Benino: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) |
Walber (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 35:
}}
'''Benino''' ([[franca lingvo|france]] ''Bénin'') estas ŝtato en Okcidenta [[Afriko]]. Ĝi limas okcidente al [[Togo]], norde al [[Burkina Faso]] kaj [[Niĝero]], oriente al [[Niĝerio]] kaj sude al la [[Gvinea Golfo]]. Antaŭ la jaro 1975, la lando nomiĝis Dahomeo. Tiu nomo rilatas al la tiama [[Reĝlando Dahomeo]].
==Geografio==
[[File:Benin map.png|thumb|upright|Benino kaj ĝia najbaraj landoj]]
La lando situas inter la rivero [[Niĝero (rivero)|Niĝero]] en la nordo kaj la marborda ebenaĵo en la sudo. Ĝi longas entute 650 km kaj larĝas maksimume 320 km. La nordo konsistas plejparte el [[savano]] kaj semi-aridaj montoj. Meze de la lando troviĝas la [[montaro Atokara]], kies plej alta punkto en Benino estas la monto Sagboroa kun altitudo egala al 658 metroj. La sudo de la lando konsistas el malalta marborda ebenaĵo kun [[marĉo]]j, lagoj kaj [[laguno]]j kiel la lago Nokoué aŭ la laguno de Porto Novo.
La plejparto de la loĝantaro vivas en la sudaj marbordaj ebenaĵoj, kie la plej grandaj urboj estas koncentritaj, inklude [[Porto Novo]] kaj [[Cotonou]].
La lando situas en tropika zono, la klimato estas varma kaj humida kun relative malmulte da pluvo, kvankam estas du pluvaj sezonoj (de aprilo al julio kaj de septembro al novembro).
La [[Internacia Kortumo]], bazita en Hago, en julio 2005 difinis la finan limon inter Benino kaj Niĝero sur la insuloj en la lito de la Niĝero kaj Mekrou: naŭ insuloj estis konceditaj al Benino kaj dekses, inkludante tiun de Lete, al Niĝero.
==Historio==
Benino estiĝis de la [[Reĝlando Dahomeo]]. En la 17a jarcento ĉi tiu regno kovris grandan parton de okcidenta Afriko. En la 17-a jarcento ĝi prosperis pro la komercado de sklavoj kum la eŭropanoj, precipe la portugaloj kaj la nederlandanoj. La marbordo de la regno tiel fariĝis konata kiel la "Marbordo de sklavoj". Malnova portugala fortikaĵo, nun muzeo, en la marborda urbo de [[Ouidah]] memoras la komercon de sklavoj. Je la mezo de la 19-a jarcento multaj brazilaj eksaj sklavoj (Aguda) establiĝis en urboj kiel [[Porto-Novo]] kaj Ouidah kie koncentriĝas la komerco. Kulture ili havis gravan influon sur la loka loĝantaro, ĉefe la joruba.
[[Dosiero:Atakora Benin Batia.jpg||thumb|left|300px|Pajsaĝo en la montaro Atakora]]
De la 18-a jarcento la regno disfalis tiel la francoj sukcesis en 1892 atingi grandan parton de la areo sub ilia kontrolo.
En 1899 la lando estis aneksita al la franca Okcidentafriko. En 1958 la lando akiris sendependecon kiel la Respubliko de Dahomey, kaj la 1an de aŭgusto 1960 la lando fariĝis plene sendependa.
▲La [[reĝaj palacoj de Abomejo]] estas [[kultura heredaĵo]] de [[Unesko]].
La sekvaj dek du jaroj estis markitaj de kronika malstabileco, la eksaj koloniaj elitoj, plejparte el la Sudo, disputis pri povo.
Okazis pluraj puĉoj kaj ŝanĝoj de registaro.
La politika sceno estis regita de Sourou Apithy, Hubert Magiistino, kaj Justin Ahomadegbé. Ĉiu el ili reprezentis malsaman parton de la lando. Tiuj tri figuroj atingis interkonsenton en 1970 por formi prezidantan konsilion. En 1972, la prezidanta konsilio estis renversita pro militista puĉo direktita de Mathieu Kérékou. Li enkondukis marksisman registaron kaj renomis la landon la Popola Respubliko de Benino en 1975.
Je la fino de la 80-aj jaroj Kérékou forlasis marksisman ideologion post ekonomia krizo kaj decidis establi denove demokration. En 1991 li perdis la prezidentajn balotojn kaj iĝis la unua nigra afrika prezidanto kiu demisiis post elektoj. Li estis postsekvita de Nicéphore Soglo. En la prezidantaj balotoj en 1996, Kérékou venkis Soglon kaj reiĝis prezidento. En la 2006-aj prezidentaj balotoj Kérékou ne estis plie elektebla kaj estis postsekvita de Yayi Boni kiu estis reelektita en 2011.
== Gravaj urboj en Benino ==
Linio 69 ⟶ 86:
Benino membras en Ekonomia kaj Mona Unuiĝo de Okcidenta Afriko (Union économique et monétaire ouest-africaine) (UEMOA)
===
▲== Esperanto en Benino ==
▲Estas en Benino [[Asocio de Beninaj Esperantistoj]], fondita en [[2000]], kaj [[Amikeca Esperanto-Klubo]] kun rilatoj al [[Universala Esperanto-Asocio]].
Estas en Lokossa [[Afrika Oficejo]] de UEA.▼
== Referencoj ==
Linio 123 ⟶ 106:
{{el}} http://www.benintourisme.com/index.fr.php <!-- _Site_ _de_ _prezentare_ _deţinut_ _de_ _Ministerul_ _Culturii_, _Artizanatului_ _şi_ _Turismului_ _din_ Benino -->
[[Kategorio:Benino
[[Kategorio:
[[Kategorio:Afrika Unio]]
|