Ilm (alfluanto de Saale): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
}}
 
La '''Ilm''' estas [[rivero]], en la [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] [[Turingio]] de [[Germanio]]. Ĝi fontas en du lokoj ĉe la norda rando de la mezalta montaro [[Turingia Arbaro]]. Post entute 129 kilometroj (kalkulante de la fontoloko de la plej longa fonta [[rojo]]) ĝi enfluas la riveron [[Saale]]. La plej grandaj urboj survojaj estas [[Ilmenau]], [[Weimar]] kaj [[Apolda]], krome la urbetoj [[Langewiesen]], [[Stadtilm]], [[Kranichfeld]], [[Bad Berka]] kaj [[Bad Sulza]].
 
La nomo devenas de la vorto [[ulmo]], arboj da kiuj historie multaj bordis la unuan parton de la rivero. Ulmaj folioj retroveblas ekzemple en la blazono de la urbo [[Ilmenau]] ("ulma herbejo"). Post [[Saale]], [[Werra]] kaj [[Unstrut]] temas pri la kvara plej longa rivero de [[Turingio]]. Sur la tuta rivera vojo ne ekzistas eĉ unu akvobaraĵo, kio por Turingia rivero estas nekutimaĵo.