Punto (muziko): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: Iksokodo
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''''punto''''', '''''punto cubano''''' aŭ '''''punto guajiro''''' estas kantata ĝenro de [[kuba muziko]]. Ĝi aperis en la okcidentaj kaj centraj regionoj de [[Kubo]] dium la 17-a jarcento<ref>Roy, Maya 2002. ''Cuban music''. Princeton & Londono.</ref> kaj solidiĝis kiel ĝenro en la 18-a jarcento.<ref>[http://www.lajiribilla.co.cu/2010/n473_05/473_09.html Artikolo pri la kuba ''punto'' cubano]</ref> Kvankam de [[Andaluzujo|andaluzaj]] kaj [[kanarioj|kanaria]] radikoj, oni difinas ĝin kiel kuba ĝenro pro siaj enprenitaj muzikaj elementoj afrikaj.<ref>Orovio, Helio 2004. ''Cuban music from A to Z''. p171</ref><ref>[[María Teresa Linares|Linares, María Teresa]] 1999. ''El punto cubano''. [[Havano]].</ref>
 
La punton ludas grupo de [[plukinstrumento]]j, kiu entenas hispanan [[gitaro]]n, [[kuba gitaro|kuban gitaron]] nome ''tres'', [[liuto]]n kaj gitareton nome ''timple'' (simila al [[kavakinjo]]). La nomo «punto» rilatas al la uzo de ''púa'', hispana nomo same por ilo de la puntofarado kiel ankaŭ por [[plektro]] por ludi melodiojn sur plukinstrumentoj. Krome kunludas tri [[perkutinstrumentoj]]: [[klaveo]], [[guiro]] kaj ''guayo'' aŭ metalskrapilo. La kantantoj agas soliste aŭ kun duopoj de "disputo", improvizante [[decimo]]jn. Depende de kion ili kantas, ili kreas interspacojn inter la strofoj. Tiuj spacoj, kiujn la liuto plenigas per virtuozaj improvizaĵoj („descargas“ = malŝarĝoj), donas al la kantantoj tempon por komponi siajn sekvajn versojn.<ref>Sublette, Ned 2004. ''Cuba and its music: from the first drums to the mambo''. Ĉicago. p. 91</ref>
== Interpretoj de ''punto cubano'' ==
Listo de interpretintoj el la 20-a jarcento, kiuj estas sufiĉe notindaj por esti menciitaj en presaĵoj.<ref>Linares, María Teresa 1999. ''El punto cubano''. Havano, Los intérpretes (p. 71).</ref><ref>Feijóo, Samuel 1977. Cuarteta y décima. Havano.</ref>