Vikipedio:Ŝovendaj, kunigendaj kaj disigendaj artikoloj/2013-2014: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Arĥivoj
Neniu resumo de redakto
Linio 322:
ĉefa diskuto estas ĉe [[Diskuto:Japana Fervojo (grupo de kompanioj)]]--[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 03:42, 1 Sep. 2014 (UTC)
:{{farita}}--[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 06:46, 1 Okt. 2014 (UTC)
 
=== Enluminuro al iu nova nomo ===
 
Kopiita de la artikolo:
: La novvorto ''enluminuro'' ne estas trovebla en bonaj kaj ampleksaj vortaroj, anstataŭe sufiĉus la vorto "libropentrado" --[[Uzanto:Longharulo|Longharulo]] ([[Uzanto-Diskuto:Longharulo|diskuto]]) 05:52, 7 Jun. 2014 (UTC)[[Uzanto-Diskuto:Longharulo|diskuto]] 05:49, 7 Jun. 2014 (UTC)}}
Diskutu en [[Diskuto:Enluminuro]]. --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 20:54, 11 Okt. 2014 (UTC)
 
=== Orhara simio ===
 
Mi proponas alinomigon al scienca nomo ([[Rhinopithecus roxellanae]]) ĉar en artikolo ne estas referenco ke en Esperanto ekzistas nomo [[Orhara simio]]. [[Uzanto:Marek Mazurkiewicz|Marek Mazurkiewicz]] ([[Uzanto-Diskuto:Marek Mazurkiewicz|diskuto]]) 00:36, 25 Dec. 2014 (UTC)
:{{kontraŭ}} Mi ĵus aldonis unu referencon. Estas kelkaj aliaj artikoloj pri la orhara simio en http://esperanto.china.org.cn/. Ne ĉiuj aliaj vikipedioj uzas la latinan nomon kaj la esperantigo estas korekta signife. Mi kontraŭus al tiaj esperantigoj kiaj *Rinopitekuso rokzelana* kaj *Goldstumpfnaseo*;)--[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 01:55, 26 Dec. 2014 (UTC)
:{{kontraŭ}} Ne studinte latinan lingvon, mi preferas tuj kompreneblan nomon. --[[Uzanto:Dominik|Dominik]] ([[Uzanto-Diskuto:Dominik|diskuto]]) 09:05, 26 Dec. 2014 (UTC)
:{{kontraŭ}} Orhara simio estas kompranebla, sufiĉas mencii en la artikolo la latinan nomon.--[[Uzanto:Crosstor|Crosstor]] ([[Uzanto-Diskuto:Crosstor|diskuto]]) 10:03, 26 Dec. 2014 (UTC)
* Jam estas referenco. Dankon [[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]]. Alinomigo jam ne estas bezonata. [[Uzanto:Marek Mazurkiewicz|Marek Mazurkiewicz]] ([[Uzanto-Diskuto:Marek Mazurkiewicz|diskuto]]) 13:33, 26 Dec. 2014 (UTC)
 
=== [[Konsilio pri la rusa lingvo ĉe la Prezidanto de Rusio]] kaj [[Konsilio pri la rusa lingvo ĉe la Registaro de Rusio]] ===
 
Hieraŭ mi kreis du artikolojn: [[Konsilio pri rusa lingvo ĉe Prezidanto de Rusio]] kaj [[Konsilio pri rusa lingvo ĉe Registaro de Rusio]]. Poste [[Uzanto:RG72]] alinomis ilin aldoninte "la" antaŭ lingvonomo kaj postenonomo. Mi proponas rean alinomadon ĉar:
# antaŭa alinomado estis farita sen pridiskuto
# mia dekomenca varianto ne estas eraro: laŭ gramatika priskribo en [[Fundamento de Esperanto]] uzado de "la" ne estas nepra do oni rajtas ne uzi ĝin; mi mem ĝin ne uzis ĉar mi opinias ke ĝia troa uzado malfaciligas komprenon por legantoj ne sciantaj eŭropajn lingvojn kaj fakte estas [[Eŭropcentrismo]]. --[[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 08:10, 4 Dec. 2014 (UTC)
 
:Estus bone antaŭparoli sed ne necese realinomi. "La" antaŭ lingva nomo estas tre normala kaj tradicia en Esperanto. Vikipedio ne estas loko por reklami la lingvuzon laŭ iu prefero aŭ ruscentrismo aŭ japancentrismo sen artikolo en ĝia lingvo.--[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 09:44, 4 Dec. 2014 (UTC)
 
::1. Mi ne havas tempon por pridiskuti antaŭ korekti evidentajn erarojn. En Vikipedio ne ekzistas prioritata rajto de ĉefa aŭ eĉ sola kontribuanto pri iu ajn artikolo, do ĉiuj rajtas korekti iun ajn parton de la enciklopedio sen turni sin al ties kreintoj aŭ kontribuantoj. 2. En la Fundamento estas klare kaj definitive dirite: ''"La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj. La '''personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon''', povas '''en la unua tempo''' tute ĝin ne uzi."'' Do tute evidentas, ke temas nur pri portema faciligo por novuloj. Neniu rajtas inventi apartan lingvaĵon surbaze de siaj personaj opinioj aŭ preferoj. Dura lex sed lex.--[[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 10:15, 4 Dec. 2014 (UTC)
 
:::1. Mi citis la unuan regulon. Kiu ne memoras ĝin legu [[Gramatiko de Esperanto|ĉi tie]] (entute estas 16 reguloj, do facile memorigeblaj). La menciita ekskludo estas farita nur en la rusa kaj la franca eldonoj. 2. Mi ne komprenas kion signifas "plenumi paĝon". Mia lingvosento ĉi tie stumblas.--[[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 17:06, 5 Dec. 2014 (UTC)
::::[[Uzanto:RG72|RG72]], vi citis senfontan tekston el Vikipedio kun dubinda teksto. "Plenumi" signifas "plenigi" aŭ "fari pli plena/ampleksa". --[[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 20:15, 5 Dec. 2014 (UTC)
 
::::1. Mi ne havas tempon por serĉi nur en Interreto pruvojn, ke la definitiva artikolo estas nemalhavebla parto de Esperanto. Eble iu pli sperta gramatikisto klarigos tion. 2. PIV donas nur du difinojn: ''*plenumi (tr) 1 Fari plene tion, kion oni devas fari, aŭ kion oni entreprenis: plenumi oficonB, sian taskon; mono plenumas ĉiujn oficojnZ; sekretario plenumas la korespondadonZ; plenumi rolon, kantonZ; tiu plenumis nur negravajn komisiojnZ; plenumu vian laboron ekstereX; la afero estas plenumita!Z; multe komencite, malmulte plenumiteZ. 2 Efektivigi la sekvojn de io: plenumi leĝonX, instruonX, admononX; plenumi ordonon. konsilon, devon, ŝuldonZ; plenumi ies peton, dezironZ, bezonon, mendojn; se oni promesas, oni sankte plenumasZ; plenumi promesonZ, sian vortonZ; tio perfekte plenumas ĉiujn miajn revojnB; lingvo plenumas sian difinon nur tiam, se ĉiuj uzas ĝin severe egaleZ; komputilo plenumas programon.''
 
Do mi ne vidas ĉi tie eĉ etan eblecon por "plenumi paĝon". Eble denove temas pri iu enigma esperantido kun propraj reguloj.--[[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 06:12, 8 Dec. 2014 (UTC)
:Mi klarigis sencon de mia frazo supre. --[[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 05:24, 9 Dec. 2014 (UTC)
Mi vidas ke diskuto jam finiĝis. Administranto bonvolu fermi la temon. --[[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 15:34, 15 Dec. 2014 (UTC)
:Vi ĉiam povas demeti la ŝablonon {{ŝ|alinomu}} en la artikoloj, se vi pensas, ke ĝi ne plu estas necesa. Aŭ male ĉu vi ankoraŭ pensas, ke la nunaj titoloj estas maltaŭgaj por vikipediaj artikoloj el la vidpunkto de Esperanta gramatiko? En ĉi tiu kazo, oni devas ricevi pluajn voĉojn de aliaj vikipediistoj.--[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 20:54, 15 Dec. 2014 (UTC)
::Nunaj titoloj same estas taŭgaj kiel miaj dekomencaj. Tamen mi jam ĝuste klarigis kial bezonatas reveno al unua (mia) varianto. Administranto forigu du miajn paĝojn por ke estu ebla mala alinomado. --[[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 22:13, 15 Dec. 2014 (UTC)
:::Oni ne devas alinomi la titolon, krom se vi povas pruvi, ke viaj titoloj estas '''pli taŭgaj''' ol la nunaj titoloj aŭ ke la nunaj titoloj estas malbonaj. Vikipedia diskutejo estas ejo por plibonigi artikolojn. Se la nunaj titoloj estas taŭgaj, oni bedaŭrinde devas fini la senliman babilon, eĉ kia interesa estas via esplorado.--[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 23:09, 15 Dec. 2014 (UTC)
Mi kopiis la enhavon reen. --[[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 07:34, 17 Dec. 2014 (UTC)
 
<hr>
 
En [[Uzanto-Diskuto:Dima41#Kategorio:Turklingvaj filmoj|alia loko]] Dima same senkomente malfaris la aldonon de difinita artikolo, kun simpla noto "ne bezonatas "la", kompreneblas sen ĝi". En lia diskutpaĝo mi notis, kaj mi ripetas ĉi-tie, ke '''''tiel ne funkcias''''': Ne eblas memjustice forstreki ĉiun difinitan artikolon nur per argumento ke iel la enhavo ankaŭ kompreneblas sen ĝi. En Esperanto, kiu ekzistis longe antaŭ Dima41, principe uzatas la difinita artikolo "la" antaŭ lingvaj adjektivoj ("la rusa") aŭ plenaj lingvaj nomoj ("la rusa lingvo"). Komparu ekzemple la koncernan alineon de [[PMEG]], ĉapitro 9.1.5: "La estas uzata antaŭ lingvonomoj, kiuj konsistas el A-vorto plus la vorto lingvo (ofte subkomprenata). Oni uzas la, ĉar oni rigardas la lingvojn kiel unikaĵojn." Pri aliaj uzoj de la difinita artikolo "la" same estas klarigaj priskriboj en PMEG kaj aliaj Esperanto-gramatikoj. Dima41 poste asertas ke por li PMEG kaj la aliaj konataj Esperanto-gramatikoj kaj Esperanto-vortatoj principe ne estas fidindaj fontoj, sed tiu persona esprimo tute ne konvinkas. Dima41 ŝajnas simple ignori la lingvouzon kaj laŭ propra logiko "reinventi Esperanton".
 
Mi kiel administranto finas la diskuton, insistante ke la artikolaj titoloj estu la versioj kun difinita artikolo, kaj lasas la sen-artikolajn versiojn kiel alidirektiloj (laŭ la logiko kaj agmaniero de Dima41 necesus tujforigi la sen-artikolajn versiojn per kodo "Ĝ1 - Sensencaĵo", sed tia tujforigo ŝajnus al mi malĝentila kaj tute ne necesa - ja alidirektiloj principe ne domaĝas). [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 17:46, 19 Dec. 2014 (UTC)
:Neniuj postulu al uzantoj skribi tekstojn laŭ sia kompreno pri gramatika justeco, se 1) ili ne estas evidente eraraj laŭ fundamento; 2) ili estas simplaj kaj ne malpli facile kompreneblaj ol elpensite "tradiciaj". --[[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 21:58, 19 Dec. 2014 (UTC)
 
::Mi protektis la paĝojn por eviti redakto-militon. {{@|Dima41}}, bonvolu kompreni ke [[VP:INTER|Vikipedio funkcias per interkonsento]]. Via agado al [[Uzanto:RG72]] kaj [[Uzanto:ThomasPusch]] en la artikoloj ne estas per interkonsento. Plie la mensoga mesaĝo al mi por administranta laboro ankaŭ estis problema.--[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 22:58, 19 Dec. 2014 (UTC)
:::Neniu mensogo estis. Mi skribis tie: titoloj estu sen ajna artikolo, neniuj alidirektiloj estas bezonataj. --[[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 23:05, 19 Dec. 2014 (UTC)
::::Vidu [[VP:DA#Uzanto:Dima41]].--[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 23:15, 19 Dec. 2014 (UTC)
:::::Mi pensis, ke la diskuto jam finiĝis kun certa decido, sed jen mi vidas la paĝon [[Konsilio pri rusa lingvo ĉe Registaro de Rusio]] kun antaŭa nomo. Ĉu mi pretevidis ion?--[[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 09:05, 27 Dec. 2014 (UTC)
::::::{{@|RG72}} Realinomita.--[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 02:33, 29 Dec. 2014 (UTC)
 
== Kunigendaj ==