Latina lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
e →‎Elparolo: anstataŭigo je kikero per Cicerono (kikero estas alia afero...)
Linio 82:
Ekzemple, la literoj ''v'' kaj ''u'' plej verŝajne aludis al duonvokalo /ŭ/ (kiel en ''aŭto'', ''ŭa!''). Sed en "VVA" la prononco de unua "V" estas vokala, ne eblas la prononco /ŭŭa/ sed du silaba /u'ŭa/, alie en "SILVANVS", la lasta V esta klare vokala: /nus/, sed la unua V eble estas vokala aŭ duonvokala: /sil'ŭa'nus/ aŭ /si'lu'a'nus/, klare la prononco /si'lu'a'nus'/ ne taŭgas, sed la sistemo proponita ne klarigas kiel V estas vokalo aŭ duonvokalo.
 
La restaŭrita prononco pretendas reprodukti la klasikan prononcon, t. e., la prononco de la tempo de [[KikeroCicerono]], sed ĝi miksas prononcojn tre malproksimajn en la tempo. Pro la evoluo de certaj sonoj en [[vulgara latino]], oni dum jarcentoj instruis "malĝustan" prononcon de la klasika lingvo. Inter tiuj enradikiĝintaj prononcoj menciindas [e] por ''ae'' kaj [rondigita e] por ''oe''. Sed OE kaj AE evoluis al [e] antaŭ la klasika erao, kiel oni povas vidi en grafitoj de [[Pompeo]], sekve la prononco [ajdes] por [aedes] estas arkaisma, ne klasika, kvankam la "restaŭrita prononco" diras la malon. En la klasika erao, eble oni prononcis ankoraŭ la C kiel /k/, sed tute ne plu AE kaj OE kiel diftongoj.
 
La elparolo de ''c'' laŭ la restaŭrita elparolo estas ĉiam /k/. Oni elparolis ĝin ekde la frua mezepoko antaŭ altaj vokaloj (''ae, e, i, oe, y'') kiel /c/ kaj oni elparolis nur antaŭ la malaltaj vokaloj kiel /k/; tiu elparolo radikiĝis eĉ en Hungario. En aliaj lingvoj tiu /c/ plusimpliĝis al /s/. (En Italio ekzistas tria elparola metodo, ĉar ili elparolas ĝin antaŭ altaj vokaloj kiel /ĉ/; same antaŭ altaj vokaloj sonas la ''g'' kiel /ĝ/, kaj la ''gn'' sonrilato estas elparolata kiel [nj].)