J. B. de Mello e Souza: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''João Baptista Mello e Souza''' (Queluz, 28-a de majo 1888 — Rio-de-Ĵanejro, 24-a de aprilo 1969) estis unu el la pioniroj de Esperanto en Brazilo. Li diplomiĝis p...'
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''João Baptista Mello e Souza''' (Queluz, 28-a de majo 1888 — [[Rio-de-Ĵanejro]], 24-a de aprilo 1969) estis unu el la pioniroj de Esperanto en [[Brazilo]]. Li diplomiĝis pri Juro kaj estis fama oratoro, verkisto, poeto kaj tradukanto de brazilaj poeziaĵoj en Esperanto. Li faris sennombrajn prelegojn pri Esperanto. Li estis en 1909 membro de la Estraro de [[Brazila Esperanto-Ligo]] (1a Sekretario) kaj redaktoro de “[[Brazila Esperantisto]]”, en kiu li aperigis diversajn poemojn kaj artikolojn.
Li estis membro kaj Prezidanto, dum multaj jaroj, de “Brazila Klubo de Esperanto”.

De la 14-a ĝis la 20-a de aŭgusto 1910, li estis en la VI Internacia Kongreso de Esperanto, en [[Vaŝingtono]], kiel oficiala reprezentanto de la Brazila Registaro kaj de [[Brazila Esperanto-Ligo|BEL]]. Je la 17a de aŭgusto, sub la prezidanteco de D-ro Zamenhof, estis disdonitaj la premiojn al la gajnintoj de la 2-a Kongresa Literatura Konkurso. La 1-a premio por poezio estis aljuĝita al J.B. Mello e Souza (kun 21 jaroj), pro lia poezio: “La Universala Frateco”. Li estis unu el la malmultaj brazilanoj, kiuj konis persone kaj interparolis kun D-ro Zamenhof.
 
Mello e Souza reprezentis [[Brazila Esperanto-Ligo|BEL]] en la 37a [[Universala Kongreso de Esperanto]] en [[Oslo]] - [[Norvegio]], en 1952. Li estis profesoro pri Historio de Ameriko kaj pri la [[portugala lingvo]]. Li estis Direktoro de Colégio Pedro II (suda sekcio). Li instruis ankaŭ ĉe Universitato de Ŝtato Guanabaro, Fakultato de Filozofio Sankta Ursolino kaj ĉe Lernejo Mello e Souza, kiun li fondis kaj direktoris.