Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 14:
 
Mi forte kontraŭas ĉiujn formojn de [[imperiismo]]. Mi en iuj kondiĉoj subtenas [[separismo]]n de regionoj, ĉar ĝi faras la mondon pli diversa kaj apartajn ŝtatojn pli malforta. Mi, tamen, kredas ke la pli grandaj kaj potencaj ŝtatoj devas dispartiĝi unuaj, pli frue, ol najbaraj pli malgrandaj ŝtatoj. Aliokaze apartiĝintaj partoj de malgrandaj ŝtatoj estos tuj englutitaj far pli grandaj aŭ iĝos iliaj pupoj, kiel ni vidis jam multfoje dum la plej nova historio. Pro tio mi, ekzemple, subtenas apartiĝon de [[Tibeto]] kaj [[Iĉkerio]], sed ne disfalon de [[Ukrainio]] aŭ [[Kartvelio]].
 
Mi estas [[ateisto]] kaj entute mankas iun kredon je iuj supernaturaj estaĵoj. La sola kredo kiun mi havas estas [[informo]], mondo de informoj kaj interŝanĝoj de scioj kiuj formas unuitan infosferon de la homaro. Mi forte kaj sisteme kontraŭas ĉiun leĝaron pri [[kopirajto]]j. Laŭ mi ĝi estas formo de perforto, cenzuro kaj baro kontraŭ procezo de libera interŝanĝo de informoj, je kiu dependas tuta progreso de la homaro. Pro tio mi nepre ne volas pagi iun monon al kopirajtistoj, kiuj uzos ĝis por lobiado de reprizaliaj kopirajtaj leĝoj. Por eviti tion mi estas pirato kaj uzas teknologiojn de dosiera interŝanĝo kiel [[BitTorrent]]. Mi ankaŭ subtenas la movadon de [[libera programaro]] kaj laŭeble uzas liberajn programojn je mia komputilo. Mia [[operaciumo]] dum jam longa tempo estas [[Ubuntu]].
 
== Mia Esperanto ==