Plan Badajoz: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
Post la milito kaj la unua jardeko de rekonstruado de detruitaj regionoj kaj urboj, la frankismaj politikistoj malenterigis la planon, ĉar ili bezonis iamaniere solvi problemon de senlaboreco kaj vere akvumita terkulturado bezonas pli da manlaboro. Krome oni apartigus kamparanojn disde la regionoj kie ili estis kontraŭfrankismaj. Dum la kvindekaj jaroj ekis la laboro kaj pli mal pli dum tiu kaj venonta jardeko de sesdekaj jaroj preskaŭ tio estis farita.
 
³==Konstruado==
Ĉefe kvar ecoj estis la bazo de la renovigo de tiu ampleksa regiono norde de la provinco Badajoz ekde orienta parto -malpliloĝata-, tra centra parto -nome, Vegas Altas aŭ Alta Valo en [[Don Benito]], [[Villanueva de la Serena]], ktp.-, [[Mérida]] kaj okcidenta parto -nome, Vegas Bajas aŭ Malalta Valo ĉirkaŭ [[Montijo]]- ĝis provinca ĉefurbo Badajoz.
===Rezervejoj===
Per tiu konstruado oni klopodis solvi multajn problemojn: unue oni laborigus multajn homojn, due oni atingus akvon por ŝanĝi la terkulturajn metodojn de la regiono, trie oni kontrolus la sezonajn ŝanĝegojn en flukvanto de rivero Guadiana kiu tradicie ĝis tiu epoko okazigis de tempo al tempo terurajn inundojn vintre aŭ printempe kaj pli terurajn sekecojn somere. Kompreneble tiu konstruado bezonus gravan ŝtatan investon kaj iĝis unu el la plej uzata eco de la frankisma propagando. Krom la tri menciitaj rezervejoj oni konstruis tiun de Montijo en la Malalta Valo kaj aliajn pli malgrandajn. Entute oni atingis 3.500 milionojn de kubikaj m. Tiu sistemo pligrandiĝos fine de la 20a jarcento per konstruado de du grandaj rezervejoj sub registaro socialista kaj en la regiono kaj en la lando, nome [[Alange]] en rivero Matachel kaj [[La Serena]] en rivero Zújar.
===Kanaloj===
Tiu akvo el rezervejoj devis esti transportita al la kampoj akvumotaj. Oni devis konstrui tutan sistemon de kanaloj kaj kanaletoj por alporti tiun akvon ne nur tra la tuta valo de la rivero Guadiana sed ankaŭ al najbaraj kampoj. Tio ŝanĝis la tutan aspekton de la pejzaĝo. Anstataŭ sekaj kampoj por kultivado de cerealoj aŭ herbejoj por brutbredado, aperis tiuj kondukiloj inter novaj kampoj kun novaj planktoj, ĝis 100.000 hektaroj.
===Ebenigo===
La antaŭa pejzaĝo kaj maniero de profito de la kampo ne bezonis kompletan ebenecon. Male akvumaterkulturado ja bezonis tion por produktado regula, por konstruado de kondukiloj kaj por akvumado. Eĉ en epoko kiam ankoraŭ oni ne disponiĝis pri grandaj ĉiopovaj maŝinoj oni devis ebenigi grandegan regionon ĉefe per plugado farita de muloj kaj bovoj. Tio bezonis multe da laboro kaj laboristoj. Maldungo malkreskis sed la laborkondiĉoj estis preskaŭ nehomaj.
===Novaj vilaĝoj===
Ankaŭ la regiona socio ŝanĝis kaj la terposedo. La aŭtoritatoj aĉetis la kampojn al antaŭaj posedantoj -kompreneble riĉuloj- kaj disdonis tiujn terenojn, jam alimaniere disdividitaj, al novaj posedantoj kiuj devis -devos- pagi por tio. Ŝajne la reformo favoris la kamparanojn, sed ĉefe kaj unue al antaŭaj posedantoj. Kompreneble nun tiuj novaj posedantoj devis loĝi ĉe tiuj novaj kampoj kie antaŭe ne ekzistis eĉ domoj. Oni devis konstrui novaj vilaĝoj kun egalaj domoj laŭ sama plano, plej ofte blankaj domoj laŭ sudhispana konstrumaniero, ĝis 6.000; tio estas, oni translokigis preskaŭ 6.000 familiojn. Tiuj vilaĝoj ne estis municipoj kaj apartenis administre al malnovaj jam ekzistantaj vilaĝoj. Je la fino de la 20a jarcento kelkaj el tiuj vilaĝoj -la plej viglaj- ekpetis sendependecon, ekzemple Valdivia aŭ Valdelacalzada.
==Analizo==
Onidire la frankisma reĝimo realigis antaŭajn maldekstrecajn planojn kompreneble ŝanĝante ties esencon. Tamen nur la estonteco montros la problemojn de la nova regionsistemo. Dekomence la disdonado de terpecoj al kamparanoj klopodis egalecon, sed post jardekoj la plej aktivaj posedantoj ekaĉetis al malpli viglaj aŭ nesortaj iliajn pecoj kaj oni rompis intencitan egalecon. Krome la ekonomia avantaĝo ankaŭ perdiĝis iomete: la akvumita terkulturado kreskigis la antaŭan produktokvanton, sed la aldonita valoro ne riĉigis la regionon, ĉar oni ne kreis industrion samtempe. La produktantoj sendis -kaj eĉ sendas grandparte- sian produkton al industriaj regionoj en orienta aŭ norda Hispanio kaj eĉ eksterlanden.