Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 6:
 
==Historio==
La [[21-an de decembro]] [[1991]] al la interkonsento aliĝis [[Azerbajĝano]], [[Armenio]], [[KazaĥstanoKazaĥio]], [[Kirgizlando|Kirgizio]], [[Moldava Respubliko|Moldavio]], [[Taĝikio]], [[Turkmenio]], [[Uzbekio]]. Ekster la organizo restis 4 pliaj respublikoj de iama [[Sovetunio]]: [[Estonio]], [[Latvio]], [[Litovio]] kaj [[Kartvelio]]. Pro la politika kaj ekonomia premo (laŭ kelkaj komentoj, ankaŭ pro la konflikto en [[Abĥazio]]), la lasta membro, [[Kartvelio]] ankaŭ devis aliĝi al KSŜ en septembro de [[1992]]. [[Mongolio]] partoprenas kiel observa ŝtato en kelkaj organoj de la KSŜ.
 
En [[1993]] jaro estis akceptita Statuto de la organizo, kiu deklaras sferojn de la komuna agado: defendo de la rajtoj kaj liberecoj de la homoj, kunordigo de ekteraj politikaj rilatoj, kunlaboro por la kreado de komuna ekonomia spaco, batalo kontraŭ organizita krimo, kunlaboro en defenda politiko kaj defendo de ŝtatlimoj. Tiele kelkaj membroj de KSŜ starigis la novan organizon de la [[Eŭrazia Ekonomia Komunumo]] kun la celo krei tute organizitan sistemon de [[komuna merkato]].