Plan Badajoz: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
Ĉefe kvar ecoj estis la bazo de la renovigo de tiu ampleksa regiono norde de la provinco Badajoz ekde orienta parto -malpliloĝata-, tra centra parto -nome, Vegas Altas aŭ Alta Valo en [[Don Benito]], [[Villanueva de la Serena]], ktp.-, [[Mérida]] kaj okcidenta parto -nome, Vegas Bajas aŭ Malalta Valo ĉirkaŭ [[Montijo]]- ĝis provinca ĉefurbo Badajoz.
===Rezervejoj===
Per tiu konstruado oni klopodis solvi multajn problemojn: unue oni laborigus multajn homojn, due oni atingus akvon por ŝanĝi la terkulturajn metodojn de la regiono, trie oni kontrolus la sezonajn ŝanĝegojn en flukvanto de rivero Guadiana kiu tradicie ĝis tiu epoko okazigis de tempo al tempo terurajn inundojn vintre aŭ printempe kaj pli terurajn sekecojn somere. Kompreneble tiu konstruado bezonus gravan ŝtatan investon kaj iĝis unu el la plej uzata eco de la frankisma propagando. Krom la tri menciitaj rezervejoj oni konstruis tiun de Montijo en la Malalta Valo kaj aliajn pli malgrandajn. Entute oni atingis 3.500 milionojn de kubaj metroj. Tiu sistemo pligrandiĝis fine de la 20a jarcento per konstruado de du grandaj rezervejoj sub registaro socialista kaj en la regiono kaj en la lando, nome [[Alange]] en rivero Matachel kaj [[La Serena]] en rivero Zújar.
===Kanaloj===
Tiu akvo el rezervejoj devis esti transportita al la kampoj akvumotaj. Oni devis konstrui tutan sistemon de kanaloj kaj kanaletoj por alporti tiun akvon ne nur tra la tuta valo de la rivero Guadiana sed ankaŭ al najbaraj kampoj. Tio ŝanĝis la tutan aspekton de la pejzaĝo. Anstataŭ sekaj kampoj por kultivado de cerealoj aŭ herbejoj por brutbredado, aperis tiuj kondukiloj inter novaj kampoj kun novaj plantoj, ĝis 100.000 hektaroj.
Linio 17:
Ankaŭ la regiona socio ŝanĝis kaj la terposedo. La aŭtoritatoj aĉetis la kampojn de antaŭaj posedantoj -kompreneble riĉuloj- kaj disdonis tiujn terenojn, jam alimaniere disdividitajn, al novaj posedantoj kiuj devis -devos- pagi por tio. Ŝajne la reformo favoris la kamparanojn, sed ĉefe kaj unue la antaŭajn posedantojn. Kompreneble nun tiuj novaj posedantoj devis loĝi ĉe tiuj novaj kampoj kie antaŭe ne ekzistis eĉ domoj. Oni devis konstrui novajn vilaĝojn kun egalaj domoj laŭ sama plano, plej ofte temis pri blankaj domoj laŭ sudhispana konstrumaniero, ĝis 6.000; tio estas, oni translokigis preskaŭ 6.000 familiojn. Tiuj vilaĝoj ne estis municipoj kaj apartenis administre al malnovaj jam ekzistantaj vilaĝoj. Je la fino de la 20a jarcento kelkaj el tiuj vilaĝoj -la plej viglaj- ekpetis sendependecon, ekzemple Valdivia aŭ Valdelacalzada.
==Analizo==
Onidire la frankisma reĝimo realigis antaŭajn maldekstrecajn planojn kompreneble ŝanĝante ties esencon. Tamen nur la estonteco montros la problemojn de la nova regionsistemo. Dekomence la disdonado de terpecoj al kamparanoj klopodis egalecon, sed post jardekoj la plej aktivaj posedantoj ekaĉetis de malpli viglaj aŭ nesortaj iliajn pecojn kaj oni rompis intencitan egalecon. Krome la ekonomia avantaĝo ankaŭ perdiĝis iomete: la akvumita terkulturado kreskigis la antaŭan produktokvanton kaj ampleksis la produktojn -tomatoj, paprikoj, tabako, fruktarboj, ktp.-, sed la aldonita valoro ne riĉigis la regionon, ĉar oni ne kreis industrion samtempe. La produktantoj sendis -kaj eĉ sendas grandparte- sian produktadon al industriaj regionoj en orienta aŭ norda Hispanio kaj eĉ eksterlanden.
 
[[es:Plan Badajoz]]