Verĉelo: Malsamoj inter versioj

184 bitokojn aldonis ,  antaŭ 6 jaroj
 
==== <br> Preĝejo de Sankta Andreo ====
[[File:Vercelli vercelli.jpg|thumb|Preĝejo de Sankta Andreo]]
La preĝejo de [[Sankta Andreo]] estas la simbolo de Verĉelo, ĝi estis konstruata inter 1219 kaj 1227, laŭ la volo de kardinalo [[Guala Bicchieri]] (Gŭala Bikjeri). Ĝi estas unika ekzemplo de miksita stilo inter la lombard-emilia [[Romanika arkitekturo|romanikstilo]] kaj la franca [[Gotika arĥitekturo|gotikstilo]]. Ĝi enhavas tri [[navo|navojn]] kun ege alta [[transepto]], kaj ene estas riĉa kaj valorplena ligna [[ĥorejo]]. En la enaj ĉambroj estas konservata ligna [[krucifikso]], el la XIV jarcento. Kaj apud la preĝejo estas ankaŭ belega [[klostro]] rektangula.
 
==== Preĝejo de Sankta Kristoforo ====
[[File:3963 - Vercelli - San Cristoforo - Foto Giovanni Dall'Orto, 20 May 2011.jpg|thumb|Preĝejo de Sankta Kristoforo]]
La preĝejo de [[Sankta Kristoforo]] estis konstruata en 1515, kaj ene admireblas multaj pentraĵoj de [[Gaudenzio Ferrari]] (Gaŭdencjo Ferrari), kaj plie la tuta plafono estas pentrita per 1700-aj desegnoj. La arkitekturo mem de la preĝejo vere vidindas pro la [[balustrado]] de [[Filippo Juvarra]] kaj la belaj lignaj dekoraĵoj.{{Commons|Vercelli}}
 
11

redaktoj