Togolando: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Walber (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
Walber (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 34:
| MEP pokapa = [[Usona dolaro|$]] 584
}}
'''Togolando''' (malofte '''Togo''' aŭ '''Togolo''') ([[franca lingvo|france]] ''Togo'') estas ŝtato en Okcidenta [[Afriko]]. Ĝi limas okcidente al [[Ganao]], norde al [[Burkina Faso]] oriente al [[Benino]] kaj sude al la [[Gvinea Golfo]]. Ĝia ĉefurbo estas [[Lomeo]].
Antau la [[unua mondmilito]] Togolando estis kolonio de germana regno de [[Vilhelmo la 2-a]]. Post la milito Germanio perdis krom Togolando ĉiujn el siaj kolonioj. Dum la [[dua mondmilito]] ĝi estis okupita de [[Francio]] kaj de [[Britio]]. En [[1956]] Angla Togo unuiĝis kun [[Ganao]], sed Franca Togo deklaris sendependecon en [[1960]].
==
[[Dosiero:Togo Topography.png|thumb|left|Topografio de Togo]]
Togo havas areon egalan al 56.785 km² kaj estas unu el la plej malgrandaj ŝtatoj en Afriko. En nord-suda direkto ĝi longas 550 km, en orient-okcidenta direkto ĝi larĝas nur inter 50 kaj 140 km. El la tuta areo 16 % estas [[arbaro]]j, 25 % kulturebla [[kampo (agrikulturo)|kampo]] kaj 3,5 % [[paŝtejo]].
La marbordo de Togo en Gvinea Golfo longas 56 km kaj konsistas el [[marĉo]]j, [[laguno]]j kaj sablaj [[plaĝo]]j. Ek de la marbordo la Ouatchi-[[plataĵo]] etendiĝas ĝis la pli alta [[altebenaĵo]]. La [[Montaro Atokara]] estas arbara regiono kiu dividas la sudan de la nordan malaltan parton de la lando kiuj estas precipe [[savano|savanaj]].
La plej alta monto en ogolando estas [[Monto Agou]] kun altitudo egala al 986 m. La plej longa rivero estas [[Mono (rivero)|Mono]], kiu longas proksimume 400 km. Ĝi fluas de nordo al sudo, laŭ 50 km ĝi estas ŝipirebla.
===Klimato===
La klimato esas tropika, kun karaktero de savano kaj meza temperaturo de 30 °C en la nordo, kaj kun du pluvosezonoj en la sudo: la unua de aprilo ĝis julio, kaj la dua de oktobro ĝis novembro.
==Historio==
Oni scias tre malmulte de la periodo antaŭ a alveno de la [[Portugalo]]j en 1490. Inter la 11-a kaj la 16-a jarcento, diversaj tribuoj ([[Ewe]], [[Mina]]) atingis la regionon kaj lokiĝis precipe en la marbordaj lokoj. Dum la sekvaj du jarcentoj la regiono iĝi grava por la komercado de [[sklavo]]j.
Post pakto kontraktita en 1884 de germana reprezentanto kun la reganto [[Mlapa la 3-a]] la lando iĝis [[protektorato]] de la [[Germana Imperio]]. En 1905 Togo divenis germana [[kolonio]] kun la nomo Togolando. La germanoj enkondukis modernajn teknikojn de kultivado de [[kakao]], [[kafo]] kaj [[kotono]] kaj evoluigis la substrukturon. Samtempe ili despote kontrolis la loĝantaron. Dum la [[unua mondmilito]] la etaj germanaj trupoj kapitulaciis post kelkaj semajnoj fronte al la britoj kaj francoj, kiu dividis la landon. En 1957 la brita parto unuiĝis kun la nuna [[Ganao]], dum la franca parto iĝis aŭtonoma respubliko dependanta de Francio.
La Franca Togolando akiris sendependecon la 27-a de aprilo 1960 kun la nomo de Togo, kaj Sylvanus Olympio estis elektita kiel unua prezidento. Olimpio estis murdita post puĉo de militistoj en januaro 1963. Poste la lando estis regata de Nicolas Grunitzky ĝis 1967, kiam okazis ne-sanga ŝtatrenverso komandita de Eyadéma Gnassingbé. Gnassingbé starigis unupartian diktatorecan reĝimon kaj regis dum 38 ĝis sia morto la 5-an de februaro 2005.
[[Dosiero:Faure Gnassingbé 29112006.jpg|thumb|left|Nuna prezidento de Togo: Faure Gnassingbé la 29-a de novembro 2006]]
Post la morto de Eyadéma Gnassingbé li filo Faure Gnassingbé, eksa-ministro por publika laboroj, minekspluato kaj telekomunikado, estis enoficigita kiel prezidento de la parlamento sub premo de la armeo. Okazis protest-manifestacioj kiuj estis perforte subprimitaj. Pro internacia premo Faure Gnassingbé rezignis la 25-an de februaro, kaj akceptis elektadon en aprilo de la sama jaro. Laŭ oficialaj rezultoj, li venkis la elektadon kun pli ol 60% de la voĉoj, sed lia opozicianto Emmanuel Bob-Akitani denuncis [[fraŭdo]]n kaj deklaris sin gajninto kun 70% de la totalo de voĝojo. Dum la tumultoj post la elektoj 100 homojn estis mortigitaj.
Ankaŭ en la balotoj de 2010 kaj 2015 Faure Gnassingbé oficiale venkis kaj li daŭre regas la landon.
== Politiko ==
Togo estas [[prezidenta respubliko]]. La ŝtatestro estas la prezidento de la lando, ek de 2005 Faure Gnassingbé, reelektita en 2010 kaj 2015. La estro de la registaro estas la [[ĉefministro]], ek de 2012 Kwesi Ahoomey-Zunu.
La [[parlamento]] havas nur unu ĉambron, la Nacia Asembleo (Assemblée Nationale), kun 81 membroj. La juĝopovo orientiĝas je la franca sistemo.
La nuna [[konstitucio]] estis enkondukita la 27-an de septembro 1992 kaj reviziita en 2002.
Togo apartenas al la [[AKP-ŝtatoj]], internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj [[Afriko]], [[Karibio]] kaj la [[Pacifika Oceano]]. Historia politika dokumento por la modelo de politika kunlaboro de la [[AKP-ŝtatoj]] kun la [[Eŭropa Unio]] estas la [[Konvencio de Lomeo]], kiu estis subkribita en la ĉefurbo de Togo, kaj inter la jaroj [[1975]] kaj [[2000]] tre influis la interŝtatan politikon.
==Loĝantaro==
La lando havas proksimume ses milionojn da loĝantoj, kiuj apartenas al diversaj afrikaj etnoj. La meza vivodaŭro egalas al 58 jaroj. La loĝantaro kreskas je 2,7 % jare, 42% havas malpli ol 15 jarojn kaj 2,7% pli ol 65 jarojn (laŭ datenoj de 2008)<ref name="cia">CIA – The World Factbook: ''[https://www.cia.gov/library/publications/the-world-factbook/geos/to.html Togo]''</ref>.
La plej grandaj urboj de Togo estas [[Lomeo]] 760.000 loĝantoj, [[Sokodo]] 117.811 loĝantoj, [[Kara (Togo)|Kara]] 104.207 loĝantoj, [[Kpalimo]] 95.974 loĝantoj.
Ekzistas forta migrado de la kamparo al la urboj, kie la senlaboreco daŭre kreskas. Tial multaj junuloj klopodas elmigri eksterlanden al Eŭropo aŭ norda Ameriko por trovi laboron.
===Etnoj===
La loĝantaro de Togo el multaj etnaj kaj lingvaj grupoj, la plej malgrandaj el ili havas nur kelk-centojn da anoj.
La plej gravaj etnaj grupoj estas la [[Ewe]] ( ~ 40%) en la sudo kaj la [[Kabijeoj]] ( ~ 16%) en la mezo kaj nordo. Malplimultoj estas la [[Tembaoj]], la [[Akebuoj]] (13,2 %) la [[Gurmaoj]] (9,7 %) kaj la [[Joruboj]] (6,8 %). Proksimume 1% de la loĝantaro devenas el Eŭropo aŭ aliaj landoj.
===Lingvoj===
Oficiala lingvo estas la [[franca lingvo|franca]], alia eŭropa lingvo parolita nur en kelkaj regionoj estas la germana lingvo|germana]].
Estas uzataj multaj afrikaj lingvoj, inter kiu multaj [[dialekto]]j de la [[evea lingvo]] kaj de la [[kabijea lingvo]].
En la sudo de la lando estas uzataj lingvoj apartenantaj al la
[[gbea lingvaro]] kaj en la nordo lingvoj apartenantaj al la [[gur lingvaro]].
En la listo de la vivantaj lingvoj de la lando troviĝas entute 39 lingvoj.
===Religioj===
51% de la Togolandanoj estas [[animismo|animistoj]]. La dua plej granda religia grupo estas la [[kristanismo|kristanoj]] (29% el kiuj 21% [[katolikismo|katolikoj]], 7% [[protestantismo|Protestantoj]] kaj 1% de aliaj kristanaj religioj). La restanta parto de la popolo (~20%)havas [[islamo|islaman]] kredon.<ref>https://www.cia.gov/library/publications/the-world-factbook/geos/to.html CIA Factbook - paĝo kiu rilatas al Togo</ref>
==Ekonomio==
Togo eksportas [[fosfato]]n, [[kakao]]n, [[kafo]]n kaj [[kotono]]n. Proksimume 65% de la popolo laboras en [[agrikulturo]]. Inter la produktitaj
[[manĝaĵoj]] estas [[ignamo]], [[manioko]], [[maizo]], [[milio]], [[ternukso]]j kaj [[sorgo]].
La agrikulturo kontribuas kun 39% al la [[MEP]] kaj la [[industrio]] kun 21% (valoroj el 2003).
==Sporto==
Teamo de '''Togolando''' en 2006 unuafoje partoprenis la [[Futbala Mondpokalo 2006|Futbalan Mondpokalon]], kiu okazis en Germanio.
== Esperanto en Togolando ==
{{ĉefartikolo|Esperanto en Togolando}}
'''Esperanto en Togolando''' estas reprezentita de [[Unuiĝo Togolanda por Esperanto]] kun rilatoj al [[UEA]], kaj ties junulara sekcio [[Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj]] kun rilatoj al [[TEJO]].
[[Kategorio:Togolando| ]]
|