Elektroakustika muziko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 9:
La transskribo de ĉi tiu muziko estas en la [[muzikscienca]] diskuto kiel ĝis nun ne klare difinita.
== Akcepto ==
Kelkaj komponistoj kaj muzikteoriistoj kiel André Ruschkowski uzas la terminon pli vaste kaj vidas en tio ankaŭ plilarĝigon de la klasika difino de elektronika muziko, aparte „indikon pri la egalrajta uzado de ‚elektronika’ kaj ‚akustika’ materialo kiel kompozicia bazo.“ La tezo, ke oni per tio volis akcenti ''akustike altvaloran muzikon'' kaj lige kun tio ankaŭ la reenkondukon de ''akustikaj instrumentoj'', estas ne rifuzebla, konsidere la prezentopraktikon regantan ekde proksimume la 1970-aj jaroj, en kiuj regis la meĥanikaj [[muzikinstrumento]]j super la realtempa elektronika muziko kaj super la preparita sonmaterialo. Ekzistas ankaŭ la tezo, ke la nomŝanĝo devis klarigi direktoŝanĝon for de la tre ekstrema tendenco de la frua ''elektronika muziko''. Je tio aparte la manko de interpretanto de ĉi tiu muziko estis alta baro por la agnosko kiel muziko entute, kio tre forte motivigis la reenkondukon de la tradiciaj instrumentoj.
 
Kelkaj kritikas la tendencojn de ''elektroakustika muziko'' kiel reakciisma, ĉar ili neas jam plenumintajn evoluajn paŝojn sen interŝanĝi por tio plukondukan. Tiurilate ili asertas, ke la rezultaj esprimformoj estas esence identaj kun tiuj de la [[nova Muziko|''nova instrumenta aŭ kanta muziko'']] kaj eĉ retroas al pli antaŭa. Pledantoj argumentas, ke per la pli forta apliko de elektronikaj instrumentoj kaj [[specimenado]] aparte sur la kampo de [[Improvizado (muziko)|improvizata muziko]] ekestis novaj interligoj kaj muzikadmanieroj, kiuj montras trans la ĝistiamaj kompoziciaj kaj interpretaj praktikoj.
 
Deire de la vortsignifo la termino estas tre probleme, ĉar ĉiu muziko nepre estas akustika. Preskaŭ ĉiu muziko – kaj ĝuste la distromuziko, de kiu oni volas distanciĝi – nuntempe estas produktata per elektronikaj kaj elektroakustikaj procedoj.
 
==Famaj komponistoj==