Punto (muziko): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
 
La punton ludas grupo de [[plukinstrumento]]j, kiu entenas hispanan [[gitaro]]n, [[kuba gitaro|kuban gitaron]] nome ''tres'', [[liuto]]n kaj gitareton nome ''timple'' (simila al [[kavakinjo]]). La nomo «punto» rilatas al la uzo de ''púa'', hispana nomo same por ilo de la puntofarado kiel ankaŭ por [[plektro]] por ludi melodiojn sur plukinstrumentoj. Krome kunludas tri [[perkutinstrumentoj]]: [[klaveo]], [[guiro]] kaj ''guayo'' aŭ metalskrapilo. La kantantoj agas soliste aŭ kun duopoj de "disputo", improvizante [[decimo]]jn. Depende de kion ili kantas, ili kreas interspacojn inter la strofoj. Tiuj spacoj, kiujn la liuto plenigas per virtuozaj improvizaĵoj („descargas“ = malŝarĝoj), donas al la kantantoj tempon por komponi siajn sekvajn versojn.<ref>Sublette, Ned 2004. ''Cuba and its music: from the first drums to the mambo''. Ĉicago. p. 91</ref>
 
La unuajn komponaĵojn oni registris per presaĵoj, kiuj fariĝis konataj pro la nomoj de la kantantoj aŭ komponistoj.<ref>''La lira criolla, guarachas, canciones, décimas y cantares de la guerra por un Vueltarribero''. 2-a pliampleksigita eldono, Havano 1897.</ref> Proksimume 1935, la punto atingis sian plej kritikan punkton de la disvastigo fare de la kuba radio. Multa el tiu materialo perdiĝis pro manko de sonregistriloj. Tamen la [[stenografo|stenografino]] Aida Bode, ano de ĉi tiu ĝenro, notis multajn el tiuj versoj, dum kiam ili estis dissendataj en la radio. En 1997 ŝiaj transskribaĵoj estis libroforme publikigataj.<ref>Bode Hernández, German 1997. ''Décimas rescatadas del aire y del olvido''. Havano. Sublette, ''Cuba and its music'', p. 489-9, tells the story.</ref>
 
Kelkaj fervoruloj konsideras Indio-n Naborí kiel plej grandan interpretanton de la punto cubano pro la poezio de liaj decimoj, ĉiutage verkitaj por radio kaj gazetaro. Lia verkaro ankaŭ estis publikigata kaj rilatigata kun la [[nueva trova]] pro ĝia politika karaktero.<ref>Indio Naborí kaj Ángel Valiente 1977. ''Décimas para la Historia. La controversia del siglo en verso improvisado''. Las Palmas de Gran Canaria.</ref>
== Tipoj de punto ==
== Interpretoj de ''punto cubano'' ==
Listo de interpretintoj el la 20-a jarcento, kiuj estas sufiĉe notindaj por esti menciitaj en presaĵoj.<ref>Linares, María Teresa 1999. ''El punto cubano''. Havano, Los intérpretes (p. 71).</ref><ref>Feijóo, Samuel 1977. Cuarteta y décima. Havano.</ref>