Thomas Pichler: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 13:
 
===Sinmortiga provo===
Dekano Wolfgang Passauer (1697-1712) skribis detale pri la lastaj tagoj de Pichler en letero adresita al la konsistorio de Salcburgo jene: Frato Thomas estis tre ekscitata kiam li legis librojn de la [[kapucenoj|kapuceno]] [[Martin von Cochem]], predikisto, kontrolvizitanto kaj verkisto el la [[Rejnlando]]. Liaj drastaj priskriboj de la transtombejo ne malofte ŝokis la legantaron. Dekano Passauer gastigis tiujn tagojn denove la ne melankolian ermiton en la paroĥestra domo sed ne sukcesis helpi lin. Tuj post la meso Pichler ĵetis sin de fenestro surstraten. Li ne mortis subite sed povis ankoraŭ ricevi la [[unkto]]n havante la konscion. Li entombigitis en la kripto de la [[Kirko Sanktaj Johano la Baptisto kaj Johano la Evangeliisto (Saalfelden)|Kirko Sanktaj Johano la Baptisto kaj Johano la Evangeliisto]]. Pichler intencis fari vojaĝon pilgriman [[Romo]]n en 1700 por kio li jam estis ricevinta monon (i.a. de la ĉefepiskopo [[Johann Ernst von Thun]] mem). Laŭ la lasta volo de Pichler la monoj elspezotu por sanktaj mesoj, malriĉuloj kaj la kostoj de la enterigo. En la 27.2. dekano Passauer kaj Andreas Moser, administranto de Lichtenberg (ekde 1675), registris ĉiujn de Pichler postlasitajn aĵojn kaj taksis ilian valoron.
 
==Karaktero==