Pedofilia movado: Malsamoj inter versioj

3 bitokojn aldonis ,  antaŭ 6 jaroj
sen resumo de redaktoj
En 1940, la psikologo kaj seksologo nederlanda Frits Bernard kontaktiĝis kun la advokato Jacob A. Schorer, prezidanto de la nederlanda branĉo de la germana Humana Scienca Komitato (Wissenschaftlich-humanitäres Komitee, WhK), la unua organizaĵo defende de la samseksemuloj kaj transseksuloj, kaj pere de li kun la advokato Benno Premsela, ankaŭ konata kiel la unua seksologo de Nederlando. Bernard sciis, ke la WhK, kune kun ĝia internacia organizaĵo, la [[Institut für Sexualwissenschaft|Instituto pri Seksologio]] (Institut für Sexualwissenschaft), publikigis artikolojn pri la pederastiaj rilatoj ĝis 1933<ref name="sta">Brongersma, Edward. ''Schutzalter 12 Jahre?: Sex mit Kindern in der niederländischen Gesetzgebung''. En: Leopardi, Angelo. ''Der pädosexuelle Komplex''. Frankfurto: Foerster Verlag, 1988, p. 212. ISBN 3-922257-66-6.</ref>. Post la militdeklaro de la aliancanoj al la [[Nazia Germanio]] kaj ties venko dum la unua fazo de la milito en Eŭropo, la kampanjoj por legitimi pedofilion estis malpermesitaj kaj ĉia banaligo pri la temo forte punata tial, ke la artikolo 176 de la «Verordnungsblatt» n-ro 81 de la germana leĝaro, rilate al la pederastiaj rilatoj, devis esti inkludita en la nederlanda leĝaro laŭ la ordono de [[Adolf Hitler]]. La Instituto pri Seksologio estis laŭlitere detruita post la veno de la [[nacisocialismo]] al la registaro de Germanio en 1933 kaj ĝiaj membroj Arent von Santhorst kaj Niek Engelschman (Bob Angelo) detruis ĉiujn dokumentojn de la nederlanda sidejo por malebligi la enketojn de la [[nazio]]j.
 
En la 1950aj jaroj, elde la restoj de la nederlanda branĉo de la WhK, Frits Bernard kaj aliaj fondis en [[Hago]] la asocion ''Enklave Kring''<ref group="noto">La nomo ''Enklave'' (Enklavo) estis elektita por elvoki la sociologian situacion de la pedofiloj en la okcidentaj socioj.</ref>, dediĉita al la scienca pristudo de pedofilio. Rigardata kiel la unua organizaĵo de la pedofilia aktivismo, la grupo instaliĝis pli poste en Roterdamo<ref>Sandfort, Theo; Brongersma, Edward; Alex, Van Naerssen. ''Male Intergenerational Intimacy: Historical, Socio-Psychological, and Legal Perspectives''. Nov-Jorko/Londono: Haworth Press, 1991. ISBN 978-0-918393-78-4.</ref><ref>''Dares To Speak: Historical and Contemporary Perspective on Boy-Love''. Norfolk: The Gay Men's Press, 1997, pp. 34-39.</ref>. Ĝiaj celoj estis «rompi la antaŭjuĝojn pri la aferoj rilataj al la erotikaj kontaktoj kaj rilatoj inter neplenkreskuloj kaj plenkreskuloj (...), havigi informon kaj konsiladon (...) [kaj] komenciiniciati programon de rekta asistado [por antaŭeniri] al revizio de la kriminala kodo»<ref name="stani">Bernard, Frits. «The Dutch Paedophile Emancipation Movement». ''Paidika: The Journal of Paedophilia'', Vol. 1, n-ro 2, 1987, pp. 35-45.</ref>. En 1958 Bernard kreis samnoman eldonejon por diskonigi la ideojn de la asocio. Kreita kun la celo fariĝi internacia organizaĵo, ''Enklave Kring'' obtenis subtenon en okcidenta Eŭropo, Nov-Jorko, Japanio kaj [[Honkongo]], lokoj kie Bernard mem konferenciis kelkfoje. Rezulte de ĝiaj klopodoj, la asocio ricevis favoran respondon pri la pedofilia aktivismo fare de diversaj sendependaj periodaĵoj, kiaj la nederlanda ''Vriendschap'' (eldonita ekde 1859), la germana ''Der Weg zu Freundschaft und Toleranz'', la dana ''Amigo'' kaj la nederlanda ''Verstandig Ouderschap'' en la 1960aj jaroj. NVSH, avangardo de la movado por la seksa liberiĝo, havis tiutempe, laŭ Bernard, tre kritikan sintenon rilate al pedofilio<ref name="stani"/>.
 
Fronte al la malmultaj studaĵoj pri la pedofilia fenomeno kaj kun la deziro kontraŭstari la socian infamiadon, Frits Bernard kaj Edward Brongersma verkis, de 1959 ĝis 1964, plurajn artikolojn prezentantaj pedofilion el favora vidpunkto, kiuj aperos en ''Vriendschap'', la revuo de la Centro de Kulturo kaj Libertempo (Cultuur en Ontspanningscentrum, COC; nun ''[[COC Nederland]]'')<ref>[http://www.coc.nl/dopage.pl?thema=any&pagina=home COC Nederland]. Oficiala retejo. (angle, france kaj nederlande).</ref>, asocio defende de la samseksemuloj, kiun ili apartenis, sed ili ne atingis la kreon de interna laborgrupo.
[[Dosiero:Save Our Children From Homosexuality Brochure.jpg|right|thumb|150px|Pamfleto uzita de ''[[Save Our Children]]'' en 1977, kun la frapfrazo «Ni savu niajn infanojn de la samseksemo!».]]
 
En 1976 Robin Lloyd, korespondanto de la NBC, publikigis la libron ''For Money or Love: Boy Prostitution in America'' («Pro mono aŭ amo: Infanprostituado en Usono»)<ref>Lloyd, Robin. ''For Money or Love: Boy Prostitution in America''. Nov-Jorko: Vanguard Press. Ankaŭ aperis eldono de ĉi tiu libro por Britio kun la titolo: ''PIayland: A study of Boy Prostitution''. Londono: Blond & Briggs, 1976.</ref>. En la verko, kies enkonduko estis skribita de usona senatano, Lloyd asertis, ke ekzistas grandega reto de prostituado implikanta pli ol 300 000 knabojn. La ideo, ke malantaŭ la infana pornografio kaŝiĝas granda komerco komenciĝis per tiu ĉi libro. Tamen, nenie en la verko estis iu empiria bazo por la nombro 300 000; Lloyd mem agnoskis, ke temis pri nura laborhipotezo, kiun li sugestis al pluraj fakuloj por submeti al provo iliajn reagojn<ref>C.v., p. 226.</ref>. Tio ne malebligis, ke Judianne Densen-Gerber, direktorino de Odyssey House, ĉeno de klinikoj de rezidenta kuracado por drogdependuloj, alproprigis al si la ciferon kvazaŭ ĝi reprezentus fideblan statistikon kaj komenciiniciati, en 1977, kampanjon por mobilizi la publikan opinion kontraŭ la infana pornografio, akuzante la samseksemulojn pri ĝia grandskala produktado kaj distribuado. Siaflanke, la miss kaj kantistino [[Anita Bryant]] komencisiniciatis alian kampanjon sub la devizo «[[Save Our Children|Savu niajn infanojn]]», je la servo de politika koalicio kun la sama nomo (Save Our Children) fondita de fundamentistaj kristanaj grupoj kontraŭ la rajtoj de la samseksemuloj, kies strategio baziĝis precipe sur tio, prezenti la samseksemulojn kiel koruptantoj de infanoj kaj danĝero por ĉi tiuj, asertante, ke «[ili] bezonas rekruti niajn knabojn por sekurigi ilian postvivadon kaj la propagadon de ilia movado». La 7an de julio 1977 la koalicio gajnis referendumon, kiu permesis al Bryant abrogi ordonon en Miami, kiu havigis egalajn protektojn por gejoj kaj lesbaninoj kun la argumento, ke ĉiuj samseksemuloj estas pedofiloj.
 
La amaskomunikiloj sekvis plendetale la historiojn pri infana ekspluatado. Dum 1977, la naciaj ĵurnaloj publikigis naŭ artikolojn ĉi-rilate<ref>''The Readers' Guide to Periodical Literature''. La komputo estas farita surbaze de la artikoloj registritaj sub la kategorioj de infana pornografio kaj infana seksa misuzo, enkondukitaj en 1974.</ref>. ''[[The New York Times]]'', ĵurnalo, kiu ne estis konata pro sia sensaciismo, publikigis 27 artikolojn tiujare, kompare kun unu en la du antaŭaj jaroj. Kiam en majo 1977 la populara televidprogramo ''[[60 Minutes]]'' dediĉis elsendon al la infana pornografio, elĉeniĝis ondo de literoj al la politikistoj. En tiu printempo, iu subkomitato de la Komitato pri Juraj Aferoj de la Ĉambro de Reprezentantoj tenis plurajn aŭdiencojn pri la temo, kiuj daŭris ĝis la aŭtuno, tenante la infanan pornografion en la novaĵoj de Usono<ref>Seksa Infana Ekspluatado, aŭdiencoj antaŭ la Subkomitato pri Krimo de la Juĝa Komitato, Domo de Reprezentantoj, 95a Kongreso, 1a Sesio, 23a kaj 25a de majo, 10a de junio kaj 20a de septembro 1977. Serio n-ro 12, p. 194</ref>. Oni kreis platformon kontraŭ la infana pornografio, kies alvokoj por enkonduko de pli rigoraj rimedoj ricevis vastan politikan subtenon en la reganta etoso de morala paniko<ref name="jann">Schuijer, Jan; Rossen, Benjamin. «[http://www.ipt-forensics.com/journal/volume4/j4_2_1.htm The Trade in Child Pornography]» (angle), IPT Journal, Vol. 4, 1992.</ref>.
8 119

redaktoj