Pedofilia movado: Malsamoj inter versioj

6 bitokojn aldonis ,  antaŭ 6 jaroj
sen resumo de redaktoj
En ĉi tiu jardeko kreiĝis tamen kelkaj el la plej rimarkindaj pedofiliaj asocioj en Eŭropo. En 1982 oficiale registriĝis en la Komerca Ĉambro de Nederlando la asocio ''Martijn'', kiu iĝos la plej grava kaj longedaŭra eŭropa organizaĵo de la pedofilia aktivismo kaj ĝis 1994 apartenos al la Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj<ref>Carpentier, Philippe. «[http://archive.wikiwix.com/cache/?url=http://bibliobleue.fpc.li/Revues/Espoir/N26/Culture3.htm&title=Du%20c%C3%B4t%C3%A9%20des%20revues Du côté des revues]» (france). ''L'Espoir'', CRIES, n-ro 26 (julio-aŭgusto 1986).</ref>. Ankoraŭ en 1982<ref>«Six ans d'existence». ''L'Espoir'', CRIES, n-ro 21, 1986.</ref>, Philippe Carpentier kreis en Belgio la Centron de Esploro kaj Informo pri la Infaneco kaj la Sekseco (Centre de Recherche et d'Information sur l'Enfance et la Sexualité, CRIES)<ref name="enketo"/>, kiu malaperos subite en 1988 post kiam Carpentier kaj aliaj membroj estos kondamnitaj pro produktado de infanpornografio<ref>[http://www.wittecomitesblancs.be/IMG/pdf/00.10.pdf Les réseaux pédo-criminels en Belgique avant l’affaire Dutroux] (france). Françoise Van De Moortel.</ref>. En Danio, en 1985 kreiĝos la Dana Pedofilia Asocio<ref name="save"/>, malferma por pedofiloj, simpatiantoj kaj profesiuloj diversaj<ref>[http://danpedo.sexualpolitik.se/english/faq1.php#whatisdpa What is Danish Pedophile Association?]. DPA</ref><ref>Santiago, Pablo, 2004, c.v., pp. 388-389.</ref>.
 
En 1985, la kongreso de la germana Verda Partio en la lando [[Nordrejn-Vestfalio]] subtenis la malkrimigon de pedofilio. La saman jaron, la komitato de la partio aprobis deklaracion petantan «abolicii ĉiujn aĝo-limojn por la seksrilatoj reciproke konsentaj», argumentante, ke ĉi tiuj ne respektas «la rajton de la infanoj al memdispono kaj serĉoal deserĉado por la feliĉo». La partio, kiu tiutempe rolis kiel gvidanto de la seksa revolucio en Germanio, inkludis inter la proponoj de sia politika programo la nuligon de la aĝo de konsento asertante, ke «la seksaj rilatoj kun infanoj estas edifaj por ambaŭ partoj [infanoj kaj plenkreskuloj]». Tiu ĉi sinteno estigis proteston kaj multaj kutimaj voĉdonantoj de la partio transdonis iliajn voĉdonojn al la Socialdemokrata Partio<ref group="noto">De post la 1900aj jaroj la influo de la pedofiloj sur la partio malaperis. Tamen, iamaj simpatiantoj de tiuj ideoj daŭre okupis gravajn postenojn en la partio. En majo 2013, post polemiko rilate al la supozata pedofilio de la eŭrodiputito kaj gvidanto de la formacio Daniel Cohn-Bendit, la Verda Partio mem komisiis al la politologo Franz Walter, de la Instituto por Esplorado de Demokratio, kunordigon de esplorado pri la rolo de la porpedofiliaj grupoj dum la unuaj etapoj de la partio en la 1980aj jaroj. En sia pristudo, Franz Walter atentigas, ke krom la Verda Partio, ankaŭ la [[Libera Demokrata Partio]] estis influata pasintece de la postuloj de la pedofiloj. Fontoj: [http://www.slate.fr/monde/77780/allemagne-verts-trittin-pedophilie Accusations de pédophilie: le candidat vert Jürgen Trittin en mauvaise posture], ''Slate'', 2013-09-16; [http://www.lemonde.fr/europe/article/2013/09/17/les-verts-allemands-au-centre-d-une-nouvelle-polemique-sur-la-pedophilie_3478918_3214.html Les Verts allemands au centre d'une nouvelle polémique sur la pédophilie], ''Le Monde'', 2013-09-17; ''Die Welt'', 1985-03-20.</ref><ref name="Die Welt, 1985-03-20">''Die Welt'', 1985-03-20.</ref><ref name="Die Welt, 1985-03-20"/>.
 
La tagojn 5an kaj 6an de julio 1986 okazis en [[Kopenhago]] (Danio) internacia renkontiĝo inter la reprezentantoj de la pedofiliaj asocioj usona (NAMBLA), svisa (SAP), aŭstralia, sveda, norvega kaj dana por «starigi la bazojn por regula informinterŝanĝo inter la diversaj grupoj kaj skizi komunan pripensadon pri la strategio sekvenda en ilia batalo»<ref name=carp>Carpentier, Philippe. «[http://archive.wikiwix.com/cache/?url=http://bibliobleue.fpc.li/Revues/Espoir/N27/Mouvement2.htm "Les rencontres de Copenhague]». ''L'Espoir'', CRIES, n-ro 21 (septembro-oktobro 1885).</ref>. Ili serĉis la vojojn re-aligi la batalon por la aprobo de pedofilio en la movadojn por la seksa liberiĝo kaj sugestis daŭre batali apud la samseksemuloj, agnoskante fortan malamikecon fare de la feminista sektoro. Tiu ĉi renkontiĝo, okazinta kiam la movado perdis forton, ne havis praktikan efikon.
8 119

redaktoj