Thomas Pichler: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 8:
 
===Ermitejkonstruo en Saalfelden===
En februaro 1664 Pichler petis skribe de la [[salcburgo|salcburga]] konsistorio la permeson starigi kapelon en honoro de [[Sankta GeorgioGeorgo]] supre de Kastelo Lichtenberg en la nordo de Saalfelden, ĉe rokoj nomitaj ''Palven''. Jam dum la 16-a jarcento kamparanoj estis honorintaj la sanktulon de la ĉevaloj per statuo aŭ bildo en loka roka kaverno. La aspekto de la adorhelpaj artaĵoj bedaŭrinde ne estas konata. La ŝato de la menciita sanktulo ankoraŭ pligrandiĝis dum la tempo de la [[Tridekjara Milito]] multloke. Pichler apartenis al la [[Tria ordeno]] de la [[Franciskanoj]]. Papo [[Nikolao la 4-a]], estante mem franciskano, promulgis propran regularon por la anoj de la tria ordeno.
 
La salcburgaj aŭtoritatoj reskribis al la dekano Franz Loher (1653-76) kaj la distriktestro Gottlieb von Rehlingen zu Goldenstein (1646-74) ke nenio kontraŭus la intencon de Pichler. Pri la personaj kialoj de li ekermitiĝi la fontoj malfeliĉe silentas. Baldaŭ poste Pichler komencis la konstrulaborojn helpate per liverado de konstrumaterialo fare de publikaj instancoj. La instalo de ermitejo allogis multajn fidelulojn, ankaŭ de ekster Saalfelden, tiel ke en 1675 necesis konstrui propran kapeleton kelkajn dekojn da metroj nordueste for de la ermitejo, pli supre. La ŝtataj instancoj en Saalfelden jam frue favoris la novan animzorgoferton kaj postulis letere de la salcburga ĉefepiskopo [[Max Gandolf von Kuenburg]] la permeson fari la [[sankta meso|sanktan meson]] en la kapeleto. Malgraŭ kelkaj ĉagrenoj prononcitaj far dekano Wolfgang Grezinger (1676-81) la salcburga konsistorio aprobis ĉion en la 4.7.1677. Laŭ la priskriboj necesus havi [[relikvo]]-ŝtonon por meti suren la kalikon kaj la patenon. Altaro tiutempe jam estis en la kapeleto, altarŝtono ankoraŭ mankis. Ĉiuj meskantadoj devis antaŭe esti anoncitaj al la dekano de Saalfelden. Nur kun ties permeso mesfarado estus permesita.