Kordoĥoro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Ĥoraj [[plukinstrumento]]j estas ekzemple baroka [[gitaro]], [[buzuko]], [[liuto]], [[al-udo]], [[mandolino]] kaj dekdu-korda gitaro. La du kordoj, kiuj konsistigas ĥoron, estas kune prenataj kaj plukataj resp. frapataj. Dekdu-kordan gitaron oni ofte agordas tiel, ke la kvar malsupraj ĥoroj sonigas oktojn kaj la du supraj unutojn, ekzemple '' Ee Aa dd' gg' h'h' e'e' ''.
== Kordaj klavinstrumentoj ==
Je [[piano]]j kaj [[prapiano]]j la kordotegaĵoj estas nur en la subbasa registro unuĥoraj. Jam baldaŭ la tegaĵo fariĝas duĥora, kaj ekde la tenoro ĉiam triĥora, malofte (je eksperimentaj konstruaĵoj) ankaŭ kvarĥoraj. La kordoj ene de ĥoro ĉiam estas agordataj samfrekvencaj. Je moderna pianego funkciigo de la maldekstra pedalo ŝovas la meĥanikon maldekstren, tiel ke la marteletoj frapas nur unu kordon; tio malpliigas la laŭtecon kaj ŝanĝas la [[sonkoloro]]n.
 
[[Klavikordo]]j havis kaj havas preskaŭ ĉiuj duopajn kordojn, do estas duĥoraj. Ankaŭ ĉikaze la ideala agordo estas tiu je la sama frekvenco, tamen validis resp. validas minimumaj disagordoj unu kontraŭ la aliaj kiel sonvigligaj. Je klavikordo ĉiam ambaŭ kordoj estas frapataj.
[[Kategorio:muzikinstrumenta produktado]]
[[Kategorio:piano]]