 68a, publikigis artikolon (republikigita la 1an de marto 1979<ref>«[http://www.bafweb.com/Lib19790301.html Naissance du "front de libération des pédophiles"]». ''Libération'', 1979-03-01.</ref>) titolitan «Naissance du "front de libération des pédophiles"», kiu vokas por partopreno en iu kunveno por krei iun Fronton de Liberigo de la Pedofiloj (Front de Libération des Pédophiles, FLIP). La unua kunveno de la FLIP estis okazinta la 2an de aprilo en la universitata areo Jussieu kaj partoprenis trideko da homoj<ref group="noto">La «depostula programo» de la FLIP kreita en tiu unua kunveno determinis jenajn punktojn:
La peticio, sendita al la Parlamento, estis subskribita de 69 eminentuloj, inter ili la filozofoj [[Louis Althusser]], [[Simone de Beauvoir]], [[Gilles Deleuze]], [[Jacques Derrida]], Michel Foucault, [[Jean-François Lyotard]], [[Jean-Paul Sartre]] kaj André Glucksmann, la filozofo kaj semiologo [[Roland Barthes]], la romanisto kaj aktivulo por la rajtoj de la samseksemuloj Guy Hocquenghem, la advokato kaj profesoro pri juro Jean Danet, la verkisto kaj kinproduktisto [[Alain Robbe-Grillet]] (elektota membro de la Franca Akademio en 2004), la verkistoj [[Louis Aragon]], [[Catherine Millet]] kaj [[Philippe Sollers]], kaj la pediatrino kaj infana psikanalistino Françoise Dolto<ref group="noto">Foucault, Hocquenghem kaj Danet estas cititaj plurfoje kiel subskribantoj de la peticio en la teksto de Michel Foucault ''La Loi de la pudeur'' (kp. [http://www.ipce.info/ipceweb/Library/danger.htm versio en la angla]). Françoise Dolto kaj la esprimo "personoj apartenantaj al diversaj politikaj tendencoj" estas cititaj en la paĝo 273 (kp. [http://www.ipce.info/ipceweb/Library/danger.htm versio en la angla]). Jacques Derrida, Louis Althusser kaj André Glucksmann estas cititaj en la retejo [http://web.archive.org/web/20050404190912/http://www.decadi.com/dignaction/Fpetit.html Dignaction.org] (france). Fine, la filozofoj Simone de Beauvoir, Roland Barthes kaj Jean-Paul Sartre, kaj la verkistoj Alain Robbe-Grillet kaj Philippe Sollers, estas citataj en la retejo [http://www.denistouret.net/textes/Cohn-Bendit.html Denistouret.net] (ankaŭ france)</ref>.
 
La 4an de aprilo 1978 oni elsendis per la Pariza radio profundan debaton inter Michel Foucault, Jean Danet kaj Guy Hocquenghem, en kiu ĉi tiuj klarigis siajn kialojn favore al la nuligo de la aĝo de konsento. La konversacio estos publikigita en la franca kun la titolo ''«La Loi de la pudeur''» («La leĝo de la pudoro»)<ref>«Fous d'enfance: Qui a peur des pédophiles?». Recherches, n-ro 37, aprilo 1979, pp. 69-82.</ref><ref>Foucault, Michel. ''Dits et écrits 1976-1979'' - Volumo III. Parizo: Gallimard, 1994, pp. 766-776.</ref><ref>«Sexual Morality and the Law». En: ''Politics, Philosophy, Culture – Interviews and Other Writings 1977-1984''. Nov-Jorko/Londono, 1988, p. 275. ISBN 0-415-90149-9.</ref>.
 
En 1979, la ĵurnalo ''Libération'' publikigis similan leteron subtene al Gérard R., franca civitano akuzita pri «seksa delikto kontraŭ neplenaĝuloj», en atendo de juĝo antaŭ 18 monatoj. Ĝi estis subskribita de 63 personoj, inter ili Pascal Bruckner, [[Georges Moustaki]] kaj Christiane Rochefort. La letero informis, ke Gérard loĝas kun knabinoj 6- ĝis 12-jaraĝaj, «kies radianta mieno montras al ĉiuj, ankaŭ iliajn gepatrojn, la feliĉon kiun ili trovas [ĉe Gérard]»<ref group="noto">Ĉi tiu letero estis reproduktota de la ĵurnalo ''L’Express'' la 7-an de marto 2001</ref>.
En 1974, sub la egido de la asocio ''[[Outright Scotland|Scottish Minorities Group]]'', kreiĝis en Skotlando la organizaĵo ''[[Paedophile Information Exchange]]'' (PIE). Ĝiaj fondaj membroj estis Michael Hanson, samseksema studento<ref name="kolia">Kolia, Philippe, «[http://archive.wikiwix.com/cache/?url=http://bibliobleue.fpc.li/Revues/Gredin/N8/Pei.htm PIE : petite chronologie portative (1ère partie)]». ''Le Petit Gredin'', n-ro 8, GRED (vintro 1986).</ref>, kaj Ian Campbell Dunn, nepedofila aktivulo por la rajtoj de la samseksemuloj. La inaŭgura asembleo okazis en marto 1975 kaj en julio la sidejo instaliĝis en Londono, el kie devenis la plimulto de la interesitoj. Keith Hose, ligita al la Fronto de Geja Liberigo ([[Gay Liberation Front]], GLF), fariĝis ĝia prezidanto<ref name="brun"/>. En novembro, PIE liveris ĉe la Komitato por la Revizio de la Kriminala Kodo 17-paĝan raporton kun siaj proponoj pri la pederastiaj rilatoj, sensukcese<ref name="kolia"/>.
 
La grupo decidis konigi sin pli bone al la vasta publiko, malgraŭ la riskoj, ke tio signifis, kaj en 1975 Hose faris en la ĉiujara kongreso de la geja asocio ''[[Campaign for Homosexual Equality]]'' longan prelegon pri pedofilio, kion eĥis la ĵurnalo ''[[The Guardian]]''. En aprilo 1976 PIE lanĉis la revuon ''Understanding Paedophilia'' («Kompreni la pedofilion»), kiu publikigos multajn pristudojn pri pedofilio kaj la unuajn statistikojn pri la preferoj de la pedofiloj<ref name="brun">O'Carroll, Tom. «[http://www.ipce.info/host/radicase/chap11.htm The Beginnings of Radical Paedophilia in Britain]». En: [http://www.ipce.info/host/radicase/chap11.htm ''Paedophilia: The Radical Case'']. Londono: Peter Owen, 1980. ISBN 0-7206-0546-6.</ref>.
 
En 1977, kun ĉ. 250 membroj, PIE asimilis la restojn de Pedofilia Agado por Liberiĝo (Paedophile Action for Liberation, PAL), grupo deveninta de unu divido de la GLF de Sud-Londono, kiu ricevis atakojn fare de la gazetaro<ref name="brun"/>. La saman jaron, PIE akiris ian publikan diskonatecon pro malferma aranĝo en Londono kaj pro la partopreno de ĝia nova prezidanto, [[Tom O'Carroll]]<ref name="ocarroll">O'Carroll, Tom. ''Paedophilia: The Radical Case''. Londono: Peter Owen, 1980.</ref>, en iu kongreso en Swansea de la Brita Societo pri Psikologio, sub la devizo «Amo kaj seksinklino». Ambaŭ publikaj manifestiĝoj elĉenigis agresan gazetaran kampanjon kontraŭ la ideoj defendataj de PIE<ref name="kolia"/>.
En 1978 PIE aliĝis al la [[National Council for Civil Liberties|Nacia Konsilo por la Civilaj Liberecoj]] (nun konata kiel Liberty)<ref>Wolmar, Christian. [http://www.independent.co.uk/news/uk/politics/looking-back-to-the-great-british-paedophile-infiltration-campaign-of-the-1970s-9155610.html Looking back to the great British paedophile infiltration campaign of the 1970s], ''The Independent'', 2014-2-27.</ref>. Dum ĝia aliĝo, la asocio kampanjis kontraŭ la informa traktado de la gazetaro rilate al la pedofiliaj aktivistaj asocioj kaj por la reformo de la aĝo de konsento, kaj oponis al la proponoj por malpermesi la infanan pornografion<ref>Beckford, Martin. [http://www.telegraph.co.uk/news/politics/labour/4949555/Harriet-Harman-under-attack-over-bid-to-water-down-child-pornography-law.html Harriet Harman under attack over bid to water down child pornography law]. ''Telegraph'', 2009-03-09.</ref>.
 
En 1978, iu artikolo pri la ĉiujara asembleo de PIE, aperinta en la skandalgazeto ''[[News of the World (gazeto)|News of the World]]'', kondukis la policon fari traserĉon ĉe la membroj kies nomoj estis rivelitaj en ĝiaj paĝoj. Kvin membroj de la plenumkomitato, inter ili Tom O'Carroll, estis akuzitaj pri «konspirado por korupti la publikan moralon» pro la koresponda servo inter membroj de la asocio, kaj la eldonistoj de ''Understanding Paedophilia'' pri «obsceneco»<ref group="noto">Unu «baristero» (brita advokato) de la akuzo pri konspirado, Peter Thornton, pli poste Konsilanto de la Reĝino kaj dekana distrikta juĝisto, verkis pri tio la sekvantan jaron en ''Rights'', la ĵurnalo de la Nacia KonsilantaroKonsilo por la Civilaj Liberecoj. Thornton kritikis la akuzojn, siaopinie «tre malproksimaj de iu ajn tuŝebla leĝo-rompo», kaj asertis, ke O'Carroll estis kondamnita subper malmultaj indicoj
(Thornton, Peter. "Unacceptable charges exposed in recent trials". ''Rights'', Vol. 6, n-ro 2, 1982).</ref><ref name="kolia"/>. La aktivaĵoj de PIE restis forte difektitaj kaj pluraj membroj decidis forlasi la organizaĵon. Laŭŝajne la grupo estis enfiltrita de iu membro de la [[MI6]].
 
De post la [[Ribelo de Stonewall]], kelkaj organizaĵoj de la gejaj Usona kaj Kanada movadoj, kiaj la Nacia Koalicio por la Gejaj Rajtoj (National Gay Rights Coalition)<ref>Smith, Miriam Catherine. ''Lesbian and Gay Rights in Canada''. Toronto: Universitato de Toronto, 1999, pp. 60-61.</ref> kaj la Geja Alianco por Egaleco (Gay Alliance Toward Equality), petos publike la nuligon de la aĝo de konsento<ref>Warner, Tom. ''Never Going Back''. Toronto: Universitato de Torornto, 2002. p. 120.</ref>. En 1972, la Alianco de Gejaj Aktivuloj (Gay Activists Alliance) de [[Chicago]] kaj Nov-Jorko, grupo dividiĝinta dise la GLF, aranĝis konferencon, kiu kunvenigis samseksemajn aktivulojn de 85 organizaĵoj<ref>Armstrong, Elizabeth. ''Forging Gay Identities''. Chicago: Universitato de Ĉicago, 2002, p. 100.</ref>. Ĝiaj postuloj inkludis la nuligon de la aĝo de konsento<ref>[http://www.rslevinson.com/gaylesissues/features/collect/onetime/bl_platform1972.htm Teksto] de la Platformo por la Gejaj Rajtoj.</ref>.
 
En 1971, Valida Davila, sekvanto de Wilhelm Reich kaj emerita socia laboristo, kreis en [[San-Diego (Kalifornio)|San-Diego]] (Kalifornio) la Rondon pri Infana Sensualeco (Childhood Sensuality Circle, CSC), «rondon de dokumentado kaj pripensado», kiu defendis la nuligon de la aĝo de konsento kaj eĉ publikigis kelkajn pamfletojn, kiaj ''Porno for Children'' («Porno por infanoj») kaj ''A Child's Sexual Bill of Rights'' («Leĝoprojekto pri Infanaj Seksaj Rajtoj»)<ref group="noto">La pamfleto ''A Child's Sexual Bill of Rights'' de CSC entenis jenan liston de seksaj rajtoj de la infanoj:
* La rajton sperti sensualajn plezurojn sen honto kaj kulpo.
* La rajton lerni amori tiel frue, kiel li aŭ ŝi kapablas kompreni.
[[Dosiero:Save Our Children From Homosexuality Brochure.jpg|right|thumb|150px|Pamfleto uzita de ''[[Save Our Children]]'' en 1977, kun la frapfrazo «Ni savu niajn infanojn de la samseksemo!».]]
 
En 1976 Robin Lloyd, korespondanto de la NBC, publikigis la libron ''For Money or Love: Boy Prostitution in America'' («Pro mono aŭ amo: Infanprostituado en Usono»)<ref>Lloyd, Robin. ''For Money or Love: Boy Prostitution in America''. Nov-Jorko: Vanguard Press. Ankaŭ aperis eldono de ĉi tiu libro por Britio kun la titolo: ''PIayland: A study of Boy Prostitution''. Londono: Blond & Briggs, 1976.</ref>. En la verko, kies enkonduko estis skribita de usona senatano, Lloyd asertis, ke ekzistas grandega reto de prostituado implikanta pli ol 300 000 knabojn. La ideo, ke malantaŭ la infana pornografio kaŝiĝas granda komerco komenciĝis per tiu ĉi libro. Tamen, nenie en la verko estis iu empiria bazo por la nombro 300 000; Lloyd mem agnoskis, ke temis pri nura laborhipotezo, kiun li sugestis al pluraj fakuloj por submeti al provo iliajn reagojn<ref>C.v., p. 226.</ref>. Tio ne malebligis, ke Judianne Densen-Gerber, direktorino de Odyssey House, ĉeno de klinikoj de rezidenta kuracado por drogdependuloj, alproprigis al si la ciferon kvazaŭ ĝi reprezentus fideblan statistikon kaj komenci, en 1977, kampanjon por mobilizi la publikan opinion kontraŭ la infana pornografio, akuzante la samseksemulojn pri ĝia grandskala produktado kaj distribuado. Siaflanke, la miss kaj kantistino [[Anita Bryant]] komencis alian kampanjon sub la devizo «[[Save Our Children|Savu niajn infanojn]]», je la servo de politika koalicio kun la sama nomo (Save Our Children) fondita de fundamentistaj kristanaj grupoj kontraŭ la rajtoj de la samseksemuloj, kies strategio baziĝis precipe sur tio, prezenti la samseksemulojn kiel koruptantoj de infanoj kaj danĝero por ĉi tiuj, asertante, ke «[ili] bezonas rekruti niajn knabojn por sekurigi ilian postvivadon kaj la propagadon de ilia movado». La 7an de julio 1977 la koalicio gajnis referendumon, kiu permesis al Bryant abrogi ordonon en Miami, kiu havigis egalajn protektojn por gejoj kaj lesbaninoj kun la argumento, ke ĉiuj samseksemuloj estas pedofiloj.
 
La amaskomunikiloj sekvis plendetale la historiojn pri infana ekspluatado. Dum 1977, la naciaj ĵurnaloj publikigis naŭ artikolojn ĉi-rilate<ref>''The Readers' Guide to Periodical Literature''. La komputo estas farita surbaze de la artikoloj registritaj sub la kategorioj de infana pornografio kaj infana seksa misuzo, enkondukitaj en 1974.</ref>. ''[[The New York Times]]'', ĵurnalo, kiu ne estis konata pro sia sensaciismo, publikigis 27 artikolojn tiujare, kompare kun unu en la du antaŭaj jaroj. Kiam en majo 1977 la populara televidprogramo ''[[60 Minutes]]'' dediĉis elsendon al la infana pornografio, elĉeniĝis ondo de literoj al la politikistoj. En tiu printempo, iu subkomitato de la Komitato pri Juraj Aferoj de la Ĉambro de Reprezentantoj tenis plurajn aŭdiencojn pri la temo, kiuj daŭris ĝis la aŭtuno, tenante la infanan pornografion en la novaĵoj de Usono<ref>Seksa Infana Ekspluatado, aŭdiencoj antaŭ la Subkomitato pri Krimo de la Juĝa Komitato, Domo de Reprezentantoj, 95a Kongreso, 1a Sesio, 23a kaj 25a de majo, 10a de junio kaj 20a de septembro 1977. Serio n-ro 12, p. 194</ref>. Oni kreis platformon kontraŭ la infana pornografio, kies alvokoj por enkonduko de pli rigoraj rimedoj ricevis vastan politikan subtenon en la reganta etoso de morala paniko<ref name="jann">Schuijer, Jan; Rossen, Benjamin. «[http://www.ipt-forensics.com/journal/volume4/j4_2_1.htm The Trade in Child Pornography]» (angle), IPT Journal, Vol. 4, 1992.</ref>.
La celo de la membroj de NAMBLA estis ataki la sociajn kaj leĝajn malpermesojn kontraŭ la konsentaj seksrilatoj inter plenaĝuloj kaj puberaj aŭ adoleskantaj knaboj. La organizaĵo baziĝis sur liberecana argumento: la leĝoj pri la aĝo de konsento estas nenecesa, puna interveno de la registaro en la vivo de ĝiaj civitanoj<ref name="glbtq"/>.
 
Ĉe la komenco, NAMBLA gajnis konsiderindan subtenon fare de la maldekstraj gejaj grupoj kaj en 1984 iĝis la unua geja organizaĵo en Usono aliĝinta al la [[Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj]] (ILGA)<ref group="noto">En iu deklaracio de NAMBLA de 1994, la delegitoj de NAMBLA en ILGA helpis por redakti ties konstitucion kaj oficialajn poziciojn pri la seksaj rajtoj de la gejunuloj. En 1985 ILGA adoptis pozicion pri «Aĝo de Konsento/Pedofilio/Infanaj Rajtoj», kiu instigas la organizaĵojn konsistigantajn la kolektivon «fari premon sur iliajn registarojn por forigi la leĝojn pri aĝo de konsento». En 1986 ILGA adoptis plian pozicion, kiu diras, ke la asocio «subten[as] la rajton de la gejunuloj je seksa kaj socia memdispono». En 1988 ILGA deklaris, ke ĝi «agnosk[as], ke la nunaj leĝoj pri aĝo de konsento de samseksaj personoj ofte utilas por subpremi kaj ne por protekti ilin». En alia pozicio, adoptita en 1990, ILGA «subten[as] la rajton de ĉiu individuo, senkonsidere de sia aĝo, esplori kaj elvolvi sian seksecon».</ref><ref name="Replies"/><ref name="george">Haggerty, George. [http://books.google.com/books?id=L9Mj7oHEwVoC&pg=PA628&lpg=PA628&dq=chicken+hawk+Adi+Sideman&source=bl&ots=cbuu_94M_m&sig=7kCP_UPaaidtgIdRk6QvniMuu00&hl=en&ei=U-aTTPn_CYvUtQP_x9DkCQ&sa=X&oi=book_result&ct=result&resnum=8&ved=0CCoQ6AEwBzgK#v=onepage&q=chicken%20hawk%20Adi%20Sideman&f=false ''Gay histories and cultures: an encyclopedia''], Taylor & Francis.</ref><ref name="Replies">Radow, Roy. «[http://www.qrd.org/qrd/orgs/NAMBLA/nambla.replies.to.ilga.secretariat NAMBLA Replies to ILGA Secretariat]», NAMBLA, 1994-01-28.</ref>. La egaligo de la aĝo de konsento estis tiutempe ĉefa parto de la gejrajta batalo en Britio kaj aliaj landoj.<ref name="glbtq"/> Kelkaj liberecanoj, kiaj la verkistinoj kaj feministaj gvidantoj Pat Califia, Kate Millett kaj Gayle Rubin, aliĝis al tiu afero<ref name="glbtq"/>. Tamen aliaj gvidantoj de la feminista movado, kiu naskigis la seksan revolucion kaj la lesban movadon rigardis la intergeneraciajn rilatojn kun adoleskantoj kiel instituciigitan problemon kreitan de la patriarkaj strukturoj de la socio<ref>Thorstad, David (February 1990), «Man/Boy Love and the American Gay Movement», ''Journal of Homosexuality'', (Routledge), Vol. 20 (februaro 1990), n-roj 1-2, pp, 251–274.</ref>. La opono al NAMBLA iĝis evidenta en la konferenco, kiu organizis la unuan gejan marŝon en Vaŝingtono, en 1979<ref group="noto">Krom krei plurajn laborkomitatojn, la konferenco devis redakti la politikan dokumenton de la manifestacio. Komence oni aprobis la proponon de la komitato de junaj samseksemuloj (Gay Youth Caucus), kiu petis «Plenajn rajtojn por la junaj samseksemuloj, inkluzive la revizion de la leĝoj pri aĝo de konsento». Tamen, dum la kunveno de la Nacia Kunordiga Komitato, iu grupo de lesbaninoj minacis ne partopreni en la marŝo, krom se oni adoptas anstataŭan formulon. La propono, lanĉita de iu lesbanino kaj fine aprobita de la plimulto el la delegitoj, estis: «Protekti la junajn gejojn kaj lesbaninojn kontraŭ ĉiu ajn leĝo, kiu celas diskriminacii, subpremi aŭ persekuti ilin, en la lernejo aŭ en la socia kaj profesia medioj».</ref><ref>Thorstad, David. «Man/Boy Love and the American Gay Movement», ''Journal of Homosexuality'', n-ro 20 (1990), pp. 251-274.</ref>. En 1980, iu grupo nomita Lesba Grupo – Komitato por la Marŝo de la Geja kaj Lesba Fiero (Lesbian Caucus – Lesbian & Gay Pride March Committee) disdonis flugfoliojn, kiuj instigas la virinojn ne partopreni en la jara geja marŝo de Nov-Jorko pro iu supozata dominado de NAMBLA kaj de ties simpatiantoj super ĝia organiza komitato. La sekvantan jaron, post la minaco de kelkaj lesbaninoj formi pikedojn, la geja grupo de la Universitato de Cornell, ''Gay People at Cornell'' (Gay PAC), nuligis la inviton, kiun ĝi faris al [[David Thorstad]], fondinta membro de NAMBLA, por esti la ceremoniestro de la Geja Festivalo de Majo. Dum la sekvantaj jaroj, pli kaj pli da gejrajtaj organizaĵoj klopodis malhelpi al NAMBLA partopreni en la paradoj de la geja fiero. Kelkaj analizistoj kaj la aktivuloj mem rigardas tiun sintenon, kiu daŭras ĝis nun, kiel malobservon de la rajto al parollibereco agnoskita de la [[Unua Amendo al la Usona Konstitucio]] kaj kiel specon de kultura hegemonio, kiu igas la gejajn grupojn kontraŭstari unuj la aliajn<ref>Brower, Lisa C. Bower; Goldberg, David T. Between law and culture: relocating legal studies''. University of Minnesota Press, 2001, pp. 288-305.</ref>.
 
La murdo de la gejrajta gvidanto [[Harvey Milk]], la kreskanta influo de la Morala Plimulto dum la prezidantado de [[Ronald Reagan]] kaj la ege malfavoraj politikaj sekvoj de la unuaj jaroj de la [[aidoso]]-epidemio konvinkis multajn gejajn gvindantoj por forlasi la ideon de pli inkluziva politiko<ref name="glbtq"/>. En tiel malamika etoso por la samseksemuloj ĝenerale, la gejaj gvidantoj retiris sian subtenon al la grupoj rigardataj ĉe la marĝeno de la geja komunumo, inter ili NAMBLA, kaj elektis pozicion pli proksiman al la ĉefa fluo<ref name="glbtq"/><ref group="noto">La asocioj por la defendo de la samseksemuloj donis kiel motivon por ilia opono al NAMBLA la ĝeneraligitan socian malaprobon al pedofilio. Tiuj grupoj malasociis sian batalon por la seksa liberiĝo disde tiu de la pedofiloj kaj asertis, ke la diskurso de NAMBLA estis nur alibio por la «veraj aktivaĵoj» de ĝiaj membroj. Pat Califia, elstara figuro de la movado por la seksa liberiĝo en la 1970aj jaroj, asertis ke la malaprobo de NAMBLA fare de aliaj samseksemaj organizaĵoj okazis precipe pro politikaj motivoj. Siaopinie, la grandaj gejaj organizaĵoj malaprobis la pedofilojn nur kiam la oponantoj al la rajtoj de la samseksemuloj komencis uzi ilin por asimili ĉiujn gejojn al la misuzantoj de infanoj. La deklaroj de Steve Endean, geja aktivulo kontraŭa al NAMBLA, estis en la senco de tiu teorio kiam li diris: «NAMBLA nur rompas la movadon. Se oni rilatigas la postulojn de la knabamantoj al la rajtoj de la samseksemuloj, tiuj ĉi neniam havos rajtojn». Edmund White, verkisto kaj geja aktivulo, faris la saman rimarkon en sia libro ''States of Desire'': «Temas pri egoismo. Nia movado ne povas resti ligita kun tiu de la knabamantoj. Ni ne volas scii kiu pravas: tio estas nur afero pri politika realismo».</ref>. Meze de la 1980aj jaroj, NAMBLA estis preskaŭ sola en siaj pozicioj kaj troviĝis politike izoligita<ref name="glbtq">Johnson, Matthew. "[http://www.glbtq.com/social-sciences/nambla.html NAMBLA]", glbtq.com, 2004. Alirita la 1an de oktobro</ref>.
{{Noto
|titolo = Pedofilia gazetaro
|enhavo = Dum la 1980aj jaroj, paralele kun la bultenoj de la pedofiliaj asocioj, aperadis en Eŭropo diversaj revuoj pli-malpli ligitaj kun la pedofilia movado, kiaj ''[[Paedo Alert News|Pan: A Magazine About Boy-Love]]''<ref>Sandfort, Theo. "Pedophilia and the Gay Movement". ''Journal of Homosexuality'', Vol. 13, n-roj 2-3, 1987.</ref>, '' Palestra''<ref>«[http://wikiwix.com/cache/?url=http://bibliobleue.fpc.li/Revues/Palestra/N1/IndexPales1.htm Sommaire]». ''Palestra'', 1995.</ref> aŭ ''Gaie France'' (1986-1993), geja magazino proksima al la franca Nova Dekstro, fondita de Michel Caignet. Aperis ankaŭ multaj fotografiaj revuoj: ''Backside'' (1983-1985)<ref>Marceau, Willy. «[http://wikiwix.com/cache/?url=http://bibliobleue.fpc.li/Revues/Gredin/N6/livres.htm Backside]». ''Le Petit Gredin'', GRED, n-ro 6 (printempo 1985).</ref>, ''Beach Boys'' (1985-1986), ''Eklat'' (1985), ''Jean's''<ref>«[http://archive.wikiwix.com/cache/?url=http://bibliobleue.fpc.li/Revues/Gredin/N6/livres.htm Livres et revues]». ''Le Petit Gredin'', GRED, n-ro 6 (printempo 1985).</ref> (1985) kaj ''Photokid'' (1986).
 
En 1987 oni lanĉis en Nederlando ''[[Paidika: The Journal of Paedophilia]]'', akademia revuo dediĉita al la pristudo de pedofilio el favora kaj normaliga vidpunkto<ref>Bullough, Vern L. «Review of Paidika: The Journal of Paedophilia» (angle). ''Journal of Homosexuality'', Vol. 20, n-roj 1/2 (1990). pp. 319-320.</ref>. Inter la membroj de ĝia redakcia konsilo, kelkaj senvuale favoraj al la pedofilia aktivismo, estis fakuloj kiaj Frits Bernard, Edward Brongersma, Vern L. Bullough kaj Donald H. Mader. Pro ĝia aktivista karaktero, la publikaĵo, eldonita ĝis 1995, estis atakata kaj disdegnata kiel «pedofilia revuo» fare de ĝiaj misfamigantoj<ref name="dallam">Dallam, S. J. "Science or Propaganda? An Examination of Rind, Tromovitch and Bauserman". ''Journal of Child Sexual Abuse'', Vol. 9, n-roj 3/4, 2002. pp. 109-134.</ref><ref>FrankKnight, V.Robert YorkH.; KnightYork, RobertFrank HV. [http://us2000.org/cfmc/Pedophilia.pdf Homosexual Behavior&Pedophilia] [enreta dokumento]</ref>.
 
|larĝeco = 240px
}}
 
En oktobro 1982 eksplodis en Francio la 'afero Coral', tre mediatigita, pri supozataj misuzoj en iu akcepteja centro, kiu sekvas la principojn de la kontraŭpsikiatrio. Pluraj publikaj gravuloj, inter ili René Schérer kaj Gabriel Matzneff, restis imputitaj dum kelka tempo. ''Le Monde'' forhavis ĉi-lastan post lia imputo. Kvankam ili estis absolvotaj kaj la kondamnoj al kelkaj el la implikitoj, pro konsentaj seksrilatoj kun adoleskantoj, estis fine tre malaltaj, la afero havis grandan amaskomunikilan resonon, kiu altiris la atenton al la akceptejaj centroj kaj kontribuis por pridubigi la kontraŭpsikiatrion<ref name="Anne-Claude"/><ref>Intervjuo de Gabriel Matzneff kun Antoine Perrucho, aperinta en 1982 en la semajna revuo ''Le Gai Pied'' kun la titolo "«[http://www.matzneff.com/interviews/interviews8.htm L'Archange aŭ pieds nus]"», reproduktita suren la retejo ''Matzneff.com''</ref>.
 
En Nederlando, la diskursoj favoraj al la pedofilio spertis retroiron<ref>Bernard, Frits. ''The Dutch Paedophile Emancipation Movement'' (1987), noto 14.</ref>. Dum la sama periodo, la publika moralo rilate al seksaj aferoj estis malfavore influata pro la enrompo de [[aidoso]], kaj sekve la atingoj de la seksa revolucio de la 1960aj kaj 1970aj jaroj retroiris.
 
En ĉi tiu jardeko kreiĝis tamen kelkaj el la plej rimarkindaj pedofiliaj asocioj en Eŭropo. En 1982 oficiale registriĝis en la Komerca Ĉambro de Nederlando la asocio ''Martijn'', kiu iĝos la plej grava kaj longedaŭra eŭropa organizaĵo de la pedofilia aktivismo kaj ĝis 1994 apartenos al la Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj<ref>Carpentier, Philippe. «[http://archive.wikiwix.com/cache/?url=http://bibliobleue.fpc.li/Revues/Espoir/N26/Culture3.htm&title=Du%20c%C3%B4t%C3%A9%20des%20revues "Du côté des revues"]» (france). ''L'Espoir'', CRIES, n-ro 26 (julio-aŭgusto 1986).</ref>. Ankoraŭ en 1982<ref>"«Six ans d'existence"». ''L'Espoir'', CRIES, n-ro 21, 1986.</ref>, Philippe Carpentier kreis en Belgio la Centron de Esploro kaj Informo pri la Infaneco kaj la Sekseco (Centre de Recherche et d'Information sur l'Enfance et la Sexualité, CRIES)<ref name="enketo"/>, kiu malaperos subite en 1988 post kiam Carpentier kaj aliaj membroj estos kondamnitaj pro produktado de infanpornografio<ref>[http://www.wittecomitesblancs.be/IMG/pdf/00.10.pdf Les réseaux pédo-criminels en Belgique avant l’affaire Dutroux] (france). Françoise Van De Moortel.</ref>. En Danio, en 1985 kreiĝos la Dana Pedofilia Asocio<ref name="save"/>, malferma por pedofiloj, simpatiantoj kaj profesiuloj diversaj<ref>[http://danpedo.sexualpolitik.se/english/faq1.php#whatisdpa What is Danish Pedophile Association?]. DPA</ref><ref>Santiago, Pablo, 2004, c.v., pp. 388-389.</ref>.
 
En 1985, la kongreso de la germana Verda Partio en la lando [[Nordrejn-Vestfalio]] subtenis la malkrimigon de pedofilio. La saman jaron, la komitato de la partio aprobis deklaracion petantan «abolicii ĉiujn aĝo-limojn por la seksrilatoj reciproke konsentaj», argumentante, ke ĉi tiuj ne respektas «la rajton de la infanoj al memdispono kaj serĉo de la feliĉo». La partio, kiu tiutempe rolis kiel gvidanto de la seksa revolucio en Germanio, inkludis inter la proponoj de sia politika programo la nuligon de la aĝo de konsento asertante, ke «la seksaj rilatoj kun infanoj estas edifaj por ambaŭ partoj [infanoj kaj plenkreskuloj]». Tiu ĉi sinteno estigis proteston kaj multaj kutimaj voĉdonantoj de la partio transdonis iliajn voĉdonojn al la Socialdemokrata Partio<ref group="noto">De post la 1900aj jaroj la influo de la pedofiloj sur la partio malaperis. Tamen, iamaj simpatiantoj de tiuj ideoj daŭre okupis gravajn postenojn en la partio. En majo 2013, post polemiko rilate al la supozata pedofilio de la eŭrodiputito kaj gvidanto de la formacio Daniel Cohn-Bendit, la Verda Partio mem komisiis al la politologo Franz Walter, de la Instituto por Esplorado de Demokratio, kunordigon de esplorado pri la rolo de la porpedofiliaj grupoj dum la unuaj etapoj de la partio en la 1980aj jaroj. En lia pristudo, Franz Walter atentigas, ke krom la Verda Partio, ankaŭ la [[Libera Demokrata Partio]] estis influata pasintece de la postuloj de la pedofiloj. Fontoj: [http://www.slate.fr/monde/77780/allemagne-verts-trittin-pedophilie Accusations de pédophilie: le candidat vert Jürgen Trittin en mauvaise posture], ''Slate'', 2013-09-16; [http://www.lemonde.fr/europe/article/2013/09/17/les-verts-allemands-au-centre-d-une-nouvelle-polemique-sur-la-pedophilie_3478918_3214.html Les Verts allemands au centre d'une nouvelle polémique sur la pédophilie], ''Le Monde'', 2013-09-17; ''Die Welt'', 1985-03-20.</ref><ref name="Die Welt, 1985-03-20">''Die Welt'', 1985-03-20.</ref><ref name="Die Welt, 1985-03-20"/>.
 
La tagojn 5an kaj 6an de julio 1986 okazis en [[Kopenhago]] (Danio) internacia renkontiĝo inter la reprezentantoj de la pedofiliaj asocioj usona (NAMBLA), svisa (SAP), aŭstralia, sveda, norvega kaj dana por «starigi la bazojn por regula informinterŝanĝo inter la diversaj grupoj kaj skizi komunan pripensadon pri la strategio sekvenda en ilia batalo»<ref name=carp>Carpentier, Philippe. «[http://archive.wikiwix.com/cache/?url=http://bibliobleue.fpc.li/Revues/Espoir/N27/Mouvement2.htm "Les rencontres de Copenhague"]». ''L'Espoir'', CRIES, n-ro 21 (septembro-oktobro 1885).</ref>. Ili serĉis la vojojn re-aligi la batalon por la aprobo de pedofilio en la movadojn por la seksa liberiĝo kaj sugestis daŭre batali apud la samseksemuloj, agnoskante fortan malamikecon fare de la feminista sektoro. Tiu ĉi renkontiĝo, okazinta kiam la movado perdis forton, ne havis praktikan efikon.
 
La 5an de februaro 1987, Frits Bernard, emeritiĝinta de 1985 de lia laboro kiel psikologo kaj faka atestanto kaj de liaj postenoj en internaciaj organizaĵoj<ref>Leopardi, Angelo, 1988.</ref>, aperis kiel speciala invitito en la rekta programo de Phil Donahue por [[National Broadcasting Company|NBC]] ''[[The Phil Donahue Show]]'' (elsendita per 250 televidkanaloj de Usono kaj Kanado) kaj defendis senvuale pedofilion, dum unu horo seninterrompe, helpata de 23-jara junulo, kiu dum sia infanaĝo havis seksan rilaton kun iu plenkreskulo<ref>Sandfort, Theo. "«Boy Relationships: Different Concepts for a Diversity of Phenomena"». ''Journal of Homosexuality'', n-ro 20 (1990).</ref>. Tiu ĉi fakto estas tre grava tial, ke en 1987 la pedofilia movado jam alfrontis socian malamikecon ĉiam pli grandan kompare kun la situacio de la 1970aj jaroj.
 
Fine de la 1980aj jaroj<ref>[http://www.ipce.info/newsletters/e_30/overview.htm Ipce's Newsletters and Meetings - Overview], Ipce.info.</ref> kreiĝis en Nederlando ''[[Ipce|International Pedophile and Child Emancipation]]'' (Internacia Pedofilia kaj Infana Emancipado, IPCE), organizaĵo kiu naskiĝis kun la celo prepari la pedofiliajn grupojn de la Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj. Post la elpelo de la pedofiliaj organizaĵoj disde ILGA en 1994 (Vidu la sekcion «Polemiko kun la Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj»), IPCE daŭrigis sian laboron, unue kiel organizaĵo kunordiganta de la pedofiliaj grupoj je internacia skalo, kaj poste kiel privata kolektivo<ref>[http://en.boywiki.org/wiki/Ipce Ipce], artikolo en BoyWiki.</ref>. Sen aktivisma karaktero, nuntempe Ipce<ref group="noto">En 1998 la organizaĵo diskutis ŝanĝi sian nomon forigante la 'P' ĉar ĝi opiniis, ke la uzado de la termino 'pedofilia' estis disastra «el la vidpunkto de la publikaj rilatoj kaj komunikiĝoj». Fine oni venis en akordon, kiu konsistis en konservi la nomon, sed kiel substantivo (Ipce) anstataŭ siglo (IPCE), sen klarigi la originalan signifon. Fontoj: O'Donnell, Ian; Milner, Claire. ''[http://books.google.cat/books?id=tv6Qgl021wkC&pg=PT19&dq=Ipce+pedophile&hl=ca&sa=X&ei=jGHoUqyfMNKYhQeUjYCoCA&ved=0CCkQ6AEwAA#v=onepage&q=Ipce%20pedophile&f=false Child Pornography: Crime, Computers and Society]'', Londono: Routledge, 2012, ISBN 1135846359.</ref> mastrumas retejon kun vasta dokumenta arkivo de akademiaj verkoj pri pedofilio kaj rilataj temoj. La retejo ankaŭ gastigas privatan forumon por diskuti pri tiu ĉi literaturo kaj pri la vojoj por antaŭenigi la akademian debaton pri pedofilio<ref>Charles Whitfield k.a., c.v., p. 129, noto 10.</ref><ref>[http://ireport.cnn.com/docs/DOC-792012 Pedophiles campaign to change classification of mental disorder], CNN, 2012-5-20.</ref>.
 
En Nederlando, la ŝanĝoj ĉe la povo komencis preni formon. La polico kaj la membroj de la sekurecagentejoj komencis esti trejnitaj en Usono pri la metodoj de la FBI por sekvi la spurojn de la produktantoj kaj kolektantoj de infanpornografio. En 1989, la nederlanda ministro pri justico, Frits K. Altes, deklaris ke oni estis teninta semajnajn kunvenojn pri tiaj aferoj kun la brita registaro ekde 1985. De post 1984, la Kongreso kaj la Senato Usonaj akuzadis (pere de la Enketa Permanenta Subkomitato kaj de la Komitato pri Registaraj Aferoj –tiutempe direktita de la respublikano William Roth–, kiuj ofte diskonigis tiajn akuzojn per la nacia kaj internacia gazetaro) Nederlandon esti «[unu el la] ĉefaj eksportantoj de infanpornografio al Usono», asertante, ke en Amsterdamo oni publike aŭkcias infanojn por prostituado kaj pornografio, ekstremo pruvota «nesubtenebla» per la fina raporto de la Labor-Grupo pri Infanpornografio (publikigita en aŭgusto 1986), direktita de la ministro pri justico mem<ref name=Piron>Leopardi, Angelo. "«Verständnis für unsere Gegner? - Aids und die Unterdrückung der Pädophilie"». En: ''Der pädosexuelle Komplex''. Frankfurto: Foerster Verlag, 1988, p. 202. ISBN 3-922257-83-6.</ref><ref name="jann"/>.
 
En 1989 kreiĝis en Italio la Grupo P<ref name="pimo"/>, dediĉita al debatado kaj pripensado pri la konsentaj rilatoj inter plenkreskuloj kaj neplenkreskuloj. Unu el ĝiaj fondintoj estis Francesco Vallini, redaktoro de la geja revuo ''Babilonia''. Malgraŭ la laŭleĝa rango de la asocio, ĝiaj membroj estis arestitaj de la polico en 1993 sub akuzoj pri «krima asociado» kaj pri esti havintaj supozatajn seksajn rilatojn kun neplenaĝuloj. Vallini pasigis tri jarojn en mallibereco, akuzita pri krima asociado surbaze de lia laboro kiel kunordiganto de la Grupo P kaj de liaj verkaĵoj en la bulteno de la asocio, ''Il Corriere dei Pedofili''<ref group="noto">La redaktejo de ''Babilonia'' forte protestis kaj difinis Vallini'n kiel «politika malliberulo». Finfine, post unu jaro da preventa enprizonigo en la milana malliberejo San Vittore, en nesalubraj kaj amasigaj kondiĉoj, Vallini komencis malsatstrikon kaj devis esti enhospitaligita. Post du jaroj da enprizonigo li estis juĝita kaj absolvita de la akuzoj pri seksa misuzo, sed kondamnita al tri jaroj da malliberigo sub akuzoj pri kriminala asociado, surbaze de lia aktivado kiel kunordiganto de la Grupo P kaj de liaj verkaĵoj en la bulteno de la asocio, ''Il Corriere dei pedofili''. Vallini apelaciis la verdikton pri kriminala asociado kaj en la somero 1995 obtenis la liberecon sub kondiĉoj. Kiam supera tribunalo ratifikis la verdikton kaj ordonis lian revenon en prizonon, Vallini decidis ekziliĝi el Italio.
Finfine, en ĝia 6a Tutmonda Konferenco, okazinta en Nov-Jorko la 24an de junio 1994, ILGA aprobis per vasta plimulto (214 voĉoj poraj kaj 30 kontraŭaj) la elpelon de NAMBLA, kaj ankaŭ de ''Martijn'' kaj ''Project Truth'', akuzante ilin havi kiel «ĉefan celon subteni aŭ antaŭenigi pedofilion». Dum la sama Konferenco, la Samseksema Federala Asocio de Germanio (Bundesverband Homosexualität, BVH) rezignis sian membrecon al ILGA kiel protesto kontraŭ la rezolucioj adoptitaj por elpeli la pedofiliajn organizaĵojn<ref name="ilg">BVH. «[http://www.qrd.org/qrd/orgs/ILGA/1995/german.group.expelled.from.ilga-01.07.95 ILGA suspends the membership of the gay organization VSG (Munich)]», BVH-The German National Gay Association, 1995-06-04. Alirita la 11an de oktobro.</ref>.
 
Eĉ tiel, la 16an de septembro 1994 ESKUN ĉesigis la konsultiĝan rangon post kiam iu esplorado de la usonaj aŭtoritatoj rivelis, ke ILGA ankoraŭ havis unu pedofilian organizaĵon, la germanan VSGAsocio (mallongigo enpor la germanaSeksa porEgaleco Asocio(Verein porfür lasexuelle SeksaGleichberechtigung, EgalecoVSG)<ref>Newgon.com. «[https://www.newgon.com/prd/org/VSG.html Self-Introduction of the Pedo Group of the VSG]», Newgon.com. Alirita la 11an de oktobro 2014.</ref>, inter ĝiaj pli ol 300 asociitaj grupoj. En ĝia sekvanta Ĉiujara Konferenco, okazinta en Helsinko en junio 1995, ILGA decidis la elpelon de VSG<ref>Vikipedio. [http://en.wikipedia.org/wiki/International_Lesbian,_Gay,_Bisexual,_Transand_Intersex_Association International Lesbian, Gay, Bisexual, Trans and Intersex Association] (angle), en.wikipedia.org.</ref><ref>Newgon.com. «[https://www.newgon.com/prd/hist/ILGAexp/VSGbyILGA.html. United Nations Workshop]», Newgon.com. Alirita la 11an de oktobro.</ref>. La Samseksema Federala Asocio de Germanio faris tiam alvokon al ĉiuj gejaj grupoj, por ke ili montru sian solidarecon kun VSG<ref name="ilg"/>.
 
== Pedofilia movado hodiaŭ (2001–nun) ==
Pro la nuna socia kaj jura kunteksto, tre malmultaj homoj aŭdacas publike esprimi sian subtenon al la pedofilia movado nuntempe. La defendo de pedofilio restas ekskludata el la publika debato kaj la malmultaj aktivuloj, kiuj senvuale laboras favore al la pedofiloj estas anglalingvaj, germanaj kaj nederlandaj, kiaj Tom O'Carroll, Dieter Gieseking, Frans Gieles kaj [[Ad van den Berg]]<ref>[http://www.pnvd.nl/Ad_voor_de_PNVD.pdf Ad van den Berg vóór de PNVD] (PDF) (nederlande). PNVD</ref>. Krom la organizita aktivismo, de tempo al tempo aperas en interreto kelkaj personaj iniciatoj, sub la formo de blogoj, forumoj aŭ retpaĝoj, sekvantaj ĝiajn postulatojn. En Esperanto ekzistas almenaŭ du retpaĝoj dediĉitaj al la defendo de pedofilio, gastigitaj en la rusa retpaĝaro Mir Esperanto<ref>[http://miresperanto.com/personajhoj/pri_knabinoj_ktp.htm Pri knabinoj, amo kaj tiel plu...] МИР ЭСПЕРАНТО</ref>.
 
En 2004 [[Lindsay Ashford]], usona civitano loĝanta en Eŭropo, populariĝis per publike atesti pri sia pedofilio en iu raportaĵo aperinta en la ĵurnalo ''The Express-Times'' de Nov-Ĵersejo<ref name="ashford">Flanagan, Russ. «'I'm tired of being forced into the shadows by society'». ''The Express-Times'', 2004-02-22.</ref>. En 2007 li donis intervjuon por la televida programo de BBC 2 ''Am I Normal?'' («Ĉu mi estas normala?»), en kiu li denuncis, ke la vorto pedofilio estas deformita de la amaskomunikiloj ĝis la perdo de ĝia origina signifo de amo al infanoj kaj asertis, ke la seksaj rilatoj inter plenkreskuloj kaj infanoj estas eblaj sen malutilo por ĉi-lastaj<ref>[http://www.independent.ie/opinion/analysis/our-culture-makes-a-sexual-fetish-of-youth-innocence-and-beauty-1372291.html Our culture makes a sexual fetish of youth, innocence and beauty] (angle). ''The Independent'', 2008-05-11.</ref>.
 
En 2004 la Dana Pedofilia Asocio decidis malfondiĝi kaj fermi sian retejon dum enketo pri siaj aktivaĵoj fare de la Dana Ĝenerala Prokurorejo kaj fronte al la fortaj atakoj de kelkaj ĵurnalistoj. Dividiĝinta grupo de membroj nekonformaj kun la decido, nomita ''DPA Group 04'', decidis tiam remalfermi la retejon de la asocio<ref name="save">[http://www.ecpat.nl/images/13/1216.pdf Sex offenders without Borders] (angle), 2009. p. 8. Save the Children.</ref>. En iu komunikaĵo aperinta en la sama retejo, ''DPA Group 04'' klarigis, ke ĝiaj membroj rifuzas «esti dominataj de la maljusta subpremo de kontraŭdemokratiaj ĵurnalistoj, politikistoj kaj grupoj ne malpli fanatikaj de Danio kaj eksterlando», esprimis la volon «povi uzi la konstitucian liberecon de esprimo, kiu apartenas al ĉiuj civitanoj», kaj asertis, ke la malfondiĝo de la asocio kaj la fermo de ĝia retejo egalas al cedi al terorismo. La grupo akuzis aliajn grupojn esti uzintaj aŭ menacintaj uzi kontraŭleĝajn rimedojn kontraŭ DPA, kaj konkrete menciis la asocion ''Stop Pædofili Nu'', kiu minacis forŝteli kaj publikigi la membroliston de la organizaĵo<ref>[http://danpedo.sexualpolitik.se/hvorfor.php#english PRESSEMEDDELELSE: Pædofilgruppens hjemmeside genopstår - foreningen er fortsat lukket]. DPA</ref>. En decembro 2005 DPA estis kvitigita de la Enketa Komitato de la Dana Ministrejo pri Justico, kiu verdiktis, ke la asocio estas laŭleĝa pro la libereco de esprimo<ref>[http://www.utsandiego.com/news/2012/jun/27/dutch-court-outlaws-pedophile-association/?print&page=all Dutch court outlaws pedophile association]. ''UT San Diego'', 2012-06-27</ref><ref>[http://danpedo.sexualpolitik.se/dpa.pdf Resumé af Rigsadvokatens redegørelse om muligheden for at søge Pædofilgruppen og DPA-Gruppe 04 opløst ved dom i henhold til grundlovens § 78], RA-2004-609-0028, 2005. DPA</ref>.
 
[[Dosiero:PNVD.png|eta|dekstra|Logotipo de la [[Partio de la Karitato, Libereco kaj Diverseco|Partio de Karitato, Libereco kaj Diverseco]].]]
En 2006, tri pedofiliaj aktivuloj, inter ili Ad van den Berg, prezidanto de ''Martijn'', fondis en Nederlando la [[Partio de la Karitato, Libereco kaj Diverseco|Partion de Karitato, Libereco kaj Diverseco]] (Partij voor Naastenliefde, Vrijheid en Diversiteit, PNVD)<ref>«[http://news.bbc.co.uk/2/hi/europe/5187010.stm Dutch will allow paedophile group]» (angle). ''BBC News'', 2006-07-17.</ref><ref>«[http://www.eindhovensdagblad.nl/edbinnenland/article379466.ece "Politieke partij voor pedofielen"]» (nederlande). ''Eindhovens Dagblad'', 2006-05-30.</ref>. Dekomence, PNVD estis fokuso de monda polemiko pro kelkaj proponoj de sia politika programo, kiaj la progresa reduktado de la aĝo de konsento kaj la laŭleĝigo de la infana pornografio. Ĝi ne sukcesis partopreni en la balotadoj de 2006 pro tio, ke ĝi ne kolektis la minimuman nombron da subskriboj postulita de la nederlanda prielekta leĝaro por rajti prezenti kandidatojn<ref>"[http://www.lefigaro.fr/international/2006/07/17/01003-20060717ARTWWW90625-la_justice_neerlandaise_donne_son_feu_vert_a_un_parti_pedophile.php Un parti pédophile néerlandais autorisé par les tribunaŭ]". ''Le Figaro'', 2007-10-15.</ref>. Finfine, la partio malfondiĝis en 2010<ref>[http://www.nu.nl/politiek/2205159/pedopartij-ontbonden.html Pedopartij ontbonden] (nederlande). Nu.nl, 2010-03-15.</ref>. Nuntempe, la [[Komunista Partio de Britio (Provizora Centra Komitato)|Komunista Partio de Britio]] (CCP) estas la sola politika partio, kiu defendas en Eŭropo la nuligon de la aĝo de konsento<ref>"«[http://www.cpgb.org.uk/home/weekly-worker/804/third-programme-of-the-communist-party-of-great-britain Third programme of the Communist Party of Great Britain]"». Cpgb.org.uk, 2012-02-11. Rekuperita 2013-01-01.</ref><ref>"«[http://icl-fi.org/english/wh/209/Polanski.html Hands off Roman Polanski!]"» (angle). ''Workers Hammer'', n-ro 209 (vintro 2009-2010).</ref>.
 
Inter 2006 kaj 2010 la svedo Karl Andersson eldonis ''[[Destroyer]]''<ref>[http://ilovemags.com/index.php?cPath=21 ''Destroyer'']. I love mags.</ref>, geja revuo oficiale publikigita en [[Ĉeĥio]] kaj distribuita internaciskale pere de ĝia retejo. Diference de plej multaj gejaj revuoj, ''Destroyer'' koncentriĝis nur sur infanoj kaj adoleskantoj<ref>Andersson, Karl. ''Gay Man's Worst Friend - The Story of Destroyer Magazine''. Entartetes Leben, 2011. ISBN 91-633-6899-4</ref>. Kun dezajno simila al tiu de revuoj, kiaj ''Playboy'', ĝi enhavis eseojn, intervjuojn, recenzojn, raportaĵojn, fotojn, artikolojn pri kulturo kaj novelojn. Ĝi estis tre kritikata de la amaskomunikiloj kaj de kontraŭpedofiliaj sektoroj pro «seksecigi» la infanojn<ref>[http://su.diva-portal.org/smash/record.jsf?pid=diva2:198151 The Beautiful Boy, The Destroyer: Sexradikalers förhandlingar om tidskriften Destroyer – en intervjustudie om anständiga bögar, fula gubbar och sexualiserade barn] (svede). Universitato de Stokholmo.</ref>, sed Andersson tuj leviĝis por defendi sian publikaĵon kaj donis intervjuojn por argumenti kontraŭ ĝiaj misfamigantoj.
8 119

redaktoj