Plan Badajoz: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 2:
 
==Historio==
Vere tiu plano estas multe pli antaŭa ol la propra frankisma reĝimo. Jam fine de la 19a jarcento ia grupo de hispanaj intelektuloj, nome "regeneracionistas", tio estas regenerantoj, pledis por konverto da sekaj regionoj hispanaj en la akvumitaj. Tiele la produktado estus pli riĉa kaj sociaj kaj politikaj problemoj malpliiĝus. La aragonano [[Joaquín Costa]] estis la plej elstara de tiuj prapredikantoj. Tamen tiu plano dormis en la tirkestoj de politikistoj ĝis la [[Dua Hispana Respubliko]] kiam kelkaj socialistaj politikistoj, nome IdalecioIndalecio Prieto inter aliaj reinteresiĝis pri la plano. Kompreneble tio inkludis konstruadon de rezervejoj, kio ne eblis dum la mallonga kaj agitata epoko respublika kaj multe malpli dum la [[Intercivitana Milito]].
 
Post la milito kaj la unua jardeko de rekonstruado de detruitaj regionoj kaj urboj, la frankismaj politikistoj malenterigis la planon, ĉar ili bezonis iamaniere solvi problemon de senlaboreco kaj vere akvumita terkulturado bezonas pli da manlaboro. Krome oni apartigus kamparanojn disde la regionoj kie ili estis kontraŭfrankismaj. Dum la kvindekaj jaroj ekis la laboro kaj pli malpli dum tiu kaj venonta jardeko de sesdekaj jaroj preskaŭ ĉio estis farita.