Universalismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alidirektigis al Universalismo (socio)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Universalismo''' povas aludi, en ĝia pli ĝenerala kaj komuna signifo, al la emo de politikaj kaj religiaj ktp entaĵoj sin konsideri universalaj, nome validaj por ĉiuj homoj. <ref>Vidu en diversaj enciklopedioj</ref>
#alidirektu [[Universalismo (socio)]]
Tia koncepto antaŭsupozas, do, ke, kontraŭ iuj formoj de [[relativismo]], ekzistas eventoj, strukturoj kaj vidpunktoj de universala valoro.

== Filozofia universalismo ==
En [[filozofio]] universalismo povas referenci al ĉiu koncepto kiu taksas la realaĵojn kaj iliajn erojn kiel ekzistantajn en de homogena komplekseco kaj do la unuopaĵo aŭ apartaĵo realiĝas nur en rilato kun la tuto.

En la medio de la [[moralo]], universalismo povas ligiĝi al tiu sinteno emanta superi la partan koncepton de ĉiu ajn problemo, kaj serĉanta solvon de universala vidpunkto. Ĉi-kaze la signifo de la termino alproksimiĝas al filozofia koncepto proksima al la [[sokrata metodo|sokrata dialogo]] kaj, laŭ pliampleksa senco, al la filozofio kiel doktrino de ĉiam orientita al la serĉo pri samopiniata vero pere de la konfronto inter ĉiuj homoj kun tio kio ĉiujn simiigas kaj egaligas: nome la [[racio]].

Tiasence la signifo etendiĝas al [[klerismo]] kaj [[kosmopolitismo]] kaj al...

=== Sinkretismo ===
Aparta klopodo de filozofia universalismo estis tiu kiun oni provis realigi per [[sinkretismo]], kie oni celis kunfandi diversajn pensskolojn.

La klopodo konkludiĝis per supraĵa apudmeto pli ol per akordigo aŭ profunda sintezo de la filozofiaj diversaĵoj kaj estis, do, destinita al malsukceso kiel okazis al la filozofo [[Soriano]] en la 5-a jarcento kiu sin elspezis en la kunfando de [[Platono|platonismo]] kun [[orfeismo]], aŭ al la [[gnostikismo|gnostikuloj]] de la [[2-a jarcento|2-a kaj 3-a jarcentoj]] kiuj provis kunfandi [[kristanismo]]n kun la [[paganismo|paganaj]] filozofioj.

== Religia sinkretismo ==
Aparta kazo de sinkretismo estas tiu religia<ref> La latina vorto ''sincretismus'', estis nehazarde reprenita de [[Erasmo de Rotterdamo]], en letero al [[Filipo Melanktono]] de la la 22-a de aprilo 1519. Erasmo, fakte, estis provinta unuecan akordigon inter [[katolikismo]] kaj [[protestantismo]].</ref> kiu proponas la substancan unuecigon de ĉiuj kredoj, transe de la [[dogmo]]j kaj formalaj kaj eksteraj malsamecoj; laŭ tiu sinkretisma vidpunkto la fondantaj konceptoj kaj principoj de ĉiu kredo (ekzemple, la patreco de Dio kaj la frateco de la homoj, la valoro kaj graveco de la preĝo, la universala amo, ktp.) estas unikaj kaj la samaj.<ref>Io simila imagis farinda, sen tamen ellaboris la ideon, la kreinto de Esperanto, [[L. L. Zamenhof]] (Vidu “Sinoptika prezento de la deklaracioj” (pri Homaranismo), de F. Degoul, ĉe la aŭtoro). </ref>
== Religia universalismo ==
Tre malsama el sinkretismo estas la universalismo karakterizanta, ekde ĝia naskiĝo, la kristanan religion, katolikan (ja universala ĝuste) starigitan preciza korpuso de dogmoj kaj krederoj kiu ekskludis ĉiun eblon de kunmiksaĵo kun aliaj religiaj kredoj. Universalismo kiu oponis al ekskluzivista [[judismo]] kaj, foje kontraŭ ĝia naturo, fariĝis opreso.

Io simila okazis kun la alestiĝo de la islamo, kie universalismo kaj opreso ofte marŝas kune.

Al tia universaliamo fakte celas alproksimiĝi aliaj diversaj religioj.

=== Mezepoka universalismo ===
Estis preskaŭ neevitebla la kolizio inter du universalismoj karakterizantaj [mezepoko]]n, tiu imperia [[karolidoj|Karolida]] kiu celis unuigi en si mem ankaŭ la religiajn funkciojn, kaj tiu [[teokratio|teokratia]] de la centro de la [[Katolika Eklezio]] kiu celis al la kreo de universala ''Res publica christianorum' (Respubliko de la Kristanoj). <ref>Massimo Miglio, ''Progetti di supremazia universalistica'' in ''Storia medievale'', Donzelli Editore, 1998, p. 435 e sgg. </ref>

== Politika universalismo ==

== Ekonomia universalismo ==

== Kultura universalismo ==
La disvastigo tra la tuta mondo de la [[amaskomunikilo]]j estas realiganta unuecigon de la diversaj [[kulturo]]j kiel vidiĝas ekzemple en la uzo de certaj [[lingvo|lingvaj]] esprimoj de la dominanta kulturo adoptitaj de la aliaj kulturoj kaj precipe en la adopto de certaj vivmodeloj, kiuj foje faras universalecon nur eksteran. En ĉi-kaze oni vidas la dominantan kulturon en tiu de la Okcidento.

En tiu universalismo, diras iuj kulturaj antropologoj, la [[okcidenta civilizo|Okcidento]], siavice, reduktiĝas al pura ideologio de humaneca universalismo kun gravaj damaĝoj por ĉiuj. <ref>[[Serge Latouche]], ''[[L'occidentalizzazione del mondo]]''</ref>
Kontraŭ tiu universalismo iuj (ekzemple Latouche) proponas «''valorigi la aspiron al la dialogo inter la kulturoj, al kunekzisto de la kulturoj.''»

== Vidu ankaŭ ==
*[[ Scienca paradigmo]]
*[[Mondkoncepto]]
*[[Katolikismo]]
*[[Tutmondiĝo]]

== Notoj ==
<references/>

== Bibliografio ==
* S.Latouche,''[[L'occidentalizzazione del mondo]]'' (''L'Occidentalisation du monde'', 1989), [[Bollati Boringhieri]], Torino, 1992
* S.Latouche,''La Megamacchina. Ragione tecnoscientifica, ragione economica e mito del progresso'' (''La Mégamachine'', 1995), [[Bollati Boringhieri]], Torino, 1995, ISBN 88-339-0919-0
* S.Latouche,''Il pianeta uniforme. Significato, portata e limiti dell'occidentalizzazione del mondo'', Paravia/Scriptorium, 1997
* S.Latouche,''Il mondo ridotto a mercato'', Lavoro, 2000
* S.Latouche,''La fine del sogno occidentale. Saggio sull'americanizzazione del mondo'' (''Le planète uniforme''), Eleuthera, 2002. ISBN 88-85060-63-3
* S.Latouche,''Il ritorno dell'etnocentrismo'', [[Bollati Boringhieri]], Torino, 2003
* [[Giovanni Sartori (politologo)|Giovanni Sartori]], ''Pluralismo, Multiculturalismo E Estranei. Saggio Sulla Società Multietnica'', Milano, Rizzoli, 2000
* Miguel Ángel Quintana Paz: ''[http://quintanapaz.es/archivos/l-universalismo-di-alcuni-filosofi.pdf L'universalismo di alcuni filosofi morali contemporanei].'' In: ''Filosofia e Questioni Pubbliche'', vol. 10, n. 2, 2005, pp. 75-102.

[[Kategorio:Religio]]
[[Kategorio:Filozofiaj skoloj kaj tradicioj]]
[[Kategorio:Politika filozofio]]
[[Kategorio:Ekonomikaj teorioj]]
[[Kategorio:Ideologioj]]
[[Kategorio:Kulturaj movadoj]]